Aller au contenu

Verrouillé
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 7 février 2012

Messages : 821

Langue: Esperanto

Altebrilas (Voir le profil) 9 octobre 2013 21:38:20

Ne forgesu, ke je la nomo de Scienco, oni torturas kaj mortigas bestojn, oni kreas aferojn kies danĝereco oni ne konas - krom tro malfrue - oni iam inventis stultajn teoriojn (almenaŭ kiuj hodiaŭ aspektas tiaj por previgi racismon.

La scienco ankaŭ alportis bonfarojn, sed oni povas diri la samon pri religioj: ili estigis sanktulojn, sed ankaŭ inkviziciistojn kaj fanatikulojn.

codesito (Voir le profil) 9 octobre 2013 23:05:49

Altebrilas:Ne forgesu, ke je la nomo de Scienco, oni torturas kaj mortigas bestojn, oni kreas aferojn kies danĝereco oni ne konas - krom tro malfrue - oni iam inventis stultajn teoriojn (almenaŭ kiuj hodiaŭ aspektas tiaj por previgi racismon.

La scienco ankaŭ alportis bonfarojn, sed oni povas diri la samon pri religioj: ili estigis sanktulojn, sed ankaŭ inkviziciistojn kaj fanatikulojn.
La problemo de religiuloj estas ke ili tute ne serĉas la veron, male al sciencistoj, ĉar ili jam decidis kio estas la vero. Kaj se oni donus al religiuloj povon, ili detruus la homojn kiuj opinias malsame, same kiel ili faras en ĉi tiu forumo kun la mesaĝoj kiuj ne plaĉas al ili. Tio ja faras religion malsama de scienco, mi dirus ke:
Scienco=serĉo de la vero.
Religio=senfina propagando de malveraĵoj.

pdenisowski (Voir le profil) 10 octobre 2013 01:13:12

codesito:La problemo de religiuloj estas ke ili tute ne serĉas la veron, male al sciencistoj, ĉar ili jam decidis kio estas la vero.
Vi parolas pri "vero" sed mem diras malveraĵojn. Estas multaj sciencistoj (kaj kuracistoj, kaj inĝenieroj ... kiel mi) kiuj ankaŭ estas kredantoj. Mi serĉas kaj sciencan kaj religian veron.

codesito:Kaj se oni donus al religiuloj povon, ili detruus la homojn kiuj opinias malsame
Pardonu, sed ŝajnas al mi ke vi estas la maltoleremulo. Mi kore bondeziras ĉiujn, inklusive nekredantojn. Sed iu volus "detrui" aŭ ataki nekredantojn kaj alipensulojn ĝenerale, mi fortege kontraŭstarus tion. Vivu kaj lasu vivi.

codesito:
Tio ja faras religion malsama de scienco, mi dirus ke:
Scienco=serĉo de la vero.
Religio=senfina propagando de malveraĵoj.
Kion, specife, vi havas kontraŭ religio kaj kiel la kredo de viaj kunhomoj difektas vian vivon? Se ni volas diskuti "science", oni devas doni klarajn ekzemplojn, ĉu?

Amike,
Paul

robbkvasnak (Voir le profil) 10 octobre 2013 01:28:37

tute ne ĝenas min ke kelkaj homoj volas ne kredi je evoluo - sed mi ne volas ke ili devigu min akcepti leĝojn bazitajn je sia kredaro. Kiel gejulo kiun evangeliema intertempa estro maldungis pro siaj religiaj kredoj mi estas aparte sentema pri tiu temo. En Usono tiuj kredaremuloj havas politikan potencon kaj ili senĝene ruinigas la vivojn de aliaj homoj pro tio.

StillDeciding (Voir le profil) 10 octobre 2013 03:41:51

Mi kredas je la teorio de evoluo, sed mi rifuzas uzi viajn respondojn. Estas evidente ke vi (la kreanto de ĉi tiu demando) ne venis al la demando de evoluo/scienco/vivo kun malferma menso, kaj tial estus stulte disputi kun vi.

Mi bedaŭras se mi diras maldelikate, sed mi sentas ke senscia homo kiel vi meritas ilin. Multaj homoj (kiel mi) kredas je Dio kaj havas nenion problemon kredi je la teorio de evoluo, kaj la fakto ke vi ne ignoras ilin estas signo de via malbona karaktero. Kion Jesuo dirus pri viaj faroj?

Vi evidente ankaŭ estas timemulo - vi mesaĝis sen nomo!

Vi estas vera ekzemplo de malvera Kristano!

pdenisowski (Voir le profil) 10 octobre 2013 04:08:10

robbkvasnak:tute ne ĝenas min ke kelkaj homoj volas ne kredi je evoluo
Multaj kredantoj kredas je evoluo (mi inklusive). Eĉ la katolika eklezio diras ke la teorio de evoluo veras.

robbkvasnak:sed mi ne volas ke ili devigu min akcepti leĝojn bazitajn je sia kredaro.
Se mi kontraŭstaras murdon, ŝtelon, ktp. ĉu tiuj estas evitindaj ĉar ili estas (supozeble) "bazitaj sur mia kredaro"? Ĉu leĝoj bazitaj sur ies persona (sed nereligia) moralo estas do en ordo? Sur kies? Kiel decidi?

robbkvasnak:Kiel gejulo kiun evangeliema intertempa estro maldungis pro siaj religiaj kredoj mi estas aparte sentema pri tiu temo.
Neniu rajtas maldungi iun por esti alipensulo, gejulo, ktp. Laŭ mia kredo, tiu neniam akcepteblas.

robbkvasnak:En Usono tiuj kredaremuloj havas politikan potencon kaj ili senĝene ruinigas la vivojn de aliaj homoj pro tio.
Mi tute ne konsentas. Ne ĉiuj kaj eĉ ne la plejmulto da kredantoj en Usono "ruinigas la vivojn de aliaj homoj". Eble vi rajtas diri tion pri via estro (vidu supre), sed tiel stereotipi kredantojn estas malprava kaj maljusta. Kiel gejulo vi (bedaŭrinde) eble ofte spertis diskriminacion -- ĉu vi vere volas mem iĝi diskriminaculo?

Amike,
Paul

Larmel (Voir le profil) 10 octobre 2013 08:16:38

La vorto "spekulaĵo" rilatas al investado de mono, ne al cerbumado. Prefere vi estus dirinta "hipotezo". Kaj, cetere, evoluado ne estas hipotezo, sed serioza teorio, same kiel la teorio de la gravito.

La vorto "teorio" por sciencistoj havas tre precizan signifon. Laŭ Vikipedio: "En la sciencoj (krom matematiko), teorio estas modelo aŭ kadro por kompreni. Ĉiu scienca scio estas kadre de iu teorio." Laŭ Wikipedia en la angla: "In science, the term 'theory' refers to 'a well-substantiated explanation of some aspect of the natural world, based on a body of facts that have been repeatedly confirmed through observation and experiment.'"

Sciencaj teorioj, male kiel religiaj dogmoj, povas esti iom post iom korektitaj kaj plibonigitaj pro la malkovroj de novaj informoj. Ĉiuj indikoj kaj novaj malkovroj ĝis nun klare indikas, ke la teorio pri evoluado ĝuste priskribas la faktojn.

Altebrilas (Voir le profil) 10 octobre 2013 16:25:04

codesito:...
Scienco=serĉo de la vero.
Religio=senfina propagando de malveraĵoj.
Ĉiu scienco (kun minuskla "s" ) serĉas la veron, sed en tre limigita kampo. Kadre de tiu eta fako, ĝi uzas rigorajn metodojn kiuj certigas ke, se oni konsentas pri la hipotezoj, la konkludoj estas veraj.

Sed ĝi certigas nenion pri tio, kio okazas ĉirkaŭ tiu fako. Ĉu la hipotezoj estas validaj? Ĉu la objekto de la sercado estas grava? Ĉu la rezultoj estos utilaj al la homaro? tiuj sciencoj diras nenion pri tio. Kaj male al religio "Scienco" (kun granda S) ne proponas koheran metodon pri tio. Tiuj, kiuj parolas nome de gi asertas arbitre, ke iuj temoj (nifoj aŭ esperanto, ekzemple) ne estas interesaj, sed ili ne klarigas la kriteriojn de "interesa afero".

mihxil (Voir le profil) 10 octobre 2013 16:41:23

Altebrilas:Ne forgesu, ke je la nomo de Scienco, oni torturas kaj mortigas bestojn
Tion oni jam faras nur por nutri sin. Mi pensas ke tion fari por trovi sciencajn sciojn, por trovi kuracojn kontraŭ teruraj homaj malsanoj estas fakte pli defendeble. Ĉu vi estas vegetarano?

mihxil (Voir le profil) 11 octobre 2013 04:56:05

Miland:Ĉu vere la teorio de evoluo estas stulta? Eble interesos kelkajn la jena retpaĝo Biologos.
Mi ne komprenas kiel homoj povas diri ke ili plene akceptas evoluadon kaj dume pensas ke Dio havas rolon en tio. La tuta esenco de evoluado estas ke ĝi estas nestirata kaj neplanata, kaj ke homoj estas nur hazarde ĉi-tempe kaj ĉi-forme ĉi-tie. Kiel vi harmoniigas ĉi tiun malakordon al vi mem?

Retour au début