Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 7 de fevereiro de 2012

Mensagens: 821

Idioma: Esperanto

mihxil (Mostrar o perfil) 29 de novembro de 2013 21:48:34

Lakiro:Mi kontraŭe ĝojas informi vin, ke lastatempe plimulto da sciencistoj ekdubis pri la teorio de evoluo.
Tio ĉi simple ne estas vera.

Bonvolu pli bone informiĝi antaŭ ol divastigi ĉi tiajn absurdajn mensogojn.

vicentesales (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 00:23:36

Se Dio estas la kreinto de ĉiu, Li kreis la evoluo.
La kono de evoluo ne estas bazita en kredo, sed en scienco.
Darwin supozis, la moderna scienco pruvis.

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 01:50:33

Kiu kreis dion?

Lakiro (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 06:06:41

Pruvis, scienco... Tio estas nur komunaj vortoj! Vi nur ripetas la frazojn, kiujn eksciis en lernejo.
Eĉ interreto enhavas diversajn variantojn de tiu ĉi teorio. Nur vi neniam dubas, sed iuj famaj sciencistoj, kiuj uzas praktike sciencajn metodojn de esplorado, efektive dubas kaj kritikas la teorion. Donu almenaŭ unu ekzemplon de transformiĝo inter bestoj. Neniu scias pri tio.
Temas nur pri la evoluo. Ne diru pri la mutacioj.

jismith1989 (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 11:27:57

Parenteze, mi pensas ke neniu ajn kiu uzas tiun ĉi retpaĝon kredus ke la Esperanto okazigos pacon tutmonde! ridego.gif Dum fojfoje pacigas, la lingvo ŝajnas ofte nur rezultigi disputojn, insultojn kaj miskomprenon reciprokan!

Oni tamen povas esperi...

robbkvasnak:Kiu kreis dion?
Homaro. (Kaj parafrazi Volteron [Voltaire], ĉar li ne eksistas, homoj ja bezonas elpensi lin.)

antoniomoya (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 13:01:21

robbkvasnak:Kiu kreis dion?
Alian dion, kaj al tiu lasta alian, kaj tiel senfine...

Sed parolante serioze, nia universo, kaj ĉio kio ekzistas ene, havas finon, komencon kaj finon. Se iu kreis ĉio ĉi, li devas ekzisti ekster tiun rondon, ĉar se ne, li formus parton el tiu komenc-fina procezo, kio estas vera absurdaĵo.

Amike.

jismith1989 (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 13:01:52

baibaibibi:Kiel oni povas debati racie kun homoj kiuj neas la evoluon sed kredas ke oni povas transformi la akvon en vino kaj ke virgulino kaj Dio povas havi infanon?
Jes, ne povas. Oni kutime ne povas ŝanĝi tian kredon per racio.

Mi ankaŭ pensas, malgraŭ esti ateisto mi mem, ke la religio devus nepre servi ian evoluadan celon. Ĉu estas, ekzemple, koincido ke homoj en landoj kie la vivo estas malfacila, dolora kaj malriĉa (t.e. plej multaj landoj monde) emi esti religiaj? Tial mi tenas iom marksistan penson: la religio ja estas la opio de la popolomasoj (kaj memoru ke opio estis ordinara kaj leĝa drogo de la riĉuloj tiutempe), kiu estas la frazo fama, sed la religio ankaŭ estas 'la suspiro de la besto premita, la koro de mondo senkora kaj la animo de statoj senanimaj', kiel Markso diris en la antaŭa frazo. ridulo.gif

baibaibibi (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 14:37:11

jismith1989:
baibaibibi:Kiel oni povas debati racie kun homoj kiuj neas la evoluon sed kredas ke oni povas transformi la akvon en vino kaj ke virgulino kaj Dio povas havi infanon?
Jes, ne povas. Oni kutime ne povas ŝanĝi tian kredon per racio.

Mi ankaŭ pensas, malgraŭ esti ateisto mi mem, ke la religio devus nepre servi ian evoluadan celon. Ĉu estas, ekzemple, koincido ke homoj en landoj kie la vivo estas malfacila, dolora kaj malriĉa (t.e. plej multaj landoj monde) emi esti religiaj? Tial mi tenas iom marksistan penson: la religio ja estas la opio de la popolomasoj (kaj memoru ke opio estis ordinara kaj leĝa drogo de la riĉuloj tiutempe), kiu estas la frazo fama, sed la religio ankaŭ estas 'la suspiro de la besto premita, la koro de mondo senkora kaj la animo de statoj senanimaj', kiel Markso diris en la antaŭa frazo. ridulo.gif
Mi povas respekti kelkajn partojn el la religioj, sed ne trompojn kaj mensogojn.

Lakiro (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 15:11:23

mihxil:Bonvolu ĉesi kun viaj absurdaĵoj.
Tiuj "absurdaĵoj" apartenas al famaj modernaj sciencistoj. Mi nur citis ilin. Sed vi mem nenion povas diri por defendo de Darwin. Certe, pli simple estas ripeti unu frazon pri evoluo, nenion sciante pri lastaj esploroj. La sciencaj metodoj de esplorado mem evoluiĝas.

En usonaj lernejoj aperis lernolibroj pri la biologio kun etikedoj "la teorio de evoluado - nepruvita fakto".

robbkvasnak (Mostrar o perfil) 30 de novembro de 2013 17:16:45

Usono estas lando kun 50 ŝtatoj, 5 kolonioj kaj 1 distriktn. En Teksaso oni enmetis la frazon pri evoluo kiel "ne pruvita teorio" - sed Teksas estas nur unu inter la 50 ŝtatoj, 5 kolonioj kaj 1 distrikto. Teksaso estas aparta kulturo de la ĝenerala. La riĉuloj tie etas plej parte konservemaj protestantaj blankuloj kun mondoordo bazita sur sia religio. Oni sciu alilande ke en Usono la lernejkomisionoj ne estas publikaj oficoj nomitaj pere de eduka ministerio sed elektitaj de la lokaj loĝantaroj. Ni ne havas nacian lernoplanon tiel ke ĉiu ŝtato kaj eĉ unuopaj distriktoj havas propran lernoplanon kaj uzas la lernolibrojn aprobitaj de la loka vocdonantaro. Mi loĝas en distrikto kie la plej multoj estas 1) judoj; 2) hispanparolantoj kaj francparolantoj romkatolikaj; 3) gejuloj de diversaj religioj. Nia distrikto estas inter la plej progresemaj en Usono. Niaj lernolibroj de scieno NE havas tian ideon pri dia aranĝo de la universo. Se iuj lernantoj volas studi religion, ili rajtas fari tion ekster la publikaj lernejoj aŭ en privataj, religiaj lernejoj. (La romkatolikanoj ĝenerale ne kontestas la ideojn de Darwin.)

De volta à parte superior