Tertutup
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
dari unpensador, 7 Februari 2012
Pesan: 821
Bahasa: Esperanto
mihxil (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 04.12.43
Altebrilas:Kaj kio laŭ vi kreeblas en natura selekto? Ĝi estas priskribo de mekanismo kiu laŭdifine okazas per si mem. Diri ke 'iu' kreis ĝin estas same absurde kiel diri ke iu kreis la nombron 3.mihxil:Ne. Tutsimple por mi la du hipotezoj ne kontraŭdiras.Altebrilas:Se Dio ekzistas, kiu kreis naturan selekton? Li mem, kompreneble.Mi supozas ke vi ironias, ĉu ne?
Sunjo (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 15.56.25
Altebrilas (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 16.05.13
mihxil:Kaj kio laŭ vi kreeblas en natura selekto? Ĝi estas priskribo de mekanismo kiu laŭdifine okazas per si mem. Diri ke 'iu' kreis ĝin estas same absurde kiel diri ke iu kreis la nombron 3.Ĉu vi konas la Ludon de la Vivo, de J. Conway? Estas figuroj, kiuj memevoluas, kaj laŭ la komenca figuro, oni obtenas aliaj figuroj kiuj sajne moviĝas, kreskas au kreas similajn formojn. Kiu kreas tiujn figurojn? Ĉu ili kreiĝas mem? Ĉu estas Conway kiu kreis ilin, kun la intenco fari ludon kiu similas al vivo?
Pri la matematikaj estaĵoj estas interesa demando. Ĉu ili estas kreitaj de la Homo, au cu ili ekzistas en la naturo? Ekzemple la nombro Pi?
Pri 3, oni povus humure respondi ke Dio nur kalkulu Sin mem

pdenisowski (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 17.34.22
Sunjo:Tiujn kiuj kredas ke iu Dio aŭ alia supera estaĵo ludis aŭ ludas rolon pri la ekekzisto kaj evoluo de ĉiuj vivaĵoj sur la tero oni nomas kreismanojn.Mi kredas ke la universo komencis kun la "granda knalo" antaŭ miliardoj da jaroj, sed mi ankaŭ kredas ke la ekzisto de la universo, precipe la ekzisto de vivo, kaj precipege la ekzisto da homoj ne iĝis hazarde, sed mi ne nomas min tiel.
Bonvolu lasi viajn kunhomojn mem elekti kiel ili preferas nomiĝi.
(Parenteze, laŭ Google nek "kreismano" nek "kreiisto" nek "kreintismano" estas tre uzataj vortoj - kreiisto : 4 rezultoj, kreismano : 2 rezultoj, kreintismano : 3 rezultoj.)
Sunjo:Tial mi opinias ke iu kiu kredas ke la homo ekzistas laŭ dia volo ne povas aserti ke li plene akceptas le evoluciteorion sen mensogi.Mi akceptas la teorion de evoluado KAJ mi opinias ke la universo kaj precipe la homo ni iĝis hazarde. Vi rajtas havi vian opinion, sed bonvolu ne nomi la opiniojn de alipensulojn "mensogojn".
Amike,
Paul
antoniomoya (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 19.53.40
Sunjo:Tial mi opinias ke iu kiu kredas ke la homo ekzistas laŭ dia volo, ne povas aserti ke li plene akceptas le evoluciteorion sen mensogi.Mi opinias ke la kredo je Dio kaj la akcepto de la evoluteorio estas perfekte akordigeblaj.
Ĉar... "kion" puŝis la vivon al evoluado? Kie estas skribite ke la vivo nepre devus evolui? Ĉiaokaze, se ĝi estas skribite en ĉeloj, "kiu" skribis ĝin tie?
Aĵoj faras nenion per si mem. Malantaŭ iu "kio", ĉiam troviĝas iu "kiu".
Amike.
Stefano888 (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 19.58.16
Scienco povas klarigi iujn aferojn kaj ni devas atenti tiujn klare pruvitajn verojn, kiujn ni povas lerni de scienco, sed estas iujn verojn, kiujn ne povas eltrovi scienco. Mi pensas ke Dio volas ke ni sciu veron, ĉu ĝi venas de scienco aŭ religio. "Vi ĉiuj scios la veron kaj la vero liberigos vin ĉiujn." -- Sankta Johano 8:32
La Biblio ne estas scienca lernolibro.
La teorio de evoluo nur estas teorio, ne fakto. Mi ne pensas ke ĉi tiu teorio estas plene kaj komplete pruvita de scienco. Tamen, se la teorio estos plene kaj komplete pruvita esti vera, tio ne ŝangos miajn religiajn kredojn. Do, rilate al miaj religiaj kredoj, la vero aŭ malvero de la teorio ne gravas al mi. Mi ne kredas je la teorio de evoluo. Decus havi alian klarigon. Mi ne scias tio, kio estas la alia klarigo, tamen. Mi ne estas sciencisto.
mihxil (Tunjukkan profil) 15 Oktober 2013 22.25.54
antoniomoya:Se vi opinias tiel vi simple ne plene akceptas la teorion de evoluado. Vi mensogas se vi faras tamen fari tion.Sunjo:Tial mi opinias ke iu kiu kredas ke la homo ekzistas laŭ dia volo, ne povas aserti ke li plene akceptas le evoluciteorion sen mensogi.Mi opinias ke la kredo je Dio kaj la akcepto de la evoluteorio estas perfekte akordigeblaj.
Ĉar... "kion" puŝis la vivon al evoluado? Kie estas skribite ke la vivo nepre devus evolui? Ĉiaokaze, se ĝi estas skribite en ĉeloj, "kiu" skribis ĝin tie?
Aĵoj faras nenion per si mem. Malantaŭ iu "kio", ĉiam troviĝas iu "kiu".
pdenisowski (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2013 02.54.21
Sunjo:Tial mi opinias ke iu kiu kredas ke la homo ekzistas laŭ dia volo, ne povas aserti ke li plene akceptas le evoluciteorion sen mensogi
mihxil:Se vi opinias tiel vi simple ne plene akceptas la teorion de evoluado. Vi mensogas se vi faras tamen fari tion.Mi ege ne ŝatas la uzadon de la vorto "mensogi" en ĉi tiu forumo fare de kelkaj Lernu-anoj.
Tute ne ĝenas min se oni malsamopinias (tiel ja estas la mondo), sed diri ke alipensuloj "mensogas" estas malhelpema, malĝentila, kaj malkorekta.
Amike,
Paul
mihxil (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2013 04.37.10
pdenisowski:Mi ege ne ŝatas la uzadon de la vorto "mensogi" en ĉi tiu forumo fare de kelkaj Lernu-anoj.Ne diri la veron estas mensogi. La teorio de evoluado inkluzivas naturan selekton kaj klare priskribas ke ne io aŭ iu 'puŝas' evoluadon krom tiele kaj kompreneble uzus 'skribite en ĉeloj' nur metafore. Tion nei, estas priskribeble per diversaj manieroj, sed mi pensas ke 'mensogi' estas unu el la pli afablaj.
Tute ne ĝenas min se oni malsamopinias (tiel ja estas la mondo), sed diri ke alipensuloj "mensogas" estas malhelpema, malĝentila, kaj malkorekta.
Kiel vi priskribus tian evidentan misreprezenton de la teorio?
antoniomoya (Tunjukkan profil) 16 Oktober 2013 07.09.45
mihxil:Se vi opinias tiel vi simple ne plene akceptas la teorion de evoluado. Vi mensogas se vi faras tamen fari tion.Kiel ĉiam, vi traktas aliajn malestime kaj ofende. Sed tio estas kutime ĉe vi. Ĉu vi konas tiun hispanan proverbon: "Fiŝo mortas tra la buŝo"? (Sufiĉas aŭskulti iun por scii kiel li estas).
Se vi kaj aliaj kiel vi kredas ke objektoj fariĝas solaj, aŭ moviĝas per si mem, vi estas iom neserioza.
Malantaŭ unu “kio”, ĉiam troviĝas unu “kiu”.
Via malnova teorio de evoluado jam eksmodiĝis antaŭ kelkaj jaroj. Jam ne teniĝas piede.
Metu ŝtonon ie, kaj ĝi ne moviĝos de tie dum la tuta estonta eterneco. Jen via universo, tiu je kiu vi kredas. Tiel ĝi funkcias.
NENIO moviĝas per si mem. NENIO progresas per si mem. Se io moviĝas, tio okazas necese ĉar IU puŝis ĝin.
Kaj se vi ne pensas tiel, via logiko eble malsanas, laŭ mi.
Amike.