დახურულია
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
unpensador-ისა და 7 თებერვალი, 2012-ის მიერ
შეტყობინებები: 821
ენა: Esperanto
Sunjo (მომხმარებლის პროფილი) 19 ოქტომბერი, 2013 23:24:11
antoniomoya:Ne zorgu, mi tion nek faris nek estas verŝajne ke mi iam faros.
Cetere, ne kredu min, nek miajn fontojn nek miajn konkludojn.
antoniomoya: kaj fidu al neniu (ĉar eble li eraras)Ĉu vi ankaŭ jam okupiĝis pri la trompiĝemo de la homa menso? Ĉu vi opinias ke vi povas fidi al vi mem?
antoniomoya:Mi nur citas iun ajn opinion kaj vidpunkton kiu malkonsentas kun la teorio de evoluado. Ĉar finfine, kiu el ili vere pravas? Kiam ekzistas kvin teorioj por klarigi unu aferon, tio signifas ke neniu scias, fakte, la ĝustan klarigon.Se unu el tiuj kvin klarigprovoj estas teorio kiu baziĝas sur faktoj kaj koheras kun la tuta scio kion ni ĝis nun havas ĝi estas kompreneble pli kredebla/fidinda ol aliaj klarigprovoj kiuj baziĝas sur fabelaroj kaj nepruveblaj asertoj pri nerefareblaj spertoj.
Vi rajtas kredi kion vi volas, sed vi ne sukcesas konvinki min ke temas pri egala kredo.
Stefano888 (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 01:31:23
mihxil:Mi konsentas. Tio estas kial mi ne kredas tion. Natura selekto, memkompreneble, ne okazas inter aminacidoj.Stefano888:Rilate al la Miller-Urey eksperimento, bezonatas multe da fulmo kaj akvovaporo fari lacerton. Naturo postuliĝas fari multe da laboro por produkti malsimplan vivantaĵon kaj eĉ pliege da laboro por produkti inteligentan malsimplan vivantaĵon, kiel simio aŭ homo, ekzemple.Kiel diable vi fuŝparolas? Sugesti ke iu sugestas ke 'fulmo kaj akvovaporo' farus lacerton estas absolute ridinde, kaj fakte sufiĉe ofende. Temas pri evoluado fare de natura selekto, kaj tiu faris lacerton.
pdenisowski (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 03:35:35
codesito:La homo estas besto, ni estas specio de primatoj, kaj ne ia speciala kreitaĵo de dio.Laŭ mi ni estas kaj specio de primatoj (korpe) kaj kreitaĵo de dio (spirite).
La ideo ke la homo estas nur besto ankaŭ malpravas, spite al tio ke estas ja multaj homoj kiuj kondutas kiel bestoj (kaj eĉ fieras pri tio).
Amike,
Paul
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 06:33:47
Stefano888:Mi konsentas. Tio estas kial mi ne kredas tion. Natura selekto, memkompreneble, ne okazas inter aminacidoj.Tio ne estas memkomprenebla, sed povus esti. Natura selekto tre imageble je povus okazi en nur iomete pli komplikaj sistemoj aŭ cirkonstancoj. Mi jam antaŭe menciis Jack Szostak kies esplorgrupo nun proponas manierojn pri kiel tio povintus okazi.
Sed temas do pri evoluadkomenco, ne estas sciate, kiel tio precize okazis, kaj estus fakte sufiĉe mirakle se iu malkovrus tion, ĉar okazis antaŭ miliardoj da jaroj je molekula nivelo. Ne temas pri evoluado, kaj la mencio de lacertoj estas malhonesta fuŝreprezento de la temo, kiu ŝajne precipe kutimas ĉe religiegaj kreaĵistoj, kiuj tute malrespektas sian propran naŭan ordonon, kiujn kelkaj el vi ŝajne tamen papagas.
mihxil (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 06:40:30
pdenisowski:Laŭ mi ni estas kaj specio de primatoj (korpe) kaj kreitaĵo de dio (spirite).Do, dio atendis ĝis evoluado produktis la homon kaj tiam kreis en ĝin la spiriton? Kiel precize vi imagis ĉi tion? Mi simple demandas denove, ĉar vi ne respondis antaŭajn priajn demandojn (kiel kutime).
codesito (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 09:35:25
antoniomoya:Rigardu ekzemple, kiel similaj estas la ĉimpanzoj al ni. Ĉu ni ne devus diri ke ili estas niaj kuzoj?codesito:La homo estas besto, ni estas specio de primatoj, kaj ne ia speciala kreitaĵo de dio. akceptu la fakton!Mi plezure akceptas la fakton... ke tio estas via opinio. Kaj mi respektas ĝin.
Sed supozi ke ni estas la rezulto de simplaj atomoj senvivaj, pardonu, sed tio estas rezigni mian inteligentecon kaj komunan saĝon.
Amike.
antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 09:53:31
codesito:Rigardu ekzemple, kiel similaj estas la ĉimpanzoj al ni. Ĉu ni ne devus diri ke ili estas niaj kuzoj?Jes, kial ne? Homo devenas el superaj bestoj, sed kion volas diri tion?
Estas grandega diferenco inter homoj kaj simioj, precipe la memkonscio kaj la libera volo (personeco). Kaj miliono da jaroj de mensa progresado kaj kulturo.
Amike.
codesito (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 11:55:19
antoniomoya:Via frazo: "homo devenas el superaj bestoj" ne havas multe da senco laŭ mia vidpunkto pri la evoluo. ŝajne vi defendas ian evoluon kaj kreadismo kune. Ĉiukaze mi pensas ke via vidpunkto ne estas tre scienca.codesito:Rigardu ekzemple, kiel similaj estas la ĉimpanzoj al ni. Ĉu ni ne devus diri ke ili estas niaj kuzoj?Jes, kial ne? Homo devenas el superaj bestoj, sed kion volas diri tion?
Estas grandega diferenco inter homoj kaj simioj, precipe la memkonscio kaj la libera volo (personeco). Kaj miliono da jaroj de mensa progresado kaj kulturo.
Amike.
antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 20 ოქტომბერი, 2013 17:23:39
codesito:Via frazo: "homo devenas el superaj bestoj" ne havas multe da senco laŭ mia vidpunkto pri la evoluo. ŝajne vi defendas ian evoluon kaj kreadismo kune. Ĉiukaze mi pensas ke via vidpunkto ne estas tre scienca.Code, mi ne pretendas ke mia vidpunkto estu scienca. Scienco ne estas por mi Absoluta Vero. Mi ne adoptis sciencon kiel mia nova religio (kiel aliaj ĉi-fadenuloj jam faris), ĉar oni riskas resti unuokula, unudirekta, kaj iĝi tiel fanatikulo kiel la religiuloj kontraŭ kiuj ili batalas.
Scienco estas bona, kaj faris/faras multe da bono por la homaro, sed ne havas ĉiujn respondojn al profundaj homaj demandoj. Do, oni devas serĉi ankaŭ aliloke.
Amike.
Duko (მომხმარებლის პროფილი) 21 ოქტომბერი, 2013 10:35:22
Nur la religiaj profetoj havas privilegion de blinda nedemandema fido.