Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od unpensador, 7. veljače 2012.

Poruke: 821

Jezik: Esperanto

antoniomoya (Prikaz profila) 17. prosinca 2013. 23:44:40

Dankon, Tom, pro via respondo. Mi kundividas kun vi vian fascinon pri la origino de la vivo kaj la origino de la universo. Tiuj estas aferoj pri kiuj mi interesiĝas ekde antaŭ tri jardekoj. Se vi volas, ĉar vi scias la hispanan, mi povus sendi al vi interesan artikolon verkita de José Luis Chancho Neve, kie li provas pruvi ke vivo malfacile povas aperi per hazardo.

Tra tiu mia esplorado kaj serĉado, mi nur provas malkovri ĉu malantaŭ tiuj fenomenoj (universo, vivo, inteligenteco) troviĝas ia intenco. Se vi trovas brakhorloĝon meze de praarbaro, inter aliaj demandoj kiujn vi povus fariĝi, la fina finfine estus: kiu faris ĝin?

Mi ne povas akcepti, inter aliaj aferoj, ke el nenieco aperis ĉion, aŭ ke la evolu-programo fariĝis sola. Tio insultas mian inteligentecon. Kaj pro tio mi serĉas kaj serĉadas.

Amike via.

voxclamantes (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 02:16:23

mihxil:vi evidente ankoraŭ ne komprenas pri kio vi fakte parolas, do apenaŭ indas eĉ rigardi viajn argumentojn, ĉar ili estas bazita ja plena nekompreno.
Denove - se vi malsamopinias, la kialo estas ke vi "ne komprendas" la ĉiamkorektecon de Mihxil.

mihxil (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 08:09:52

voxclamantes:
mihxil:vi evidente ankoraŭ ne komprenas pri kio vi fakte parolas, do apenaŭ indas eĉ rigardi viajn argumentojn, ĉar ili estas bazita ja plena nekompreno.
Denove - se vi malsamopinias, la kialo estas ke vi "ne komprendas" la ĉiamkorektecon de Mihxil.
Ĉu vi pensas ke antoniomoya kompenas la teorion se li reduktas ĝin al 'nura hazardo'?

Anstataŭ kritiki min, kial vi ne klarigas kial vi fakte pensas ke mi malpravas en tiu konkludo? Kie fakte restas viaj argumentoj?

Ne ekzistas malsamopinio inter mi kaj antoniomoya. Tiu povus nur ekzisti se unue ni ambaŭ komprenas pri kio entute temas.

mihxil (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 08:15:25

antoniomoya:Mi ne povas akcepti, inter aliaj aferoj, ke el nenieco aperis ĉion, aŭ ke la evolu-programo fariĝis sola. Tio insultas mian inteligentecon. Kaj pro tio mi serĉas kaj serĉadas.
Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligente. Tio estas antaŭdecidinta, kaj fakte apenaŭ indas serĉi entute tiele.

Vi jam decidis ke iu inteligentulo kreis ĉion kaj nur serĉas konfirmon de tio, ĉion alian vi simple malakceptas. La demandon de kie tiu inteligentulo originas vi cetere eble ankaŭ respondu. Ĝi restas iom senresponda, kaj tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.

Per via komparo kun la brakhorloĝo vi denove montras ne kompreni la teorion de evoluado. Evoluado ja povas krei novajn aferojn. Tion prizorgas hazardaj variaĵetoj kaj selekto. Kio estas malfacile en agnoski tion?

voxclamantes (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 09:27:18

mihxil:Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligente
Kaj denove. Vi ne povas akcepti ke inteligentaj personoj malsamopinias, ĉu?

mihxil:tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.
Kaj denove - ni ĉiu devas respekti vian inteligentecon dume vi daŭre diras ke ni simple ne "komprenas" aŭ ne (sufiĉe) "inteligentas".

Mi kredas ke la universo kaj la unua vivo ne iĝis "hazarde" kaj mi ankaŭ ĝenerale subtenas la teorion de evoluado. Estas multaj kredantoj kaj religioj kiuj tiel kredas (ekz. la katolikoj, la islamanoj, la budistoj, ktp.). Sed vi ŝajne ne kapablas akcepti tion.

Via debatmetodo estas bonega ekzemplo de la logika sofismo de la "falsa elekto" (vals dilemna). AŬ vi kredas je Dio kaj neas evoluadon AŬ vi subtenas evoluadon kaj neas la ekziston de Dio. Aliaj elektoj ne permesas, laŭ vi.

Sed, inteligentulo kiel vi certe scias pri logikaj sofismoj, ĉu?

mihxil (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 09:42:42

voxclamantes:
mihxil:Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligente
Kaj denove. Vi ne povas akcepti ke inteligentaj personoj malsamopinias, ĉu?
Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente? Kial vi ne respondas miajn demandojn?

voxclamantes:
mihxil:tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.
Kaj denove - ni ĉiu devas respekti vian inteligentecon dume vi daŭre diras ke ni simple ne "komprenas" aŭ ne (sufiĉe) "inteligentas".
Mi ripetas mian demandon: Ĉu vi pensas ke antoniomoya bone montras ke li komprenas la teorion kiam li resumas ĝin pli malpli per la vortoj 'nur hazardo'?

voxclamantes: Sed vi ŝajne ne kapablas akcepti tion.
Antonio diras ke li ne kredas ke evoluado povas krei ion vere novan. Tio estas la esenco de evoluado. Kiel pri vi?

voxclamentes:Via debatmetodo estas bonega ekzemplo de la logika sofismo de la "falsa elekto" (vals dilemna). AŬ vi kredas je Dio kaj neas evoluadon AŬ vi subtenas evoluadon kaj neas la ekziston de Dio. Aliaj elektoj ne permesas, laŭ vi.
Laŭ mi mi ĉi-fadene precipe parolis pri la teorio de evoluado mem, kaj apenaŭ parolis pri la ekzisto de Dio. Laŭ mi vi vidas sofismojn kie ili ne estas.

voxclamantes (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 10:12:26

mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?
Vi priskribas vin mem.

kaŝperanto (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 15:20:21

voxclamantes:
mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?
Vi priskribas vin mem.
Vi ambaŭ priskribis vin mem. Dio ne pruveblas, aŭ malpruveblas, per scienco. Tio estas fakto, kaj serĉi evidencon por ambaŭ flankoj estas vana. Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco mem, ĉar ĝi tute ne gravas al la fido/kredo je Dio (krom se vi laŭlitere taksas la Biblio/ktp., sed tio estas maltrafi la ĉefaferon, miaopinie).

Miĥil nur defendas la teorion mem, ĉar misinformado estis farita.

voxclamantes (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 19:48:05

kaŝperanto: Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco mem
Erara aŭ malhonesta stereotipo. Mi ne atakas evoluadon aŭ sciencon. La katolika eklezio ankaŭ subtenas sciencon kaj evoluadon. Bonvolu informigi vin.

kaŝperanto (Prikaz profila) 18. prosinca 2013. 20:47:48

voxclamantes:
kaŝperanto: Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco mem
Erara aŭ malhonesta stereotipo. Mi ne atakas evoluadon aŭ sciencon. La katolika eklezio ankaŭ subtenas sciencon kaj evoluadon. Bonvolu informigi vin.
Hah, mi ne diris "kial ĉiuj kredantoj", ĉu ne? Vi ja scias ke estas multaj kredantoj kiu atakas tiele, kaj mi nur diris ke mi ne komprenas kial. Mi mem ja estas kredanto se vi ne eĉ memoras la lastan du paĝojn de ĉi tiu fadeno.

Kaj kial vi taksas ĉi tiun frason eksterkuntekste de mia afiŝo? Kiu vere malhonestas?

Natrag na vrh