Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
od unpensador, 7 lutego 2012
Wpisy: 821
Język: Esperanto
mihxil (Pokaż profil) 21 października 2013, 16:41:14
antoniomoya:Scienco estas bona, kaj faris/faras multe da bono por la homaro, sed ne havas ĉiujn respondojn al profundaj homaj demandoj. Do, oni devas serĉi ankaŭ aliloke.Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.
antoniomoya (Pokaż profil) 21 października 2013, 17:11:44
mihxil:Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.Kiel ĉiam, vi nur prenas el miaj diroj tiujn kiuj ial interesas al vi, kaj ignoras (evitas) la aliajn.
Scienco tenas vin tiel fascinita, ke vi tute simple ne kapablas studi la Realon ankaŭ per aliaj metodoj. Domaĝe.
Amike.
mihxil (Pokaż profil) 21 października 2013, 17:20:43
antoniomoya:Mi pardonpetas, sed viaj diroj estis tro frenezaj. Kiel mi povas ankoraŭ preni ion ajn el vi ankoraŭ serioza nun?mihxil:Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.Kiel ĉiam, vi nur prenas el miaj diroj tiujn kiuj ial interesas al vi, kaj ignoras (evitas) la aliajn.
antoniomoya:Scienco tenas vin tiel fascinita, ke vi tute simple ne kapablas studi la Realon ankaŭ per aliaj metodoj. Domaĝe.Domaĝe ke vi ne akceptas la atingojn de scienco. Scienco tre klare montris esti kapabla diri ion pri realo, kaj vi intence malakceptas ĝin.
taneli (Pokaż profil) 22 października 2013, 13:05:21
mihxil (Pokaż profil) 22 października 2013, 16:27:41
taneli:Vi ne demandis por scii pli, sed simple por insulti tiujn, kiuj ne kredas je la samaj fabeloj kiel vi. Tio estas stulta kaj malhonesta. Hontu.Al kiu vi parolas?
taneli (Pokaż profil) 22 października 2013, 17:12:52
mihxil:Al kiu vi parolas?Al la aŭtoro de la enketo.
antoniomoya (Pokaż profil) 22 października 2013, 17:29:09
taneli:Mi timas ke li ne legos vin: la Lernu-teamo malaperigis lin.mihxil:Al kiu vi parolas?Al la aŭtoro de la enketo.

Amike.
Paulinho (Pokaż profil) 2 listopada 2013, 17:45:50
jismith1989 (Pokaż profil) 2 listopada 2013, 22:41:09
troyshadow:mi kredas je evoluo kaj malevoluo,kaj ke tio komencis kaj okazas laŭ volo de Dio.Malevoluo [angle i]devolution[/i]] ne estas scienca koncepto: evoluo havas nenian celon krom adapti organismojn al ilia ĉirkaŭaĵoj (t.e. ĝi alcelas nek la bona nek la malbona). Se vi kredas je Dio, kompreneble aliflanke tio implicas ian 'mondcelon'.
Mi ne markis ion similan en enketo,do ne respondis
Ĉiukaze estas certe vera ke evoluo ekzistas.
mihxil (Pokaż profil) 3 listopada 2013, 00:10:30
Paulinho:La fakto ke la dua leĝo de la termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo ne nuligas tian teorion.Tio ne estas fakto entute. La dua leĝo de termodinamiko ne kontraŭas la teorion. Tio nur montras miskomprenon pri termodinamiko kaj/aŭ mensogemon flanke de la dirantoj de tiu stulta aserto.