Vai all’indice

Chiuso
Max. 500 messaggi.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

di unpensador, 07 febbraio 2012

Messaggi: 821

Lingua: Esperanto

Paulinho (Mostra il profilo) 06 ottobre 2013 13:58:14

Antaŭe homoj volis redakti sciencan etikon. Ĉi tio estis la kazo, ekzemple, de Nederlanda Baruĥ Spinoza. Moderna scienco asertas tian heroaĵon ne eblas (sciencan etikon ellabori). Sur kio estus bazita etiko moderna?

Lakiro (Mostra il profilo) 06 ottobre 2013 20:33:53

Tamen, kion pensas kaj diras pri la teorio de la evoluo multaj ekstrasensuloj (supersensuloj) kaj tiel nomitaj "klarvidantoj"? Volus mi aŭdi ilian opinion.

Troyus23 (Mostra il profilo) 06 ottobre 2013 21:28:04

kion ajn vi kredas, leĝdona vian kredon sur aliaj ne estas la respondo. Al teokratio ne savos Tero

Altebrilas (Mostra il profilo) 07 ottobre 2013 09:27:10

Paulinho:Antaŭe homoj volis redakti sciencan etikon. Ĉi tio estis la kazo, ekzemple, de Nederlanda Baruĥ Spinoza. Moderna scienco asertas tian heroaĵon ne eblas (sciencan etikon ellabori). Sur kio estus bazita etiko moderna?
Se ni ne plu estos, ni ne plu pensos, kaj ne plu povos imagi etikon.

La unua afero do estos ne detrui la planedon.

La dua estas krei sociojn, kie la homoj sentas sin sufiĉe sekuraj por ke ili ne emu preteratenti la naturon kaj la aliajn homojn por plenumi sekure siajn bezonojn.

La tria estas ne detrui la aliajn specojn, kies utilecon ni ankoraŭ ne tute komprenas.

la kvara estas ne detrui la homajn kulturojn, kiuj povas inspiri originalajn solvojn de niaj problemoj, kaj helpi nin kompreni de kie ni venas, kaj kien ni iras.

La kvina estas respekti la kredojn de aliaj homoj (sed ne la emon trudi ilin !), esti tolerema, pacema, kaj deziranta serĉi la komunan veron trans la ŝajne malsamaj vidpunktoj.

Paulinho (Mostra il profilo) 08 ottobre 2013 00:33:59

La propono de Altebrilas faris min pensi, ke la homaro devas krei tutmondan etikon, bazita sur dialogo kaj respekto por ĉiuj homoj, kaj ne homaj ekzistuloj. Ĉi tiu fadeno parolas pri evoluado. Eble estas tempo por la homaro elekti la direkton de sia evoluo. Lasu malantaŭe la Neandertala kiu ekzistas en ĉiu el ni kaj ni devas serĉi la vojojn de paco.

mihxil (Mostra il profilo) 08 ottobre 2013 01:35:37

Paulinho:La propono de Altebrilas faris min pensi, ke la homaro devas krei tutmondan etikon, bazita sur dialogo kaj respekto por ĉiuj homoj, kaj ne homaj ekzistuloj. Ĉi tiu fadeno parolas pri evoluado. Eble estas tempo por la homaro elekti la direkton de sia evoluo. Lasu malantaŭe la Neandertala kiu ekzistas en ĉiu el ni kaj ni devas serĉi la vojojn de paco.
Ŝajnas al mi ke tiu doktrino nomiĝas 'humanismo' aŭ 'homismo'. Tio ne estas io nova, kaj multaj homoj konscie aŭ nekonscie adeptas al ĝi. Multaj, se ne preskaŭ ĉiuj, ateistoj estas homistoj, kio estas la bazo de ilia etiko, de ilia moralo. Ne nun 'eble estas tempo', la homaro jam sufiĉe longtempe elektis tion (la homisma manifesto estas ekzemple el la 1930-aj jaroj) kaj tia 'tutmonda etiko' jam longe ekzistas. Ke restas ankoraŭ religiuloj kaj tiaj kiuj ne konscias pri tio, tio estas alia afero....

Miland (Mostra il profilo) 08 ottobre 2013 07:00:00

Ĉu vere la teorio de evoluo estas stulta? Eble interesos kelkajn la jena retpaĝo Biologos. Plaĉis al mi la libro fare de Francis Collins, "The language of God".

Altebrilas (Mostra il profilo) 08 ottobre 2013 14:10:20

mihxil:
Paulinho:La propono de Altebrilas faris min pensi, ke la homaro devas krei tutmondan etikon, bazita sur dialogo kaj respekto por ĉiuj homoj, kaj ne homaj ekzistuloj. Ĉi tiu fadeno parolas pri evoluado. Eble estas tempo por la homaro elekti la direkton de sia evoluo. Lasu malantaŭe la Neandertala kiu ekzistas en ĉiu el ni kaj ni devas serĉi la vojojn de paco.
Ŝajnas al mi ke tiu doktrino nomiĝas 'humanismo' aŭ 'homismo'. Tio ne estas io nova, kaj multaj homoj konscie aŭ nekonscie adeptas al ĝi. Multaj, se ne preskaŭ ĉiuj, ateistoj estas homistoj, kio estas la bazo de ilia etiko, de ilia moralo. Ne nun 'eble estas tempo', la homaro jam sufiĉe longtempe elektis tion (la homisma manifesto estas ekzemple el la 1930-aj jaroj) kaj tia 'tutmonda etiko' jam longe ekzistas. Ke restas ankoraŭ religiuloj kaj tiaj kiuj ne konscias pri tio, tio estas alia afero....
Kompreneble, tio, al kio sopiras la homaro ne estas nova, kaj ek de la pratempoj la homoj provis esprimi ĝin per malsamaj vortoj, adaptitaj al la loko kaj al la epoko.

Humanismo ne devas konstruiĝi kontraŭ la religiaj kredoj, sed kun ili, kune kun aliaj kredosistemoj inter kiuj mi metas Scienco aŭ Sciencaro (se ĉiu scienco estas rigora kaj objektiva, la tuto de ili ne estas tia). Kaj malfermi sian spiriton por akcepti la vidpunkton de aliulo ne estas tial facila, kvankam esperanto estas unua paso tien.

Paulinho (Mostra il profilo) 09 ottobre 2013 00:38:51

Altebrilis skribis.
Humanismo ne devas konstruiĝi kontraŭ la religiaj kredoj, sed kun ili,
.
Tio estas grava por komenci konstruaĵo sen celi kiel malamikoj, homoj kies voĉojn ni eĉ ne aŭdis. Ekzemple Esperanto estas bela atesto al ĉi tio. Kio estus lingvo? Lingvo estas ponto por plibonigi la komunikadon inter homoj kiuj ĝis tiam estis fremdaj kaj non volas sin amikiĝi.

mihxil (Mostra il profilo) 09 ottobre 2013 05:42:27

Altebrilas:Humanismo ne devas konstruiĝi kontraŭ la religiaj kredoj, sed kun ili, kune kun aliaj kredosistemoj
Mi pensas ke ĝi estu memstara, kaj ne tro kontraŭ nek kune kun 'aliaj' kredosistemoj. Religioj ja baziĝas je fantaziaĵoj kaj longa homa historio kaj foje tio ne rezultiĝis en io bona por kelkaj aŭ multaj homoj. Rasismo, ksenofobio, subpremo de virinoj, mutiladoj de infanoj, malamoj al gejoj, pensado ke kanceruloj aŭ suferantoj de naturkatastrofoj estas iel 'kulpaj' estas ekzemploj de aferoj kiuj estis aŭ estas en la moraloj de religioj. Kaj ni devas klare kaj forte malakcepti tiajn fiaĵojn, kaj ne provi 'konstruiĝi kun ili'. Se io estas fia, ĝi estas fia, ĉu devenas de el religio aŭ ne.

Kompreneble, se religio ja disvastigas bonajn aferojn, kio ankaŭ okazas, tiam ni bonvenigu tion, sed baze ni simple ne apriore donu ajnan plian respekton al religio.

Torna all’inizio