Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

Matthieu (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 10:11:15

antoniomoya:4º) La dua termodinamika leĝo disbatas la teorion de evoluado.
Serioze? Ĉi tio estas pseŭdoscienca mensogo elpensita de kreismanoj. Jen klarigo pri tio en la angla. Se vi komprenas la anglan, vi povas legi la tutan retejon, interalie la paĝon pri “mankantaj” fosilioj.

codesito (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 13:23:50

antoniomoya:
codesito:Do, ni nun devas akcepti la genezon de la biblio kiel la libro kiu eksplikas la originon de la homo. Ĉu dio kreis la universon en ses tagoj? Se ne, kiel okazis laŭ vi tiu mirinda kreado de dio?
Oh, ne ŝajnu pli infaneca ol vi evidente ne estas. Vi perfekte scias ke la origino de la homo estas ege pli komplika ol la infana rakonto de la Biblio.

Mi eĉ ne kredas ke la pra-eksplodo iam okazis! Tio estas nur alia scienca fabelo, alia plua teorio por ekspliki ion neeksplikebla: kiel aperis la universo?

La malbono de la afero estas ke la ordinara homo kredas ke tiuj teorioj (la pra-eksplodo, la evoluado, ktp) estas veraj, kiam temas nur pri nepruvitaj ŝanĝeblaj teorioj (opinioj).

Amike.
Almenaŭ ni jam samopinias pri tio ke la biblio estas infana rakonto. Sed, kiel do okazis la dia kreado laŭ vi?

Sunjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 13:36:51

Stefano888:
Homoj kredas Stanley Miller ĉar li estas sciencisto kaj li ne provus trompi nin.
La rezultoj de sciencaj eksperimentoj estas reprodukteblaj. Se iu scientisto (erare aŭ intence) trompus, tio estus eltrovebla.
Kaj se iu scio estas al mi utila ĉar mi fakte uzas ĝin, al mi tute ne gravas, ĉu iu alia kredas tion.

Stefano888:Ĉu iu ajn en ĉi tiu fadeno aŭ forumo iam faris la Miller-Urey eksperimenton? Se ne, kial oni kredu ĝin?
Ĉu vi kredas je la Miller-Urey eksperimento ne gravas al la demando ĉu vi kredas je la teorio de la evolucio.

Stefano888:Homoj kredas Moseon ĉar li estas profeto kaj li ankaŭ ne provus trompi nin.
Stefano888:Eble, iuj homoj miskomprenas tion, kion Moseo skribis.
Domaĝe, ke ne temas pri refarebla scienca eksperimento, ĉu ne?

Sed la respondo al demando kial kelkaj religianoj (religiinstruistoj, religiestraroj) povus havi kialojn por trompi estas jam donita en tiu ĉi fadeno:

codesito:Tamen, la religiuloj profitis el la homaj psikologiaj aŭ "ne materiaj" bezonoj, por starigi negocon, cirkon, politikan organizon, inkvizicion, militojn, ktp. kaj tio ja estas malbona.
pdenisowski:Mi konsentas ke estas "religiuloj" (precipe ties estroj), kiuj misuzas religion por siaj propraj celoj aŭ profitoj.
Stefano888:Mi konsentas kun Paul kaj Codesito. Estas religiuloj, kiuj estas farintaj malbonaĵojn nome de religio.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 14:57:46

Sunjo:
Stefano888:Mi konsentas kun Paul kaj Codesito. Estas religiuloj, kiuj estas farintaj malbonaĵojn nome de religio.
Ĉio kio la homo tuŝas, putriĝas. Tio ankaŭ okazas inter politikistoj, entreprenistoj, Ne-Registaraj Organizoj, Asocioj, ktp, ktp.

Amike.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 15:17:23

antoniomoya:
Ĉio kio la homo tuŝas, putriĝas. Tio ankaŭ okazas inter politikistoj, entreprenistoj, Ne-Registaraj Organizoj, Asocioj, ktp, ktp.

Amike.
Se vi opinias tion, tio estas nur unu kialo pli por ne kredi ke la homo estas de Dio celita kreaĵo sed nur unu de multaj specioj kiuj aperas kaj malaperas dum tempodaŭro multe pli longa ol ni povas imagi.

mihxil (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 15:41:42

Stefano888:Rilate al la Miller-Urey eksperimento, bezonatas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton. Naturo postuliĝas fari multe da laboro por produkti malsimplan vivantaĵon kaj eĉ pliege da laboro por produkti inteligentan malsimplan vivantaĵon, kiel simio aŭ homo, ekzemple.
Kiel diable vi fuŝparolas? Sugesti ke iu sugestas ke 'fulmo kaj akvovaporo' farus lacerton estas absolute ridinde, kaj fakte sufiĉe ofende. Temas pri evoluado fare de natura selekto, kaj tiu faris lacerton.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 15:54:05

codesito:Almenaŭ ni jam samopinias pri tio ke la biblio estas infana rakonto. Sed, kiel do okazis la dia kreado laŭ vi?
Jen homa kreado: Li kunigas kaj kunigas ĉiaspecajn platojn, pecojn, objektojn, fer-tabulojn, kablojn, radojn, kaj tiel plu, unu post la alia, unu apud la alia, ĝis finfine li ekhavas lokomotivon.

Jen dia kreado: Li metas etan ŝraŭbon meze de fervojo, kaj naŭ monatoj poste... Jen brilanta lokomotivo!

Amike.

antoniomoya (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 16:38:29

Sunjo:
antoniomoya:
Ĉio kio la homo tuŝas, putriĝas. Tio ankaŭ okazas inter politikistoj, entreprenistoj, Ne-Registaraj Organizoj, Asocioj, ktp, ktp.

Amike.
Se vi opinias tion, tio estas nur unu kialo pli por ne kredi ke la homo estas de Dio celita kreaĵo, sed nur unu de multaj specioj kiuj aperas kaj malaperas dum tempodaŭro multe pli longa ol ni povas imagi.
KIAL la homo ne estus celita kreaĵo de Dio (laŭ viaj vortoj)?
Ĉu ĉar la homo ne estas perfekta, kaj ne agas perfekte? Ĉu estas pro tio?

Ni vivas en evolua universo, kie ni lernas per sperto.
Homo havas liberan volon. Li liberege uzas ĝin por konstrui aŭ malkonstrui, por agi bone aŭ malbone. Lia respondeco estas grandega, tiel monde kiel kosme (se li povus, li kapablus detrui stelon aŭ planedon pro siaj interesoj).

De kie vi supozas ke venas la homan memkonscion kaj liberan volon?

Amike.

mihxil (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 17:12:48

antoniomoya:De kie vi supozas ke venas la homan memkonscion kaj liberan volon?
Evidente tiuj originas en la de vi ne komprenata teorio de evoluado per natura selekto.

Sunjo (Montri la profilon) 2013-oktobro-19 17:26:35

antoniomoya:
KIAL la homo ne estus celita kreaĵo de Dio (laŭ viaj vortoj)?
Ĉar ekzistas neniuj indikoj ke Dio ekzistas. Des malpli ke li kreis ion. Des malpli ke li kreis la homon.
De kie vi supozas ke venas la homan memkonscion kaj liberan volon?
Mi supozas ke konscio kaj memkonscio evoluis same kiel ĉiuj aliaj vivaĵoj, vivaĵeroj kaj vivaĵecoj. Paŝeto post paŝeto. Cetere ne nur homoj posedas memkonscion sed ankaŭ kelkaj bestospecioj.

Ĉu vi jam respondis mian demandon pri sinjoro Bozzi? Kial vi opinias ke li estas pli fidinda ol la plejmulto de la scientistaro?

Reen al la supro