去目錄頁

关闭的
最多显示 500 条消息。

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

从 unpensador, 2012年2月7日

讯息: 821

语言: Esperanto

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月4日下午8:18:01

erinja:
Sed ĉi tiu fadeno longas ke pli ol 44 paĝoj, kaj ne eblas legi ĉiun paĝon de la fadeno. En ĉi tiu situacio, mi ne sciis ke via mesaĝo enhavis eraron kiu kaŭzis konfuzon, kaj via sinteno ne estis klara al mi, en la kelkaj paĝoj de respondoj kiujn mi legetis.
Kompreneble.

@senideano

Ĉu vi ne eĉ legis mian klarigon/korektigon? Aŭ ĉu vi ja donas al mi la 'silentan trakton'? okulumo.gif

AlfRoland (显示个人资料) 2013年12月4日下午8:50:55

@Erinja

Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.

En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.

senideano (显示个人资料) 2013年12月4日下午9:22:45

kaŝperanto:@senideano Ĉu mi sufiĉe klarigi/rektifi la aferon? Mi ne ŝatas esti miskomprenita.
Jes, dankon. Mi ankaŭ ege malŝatas la misuzon de la vorto "religio".

Sed, laŭ kion mi legis en ĉi tiu fadeno kaj ĉe Lernu ĝenerale, a la "fortaj nekredantoj" egalas ĉu temas pri vera aŭ ŝajna kredo je Dio - ili malamas ĉiun specon de kredo je Dio, ofte surbaze de stereotipoj.

senideano (显示个人资料) 2013年12月4日下午9:27:49

AlfRoland:En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
Do, laŭ via logiko, oni povas insulti virinojn se la fadeno nomiĝas "Kial virinoj estas tiel stultaj?"

Ne temas pri "akra debato" - temas pri malamo, antaŭuĝo, insulto, kaj malĝentileco. Aŭ ĉu vi ne distingas inter "debato" kaj "persona atako"?

erinja (显示个人资料) 2013年12月4日下午9:44:12

AlfRoland:@Erinja

Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.

En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
Krom se la titolo mem estas iel ofenda, ĝenerale ni ne nuligas tutajn temojn simple kun la antaŭsupozo ke okazos io malbona ene. Ni ĝenerale preferus doni al la uzantoj la ŝancon konduti bone, ol simple antaŭsupozi ke ili malbone kondutos kaj nuligi la temon. Mi dirus ke grandparte Esperantistoj povas tre ĝentile diskuti multajn temojn. Estas nur kelkaj argumentemuloj kiuj malbonigas la etoson por la aliaj. La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".

Efektive ĉi tiu temo vivis tre longe antaŭ la unua plendo pri ofendo. Mi ne legis ĝin de la komenco do mi ne scias ĉu ĉiuj antaŭe debatis ĝentile, sen insulti, aŭ ĉu oni simple ignoris la insultojn ĝis la fino. Nur aktiva partoprenanto povus tion diri.

AlfRoland (显示个人资料) 2013年12月4日下午9:57:07

senideano:
Do, laŭ via logiko, oni povas insulti virinojn se la fadeno nomiĝas "Kial virinoj estas tiel stultaj?"
Absolute! Tiu, kiu demandas tion per sia demando esprimas ke virinoj ĝenerale estas stultaj kaj demandas KIAL ili estas stultaj!

Persone mi preferus ne esti tiom dolorpieda!

baibaibibi (显示个人资料) 2013年12月4日下午10:00:18

Belmiro:
baibaibibi:... povas transformi la akvon en vino kaj ke virgulino kaj Dio povas havi infanon?
Mi ne vidas kie estas la malfacilaĵo! Se mi estus LI mi ankaŭ tion farus!
La afero estas: kial vij tiel rapide akceptas tiajn falsaĵojn, kaj samtempe tiel forte kontraŭstaras la sciencajn verojn?

AlfRoland (显示个人资料) 2013年12月4日下午10:12:36

erinja:
AlfRoland:@Erinja

Permesante dekomence tiun ĉi fadenon, kun laŭ mi tre provoka rubriko, vi devas antaŭvidi ke ekestu tre akra debato. En Svedio ni havas popoldiron "Den som sig i leken ger får leken tåla!". Eble mi povas traduki ĝin jene: "Tiu kiu partoprenas ludon ankaŭ toleru (eltenu) ĝin.

En fadeno kun tia rubriko mi opinias ke vi akceptu pli akran debaton ol alie, aŭ forigi tutan fadenon.
Krom se la titolo mem estas iel ofenda, ĝenerale ni ne nuligas tutajn temojn simple kun la antaŭsupozo ke okazos io malbona ene. Ni ĝenerale preferus doni al la uzantoj la ŝancon konduti bone, ol simple antaŭsupozi ke ili malbone kondutos kaj nuligi la temon. Mi dirus ke grandparte Esperantistoj povas tre ĝentile diskuti multajn temojn. Estas nur kelkaj argumentemuloj kiuj malbonigas la etoson por la aliaj. La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj".

Efektive ĉi tiu temo vivis tre longe antaŭ la unua plendo pri ofendo. Mi ne legis ĝin de la komenco do mi ne scias ĉu ĉiuj antaŭe debatis ĝentile, sen insulti, aŭ ĉu oni simple ignoris la insultojn ĝis la fino. Nur aktiva partoprenanto povus tion diri.
La rubriko estas: "Ĉu vi kredas je la stultaj teorioj de la evoluo? (Estas granda kvanto)". Tiu rubriko laŭ mi estas tre agresema.

senideano (显示个人资料) 2013年12月4日下午10:48:12

erinja:La titolo mem "La teorio de X estas stulta" ne havas problemon. Problemo ekestas kiam oni ekdiras ke "Personoj kiuj kredas je la teorio de X estas stultaj"
Do, mi proponas novan fadenon : "Samseksamo estas fia perversio"

Certe vi ne havas problemon, ĉar mi ne diras "Samseksamuloj estas fiaj perversiuloj", ĉu?

[Parenteze, miaopinie oni ne rajtas tiel diri, nek pri samsekamo, nek pri samsekamuloj, estas nur ekzemplo por montri la nelogikon de tia pensmaniero]

erinja (显示个人资料) 2013年12月4日下午10:53:14

Samseksamo en si mem estas afero kiu temas pri homoj; la afero ne povus ekzisti sen la homoj mem. Do kompreneble oni ne rajtus diri ke tio estas fia, samkiel oni ne povus diri "religio x estas fia perversaĵo", eĉ sen paroli pri la kredantoj mem. Iu scienca teorio estas nepersona afero. Samseksamo, religio, politiko -- tiuj estas personaj aferoj.

Bona regulo estas "ne insultu aliajn personojn kaj grupojn". Tiam oni neniam riskas ke oni ricevu avertojn, aŭ ke mesaĝoj nuliĝu. Tiuj kiuj volas danci proksime al la limo, kiuj volas ĉiam premi kontraŭ tiu limo, por trovi precize kie estas tiu limo -- tiuj personoj riskas sian konton, kaj ili konsciu pri tio kion ili faras.

回到上端