مغلق
الرسائل كحد أقصى 500
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
من unpensador, 7 فبراير، 2012
المشاركات: 821
لغة: Esperanto
bildo (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 4:43:20 ص
Paulinho:Mi ie legis en tia fadeno ke akcepti dogmojn estas absurdo. Nature mi tute ne konsentas. Mi petas al ĉiuj permeson por diri la kialon....Mi difinas dogmon kiel elpensita malvero (kutime absurda), pri kiu oni asertas, ke tio estas vero, kaj postulas kredi je ĝi. Vivo estas la reala afero, do ĝi ne estas dogmo. Neniu postulas kredi je vivo, ĉar ĉiuj scias, ke ĝi ekzistas. Ĉu vivo estas aminda? Se vi amas ĝin, do, estas. Vi ree ne bezonas kredi, vi ja scias tion. Nur absurda, nekomprenebla aserto povas esti dogmo, precipe, se oni postulas kredon je ĝi.
Mia absurdo
Mi kredas je la vivo aminda,
Mi kredas dum mi estas feliĉa.
Paulinho (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 12:35:42 م
Kion signifas 'Concerne', 'araboroj', 'benzoni' kaj 'divo'? Malbona lingvaĵo ne vere helpas kompreni jam iom enigman poemon. Mi ekzemple ne vere sukcesis malkovri kio precize estas la dogmo. Ĉu ke oni amu ĉiam kaj ĉion?Mi pardonon petas por la aktoj maltrafitaj.
benzoni = bezoni
arabaroj = arbaroj
concerne = Koncerne
"divo" estas en la vortaro de LERNU. Estas "divorce" en la angla.
Koncerne dogmo: Li komprenis akurate. La fundamenta dogmo de la kristana fido estas ke nia naturo estas amo, ke oni devas (por esti vere homaj) ami ĉiam kaj ĉion kaj, ĉefe ĉiujn. Ankaŭ la malamikojn. De tia afero la kunmetitoj kemiaj ne estas kapablaj. Kiel amikino mia kiu monate vizitis en prizono la murdanton de ŝia edzo, ĝis kiam ŝi jam estis okdekjara.
darkweasel (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 1:25:59 م
Paulinho:... sed nur, ĉar, se vi entajpas "divo", vi alvenas al divorco.
"divo" estas en la vortaro de LERNU. Estas "divorce" en la angla.
bildo (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 1:42:51 م
Paulinho:La fundamenta dogmo de la kristana fido estas ke nia naturo estas amoVi, kredantoj, jam difektis la vorton "kredo", do ne difektu ankaŭ la vorton "fido". Kristana kredo, ne kristana fido. Alie ĉu mi devas nomi vin "fidantoj" anstataŭ ol "kredantoj"? Jes, tio estas vera dogmo. Ja oni scias, ke ni estas la speco de bestoj, tio estas nia naturo. Amo estas nur unu el niaj sentoj.
mihxil (عرض الملف الشخصي) 4 مارس، 2012 3:35:10 م
Paulinho:La fundamenta dogmo de la kristana fido estas ke nia naturo estas amo, ke oni devas (por esti vere homaj) ami ĉiam kaj ĉion kaj, ĉefe ĉiujn.Mi dubas ĉu tio estis ĉiam la 'fundamenta' dogmo de la kristana 'fido' (probable tiu vorto volas esti la angla 'faith' ĉu ne?). Kutime oni ekzemple mencius kiel dogmon ke Kristo reviviĝis post morto.
Tiu ĉi klaĉado pri amado ŝajnas al mi pli moderna disvolviĝo evoluinta ĉar neniu plu povas kredi aliajn ridindajn dogmojn, kiel ekzemple tiun reviviĝon.
Amado de ĉio kaj ĉiu aspektas pli malpli simpatia, kaj mi supozas ke tia 'dogmo' nuntempe kaptas pli da animoj.
Paulinho: De tia afero la kunmetitoj kemiaj ne estas kapablaj.Ke vi pensas ke niaj kemiaj procezoj ne kapablus produkti ampovon, nur montras maltroon de imago. Kial tio ne eblus?
Aldone, mi dubas ĉu vere estas bone ĉiam ĉiun kaj ĉion ami. Unue ĉar tiel la vorto iom perdas sian signifon. Kaj cetere kelkaj aferoj kaj homoj simple ne estas tre amindaj. Rifuzi agnoski tion eble estas simpatiete, sed mi diru ke apenaŭ aspektas al mi saĝe.
bildo (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 4:11:49 ص
miĥil:Mi dubas ĉu tio estis ĉiam la 'fundamenta' dogmo de la kristana 'fido' (probable tiu vorto volas esti la angla 'faith' ĉu ne?). Kutime oni ekzemple mencius kiel dogmon ke Kristo reviviĝis post morto.Mi pensas, ke por eklezio ne gravas, je kiu dogmo kredas kredantoj. Fakte, nur unu dogmo estas grava por eklezio: "Kredantoj devas doni monon al eklezio". Ĉio cetera ne gravas, kaj povas esti laŭplaĉe de kredantoj.
Tiu ĉi klaĉado pri amado ŝajnas al mi pli moderna disvolviĝo evoluinta ĉar neniu plu povas kredi aliajn ridindajn dogmojn, kiel ekzemple tiun reviviĝon.
Amado de ĉio kaj ĉiu aspektas pli malpli simpatia, kaj mi supozas ke tia 'dogmo' nuntempe kaptas pli da animoj.
unpensador (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 7:07:58 ص
miĥil:unpensador: Fraŭdoj estas ege multaj, kiel tiu de la Evoluo kaj longa k.t.p...Vi prezentis ĝis nun en la fadeno precipe fraŭdajn citojn, kaj daŭre parolas pri vivkomenco (kvankam la temo estas evoluado), kaj tiam vi kulpigas sciencon pri fraŭdo. La ironio...
Kurioza afero. Hazarde mi vidis en ĵurnalo pri io de "homedoj": -) - Hominidae (?) ... "Homínidos". Tre kurioza. Unue oni diris ke la en la Ĉado, poste en Etiopio; ne - en Kenio...hmmm, ne! Sudafriko... ¿Pri kio ni akordas???
http://eo.wikipedia.org/wiki/Homedoj
NUN ni havas "¡la perfekta UNUECO!!!"
http://translate.google.es/translate?sl=es&tl=... ... Unidad PERFECTA... Hmmmm
"La frato"... la kuzino... hehehe.
http://translate.google.es/translate?sl=es&tl=...
Kaj ĉi tie nihavas "saĝulon" trompanta la naivajn gekanojn pro la "iomnco kaj deveno" de la parolado; estus neceesa demandi lin: "Ĉu vi estis tie?"
http://www.paleontologia-nautilus.com/videoteca/co...
Kaj mi jam folasas tion, ĉar mia filino telefonis min diranta ke ŝi estas venonta en kelkaj munutoj viziti min kaj havi kafejon post la laso de ŝian fileton (kiu estas mia nepo).
Oni sekvos se havas tempon, lokon, kaj deziron.
Salutojn
Edu
mihxil (عرض الملف الشخصي) 5 مارس، 2012 7:35:29 ص
unpensador:Kurioza afero. Hazarde mi vidis en ĵurnalo pri io de "homedoj": -) - Hominidae (?) ... "Homínidos". Tre kurioza. Unue oni diris ke la en la Ĉado, poste en Etiopio; ne - en Kenio...hmmm, ne! Sudafriko... ¿Pri kio ni akordas???Vikipedio ne estas 'Ĵurnalo'. Kaj cetere la esperanto-versio ofte estas iom malbonkvalita.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Homedoj
Ĉi kaze tiuj landoj eĉ ne estas menciataj en iu ajn kunteksto. Nur aperas en la subĉapitro 'Vidu ankaŭ jenon'.
Mi supozas ke iu faris tion ĉar en tiuj landoj fosilioj estas trovataj de estingiĝintaj homedoj. Ĉar homedoj evoluis dum milionoj da jaroj, estas tute nature ke fosilioj troviĝas ĉie en Afriko. Fakte klare mankas la lokoj en Azio kaj Eŭropo.
Vi reagas al mia diro pri fraŭdo, do ŝajne vi volas sugesti ke ia fraŭdo okazas ĉi tie. Sed ne okazas 'fraŭdo' tie, ĉar nenio estas dirata kaj tio kio estas sugestata estas ĝusta.
Tio tamen kion vi ĉi-foje denove kalmunias estas fraŭdema kiel ĉiam.
unpensador:senkulpaKaj vi ne estas 'senkulpa'.
Francisko1 (عرض الملف الشخصي) 5 أبريل، 2013 6:34:35 م
Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
http://www.newgeology.us/presentation32.html
http://translator.prompsit.com/tradurl.php
Mi elektis: "Ne. La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion."
http://www.youtube.com/watch?v=RnmBaWy4DJo
Eduardo
Matthieu (عرض الملف الشخصي) 5 أبريل، 2013 7:12:16 م