Uzamknuté
Max. 500 správ.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
od unpensador, 7. februára 2012
Príspevky: 821
Jazyk: Esperanto
kaŝperanto (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 20:18:01
erinja:Kompreneble.
Sed ĉi tiu fadeno longas ke pli ol 44 paĝoj, kaj ne eblas legi ĉiun paĝon de la fadeno. En ĉi tiu situacio, mi ne sciis ke via mesaĝo enhavis eraron kiu kaŭzis konfuzon, kaj via sinteno ne estis klara al mi, en la kelkaj paĝoj de respondoj kiujn mi legetis.
@senideano
Ĉu vi ne eĉ legis mian klarigon/korektigon? Aŭ ĉu vi ja donas al mi la 'silentan trakton'?

AlfRoland (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 20:50:55
Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.
En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
senideano (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 21:22:45
kaŝperanto:@senideano Ĉu mi sufiĉe klarigi/rektifi la aferon? Mi ne ŝatas esti miskomprenita.Jes, dankon. Mi ankaŭ ege malŝatas la misuzon de la vorto "religio".
Sed, laŭ kion mi legis en ĉi tiu fadeno kaj ĉe Lernu ĝenerale, a la "fortaj nekredantoj" egalas ĉu temas pri vera aŭ ŝajna kredo je Dio - ili malamas ĉiun specon de kredo je Dio, ofte surbaze de stereotipoj.
senideano (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 21:27:49
AlfRoland:En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.Do, laŭ via logiko, oni povas insulti virinojn se la fadeno nomiĝas "Kial virinoj estas tiel stultaj?"
Ne temas pri "akra debato" - temas pri malamo, antaŭuĝo, insulto, kaj malĝentileco. Aŭ ĉu vi ne distingas inter "debato" kaj "persona atako"?
erinja (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 21:44:12
AlfRoland:@ErinjaKrom se la titolo mem estas iel ofenda, ĝenerale ni ne nuligas tutajn temojn simple kun la antaŭsupozo ke okazos io malbona ene. Ni ĝenerale preferus doni al la uzantoj la ŝancon konduti bone, ol simple antaŭsupozi ke ili malbone kondutos kaj nuligi la temon. Mi dirus ke grandparte Esperantistoj povas tre ĝentile diskuti multajn temojn. Estas nur kelkaj argumentemuloj kiuj malbonigas la etoson por la aliaj. La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".
Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.
En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
Efektive ĉi tiu temo vivis tre longe antaŭ la unua plendo pri ofendo. Mi ne legis ĝin de la komenco do mi ne scias ĉu ĉiuj antaŭe debatis ĝentile, sen insulti, aŭ ĉu oni simple ignoris la insultojn ĝis la fino. Nur aktiva partoprenanto povus tion diri.
AlfRoland (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 21:57:07
senideano:Absolute! Tiu, kiu demandas tion per sia demando esprimas ke virinoj ĝenerale estas stultaj kaj demandas KIAL ili estas stultaj!
Do, laŭ via logiko, oni povas insulti virinojn se la fadeno nomiĝas "Kial virinoj estas tiel stultaj?"
Persone mi preferus ne esti tiom dolorpieda!
baibaibibi (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 22:00:18
Belmiro:La afero estas: kial vij tiel rapide akceptas tiajn falsaĵojn, kaj samtempe tiel forte kontraŭstaras la sciencajn verojn?baibaibibi:... povas transformi la akvon en vino kaj ke virgulino kaj Dio povas havi infanon?Mi ne vidas kie estas la malfacilaĵo! Se mi estus LI mi ankaŭ tion farus!
AlfRoland (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 22:12:36
erinja:La rubriko estas: "Ĉu vi kredas je la stultaj teorioj de la evoluo? (Estas granda kvanto)". Tiu rubriko laŭ mi estas tre agresema.AlfRoland:@ErinjaKrom se la titolo mem estas iel ofenda, ĝenerale ni ne nuligas tutajn temojn simple kun la antaŭsupozo ke okazos io malbona ene. Ni ĝenerale preferus doni al la uzantoj la ŝancon konduti bone, ol simple antaŭsupozi ke ili malbone kondutos kaj nuligi la temon. Mi dirus ke grandparte Esperantistoj povas tre ĝentile diskuti multajn temojn. Estas nur kelkaj argumentemuloj kiuj malbonigas la etoson por la aliaj. La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".
Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.
En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
Efektive ĉi tiu temo vivis tre longe antaŭ la unua plendo pri ofendo. Mi ne legis ĝin de la komenco do mi ne scias ĉu ĉiuj antaŭe debatis ĝentile, sen insulti, aŭ ĉu oni simple ignoris la insultojn ĝis la fino. Nur aktiva partoprenanto povus tion diri.
senideano (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 22:48:12
erinja:La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj"Do, mi proponas novan fadenon : "Samseksamo estas fia perversio"
Certe vi ne havas problemon, ĉar mi ne diras "Samseksamuloj estas fiaj perversiuloj", ĉu?
[Parenteze, miaopinie oni ne rajtas tiel diri, nek pri samsekamo, nek pri samsekamuloj, estas nur ekzemplo por montri la nelogikon de tia pensmaniero]
erinja (Zobraziť profil) 4. decembra 2013 22:53:14
Bona regulo estas "ne insultu aliajn personojn kaj grupojn". Tiam oni neniam riskas ke oni ricevu avertojn, aŭ ke mesaĝoj nuliĝu. Tiuj kiuj volas danci proksime al la limo, kiuj volas ĉiam premi kontraŭ tiu limo, por trovi precize kie estas tiu limo -- tiuj personoj riskas sian konton, kaj ili konsciu pri tio kion ili faras.