Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od uživatele unpensador ze dne 7. února 2012

Příspěvky: 821

Jazyk: Esperanto

Paulinho (Ukázat profil) 6. dubna 2013 19:03:59

Miaj okupadoj devigis min resti fore de LERNU iom da tempo. Sed tiu temo jam malaperis ne multe da tempo antaŭe.

Bonvolu permesi opinii subite.

Kiel ĉiam, mi parolas kristane, katolike: Teorio de la evoluo ne estas stultaĵoj.

Kiam diras ke scienco kaj religio kolizias aŭ ne bone komprenas la sciencon aŭ ne bone komprenas la religion....

Multege pli eble malkomprenis ambaŭ-n.

mihxil (Ukázat profil) 6. dubna 2013 20:12:57

Paulinho: Kiam diras ke scienco kaj religio kolizias aŭ ne bone komprenas la sciencon aŭ ne bone komprenas la religion....
Tamen ne estas tiom freneze supozi ke tie povus okazi kolizio. Religio povus ekzemple aserti ke homojn kreis ia Dio, kaj tio ne kongruas kun la teorio de evoluado, kiu jam komplete priskribas kiel homoj ekestis el pli fruaj bestoj, kaj tie tute ne rolas dio.

Sed kiel do precize laŭ vi estas. Kiel ne estas kolizio? Ĉu vi pensas ke homoj ne estas kreitaj de Dio?

Dolz (Ukázat profil) 27. září 2013 21:21:29

Ĉiuj scias ke la mondo kaj la homoj ekeliri de granda cepo... mi kredas.
La demando estas stultega. Mi ne voĉdonas stultecojn. Dio ne ekzistas, estas inventaĵo de homoj por superregi al aliaj. Estas homoj kiu kreas dioj ( kaj ni kreis multe da dioj), ne la dioj kiu krei homoj, bestoj, lumo, kaj mallumo.

Nile (Ukázat profil) 28. září 2013 0:13:13

La ekzisto de ĉi tio fadeno estas stultega, do mi ne bezoni diri io pri la temo.

Mi postlasas jeno: http://youtube.com/playlist?list=PL126AFB53A6F002C...
kaj http://youtube.com/watch?v=uZ9OyxAiehk
(estas en la Angla)

maratonisto (Ukázat profil) 28. září 2013 9:03:55

Tiu diskuto ne havas sencon. Ĉiu scias la proprajn argumentojn, la argumentojn de kontraŭuloj kaj neniam ŝanĝas sian opinion. La sperto de aliaj forumoj konfermas tion.

codesito (Ukázat profil) 28. září 2013 13:46:39

Dio kreis la universon antaŭ 6000 jaroj, do, nenia evoluo povis okazi.
Aliflanke, la homoj kiuj defendas la evoluon estos senkompate punataj de Dio.

dobri (Ukázat profil) 28. září 2013 14:17:47

codesito:Dio kreis la universon antaŭ 6000 jaroj, do, nenia evoluo povis okazi.
Aliflanke, la homoj kiuj defendas la evoluon estos senkompate punataj de Dio.
Eble vi maltrafis la ĝustan fadenon. Via opinio apartenas al fadeno Humuro!

efilzeo (Ukázat profil) 28. září 2013 16:17:28

externalImage.png

kaŝperanto (Ukázat profil) 30. září 2013 15:50:10

Kial oni pensadas ke la evoluo kaj la kredo je Dio estas reciproke ekskluziva? Ĉu vi kredas ke Dio estas mensogulo? Ĉu Dio mensoginte metis malverajn aĵojn por mistifikaĉi nin?

Fido estas pliega ol la laŭvorta interpreto de la Biblio/ktp. Mi ne kredas je nuraj vortoj.

Ĉi tiu fadena titolo estas tro polariga kaj agita.

Altebrilas (Ukázat profil) 30. září 2013 16:45:42

Mi opinias, ke ĉiuj religioj diras la samon per malsamaj vortoj. ĉiuj epokoj malsamas pri la informoj kaj vortprovizon disponeblaj. Sed la intuicio, ke io (aù Iu) pli granda ol ili ekzistas, estis en ĉiuj epokoj. La realeco, kiu estas malantaŭ la vortoj, estas unueca.

Eĉ la nuntempa scienco estas speco de kredo. Ĝiaj anoj ne kredas je Dio, sed kredas je Bigbango, kiujn ili nek vidis. Iuj kredas, ke la mondo estis kreita dum unu semajno, kaj ke iun tagon aperis la tero, poste la maro, poste la bestoj kaj finfine la homo. La sciencistoj uzas similan kalendaran metaforon por simpligi la aferon: Se la tero estus aperinta la 1a de januaro, la homo aperus la 31a de decembro je la 23a kaj 59 minutoj.

Do, prefere oni ne zorgu pri tio, kiu disigas nin, sed oni provu kompreni tion, kiu unuigas nin.

Zpět na začátek