前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

貼文者: unpensador, 2012年2月7日

訊息: 821

語言: Esperanto

mihxil (顯示個人資料) 2013年10月21日下午4:41:14

antoniomoya:Scienco estas bona, kaj faris/faras multe da bono por la homaro, sed ne havas ĉiujn respondojn al profundaj homaj demandoj. Do, oni devas serĉi ankaŭ aliloke.
Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.

antoniomoya (顯示個人資料) 2013年10月21日下午5:11:44

mihxil:Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.
Kiel ĉiam, vi nur prenas el miaj diroj tiujn kiuj ial interesas al vi, kaj ignoras (evitas) la aliajn.

Scienco tenas vin tiel fascinita, ke vi tute simple ne kapablas studi la Realon ankaŭ per aliaj metodoj. Domaĝe.

Amike.

mihxil (顯示個人資料) 2013年10月21日下午5:20:43

antoniomoya:
mihxil:Ironie, vi dume simple neas kelkajn el la plej grandaj atingaĵoj de scienco. Kiel ekzemple termodinamikon.
Kiel ĉiam, vi nur prenas el miaj diroj tiujn kiuj ial interesas al vi, kaj ignoras (evitas) la aliajn.
Mi pardonpetas, sed viaj diroj estis tro frenezaj. Kiel mi povas ankoraŭ preni ion ajn el vi ankoraŭ serioza nun?

antoniomoya:Scienco tenas vin tiel fascinita, ke vi tute simple ne kapablas studi la Realon ankaŭ per aliaj metodoj. Domaĝe.
Domaĝe ke vi ne akceptas la atingojn de scienco. Scienco tre klare montris esti kapabla diri ion pri realo, kaj vi intence malakceptas ĝin.

taneli (顯示個人資料) 2013年10月22日下午1:05:21

Vi ne demandis por scii pli, sed simple por insulti tiujn, kiuj ne kredas je la samaj fabeloj kiel vi. Tio estas stulta kaj malhonesta. Hontu.

mihxil (顯示個人資料) 2013年10月22日下午4:27:41

taneli:Vi ne demandis por scii pli, sed simple por insulti tiujn, kiuj ne kredas je la samaj fabeloj kiel vi. Tio estas stulta kaj malhonesta. Hontu.
Al kiu vi parolas?

taneli (顯示個人資料) 2013年10月22日下午5:12:52

mihxil:Al kiu vi parolas?
Al la aŭtoro de la enketo.

antoniomoya (顯示個人資料) 2013年10月22日下午5:29:09

taneli:
mihxil:Al kiu vi parolas?
Al la aŭtoro de la enketo.
Mi timas ke li ne legos vin: la Lernu-teamo malaperigis lin. malgajo.gif

Amike.

Paulinho (顯示個人資料) 2013年11月2日下午5:45:50

La fakto ke la dua leĝo de la termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo ne nuligas tian teorion. Por ke energia sistemo pasus el nivelo suba al alia alta nivelo (esence diras tion la teorio de evoluo), sufiĉas ĝi havigi sufiĉan kvanton de energio de aktivigo por la sistemo kion oni volas produkti.

jismith1989 (顯示個人資料) 2013年11月2日下午10:41:09

troyshadow:mi kredas je evoluo kaj malevoluo,kaj ke tio komencis kaj okazas laŭ volo de Dio.
Mi ne markis ion similan en enketo,do ne respondis
Malevoluo [angle i]devolution[/i]] ne estas scienca koncepto: evoluo havas nenian celon krom adapti organismojn al ilia ĉirkaŭaĵoj (t.e. ĝi alcelas nek la bona nek la malbona). Se vi kredas je Dio, kompreneble aliflanke tio implicas ian 'mondcelon'.

Ĉiukaze estas certe vera ke evoluo ekzistas.

mihxil (顯示個人資料) 2013年11月3日上午12:10:30

Paulinho:La fakto ke la dua leĝo de la termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo ne nuligas tian teorion.
Tio ne estas fakto entute. La dua leĝo de termodinamiko ne kontraŭas la teorion. Tio nur montras miskomprenon pri termodinamiko kaj/aŭ mensogemon flanke de la dirantoj de tiu stulta aserto.

回到上端