Chiuso
Max. 500 messaggi.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
di unpensador, 07 febbraio 2012
Messaggi: 821
Lingua: Esperanto
antoniomoya (Mostra il profilo) 17 dicembre 2013 23:44:40
Tra tiu mia esplorado kaj serĉado, mi nur provas malkovri ĉu malantaŭ tiuj fenomenoj (universo, vivo, inteligenteco) troviĝas ia intenco. Se vi trovas brakhorloĝon meze de praarbaro, inter aliaj demandoj kiujn vi povus fariĝi, la fina finfine estus: kiu faris ĝin?
Mi ne povas akcepti, inter aliaj aferoj, ke el nenieco aperis ĉion, aŭ ke la evolu-programo fariĝis sola. Tio insultas mian inteligentecon. Kaj pro tio mi serĉas kaj serĉadas.
Amike via.
voxclamantes (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 02:16:23
mihxil:vi evidente ankoraŭ ne komprenas pri kio vi fakte parolas, do apenaŭ indas eĉ rigardi viajn argumentojn, ĉar ili estas bazita ja plena nekompreno.Denove - se vi malsamopinias, la kialo estas ke vi "ne komprendas" la ĉiamkorektecon de Mihxil.
mihxil (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 08:09:52
voxclamantes:Ĉu vi pensas ke antoniomoya kompenas la teorion se li reduktas ĝin al 'nura hazardo'?mihxil:vi evidente ankoraŭ ne komprenas pri kio vi fakte parolas, do apenaŭ indas eĉ rigardi viajn argumentojn, ĉar ili estas bazita ja plena nekompreno.Denove - se vi malsamopinias, la kialo estas ke vi "ne komprendas" la ĉiamkorektecon de Mihxil.
Anstataŭ kritiki min, kial vi ne klarigas kial vi fakte pensas ke mi malpravas en tiu konkludo? Kie fakte restas viaj argumentoj?
Ne ekzistas malsamopinio inter mi kaj antoniomoya. Tiu povus nur ekzisti se unue ni ambaŭ komprenas pri kio entute temas.
mihxil (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 08:15:25
antoniomoya:Mi ne povas akcepti, inter aliaj aferoj, ke el nenieco aperis ĉion, aŭ ke la evolu-programo fariĝis sola. Tio insultas mian inteligentecon. Kaj pro tio mi serĉas kaj serĉadas.Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligente. Tio estas antaŭdecidinta, kaj fakte apenaŭ indas serĉi entute tiele.
Vi jam decidis ke iu inteligentulo kreis ĉion kaj nur serĉas konfirmon de tio, ĉion alian vi simple malakceptas. La demandon de kie tiu inteligentulo originas vi cetere eble ankaŭ respondu. Ĝi restas iom senresponda, kaj tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.
Per via komparo kun la brakhorloĝo vi denove montras ne kompreni la teorion de evoluado. Evoluado ja povas krei novajn aferojn. Tion prizorgas hazardaj variaĵetoj kaj selekto. Kio estas malfacile en agnoski tion?
voxclamantes (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 09:27:18
mihxil:Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligenteKaj denove. Vi ne povas akcepti ke inteligentaj personoj malsamopinias, ĉu?
mihxil:tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.Kaj denove - ni ĉiu devas respekti vian inteligentecon dume vi daŭre diras ke ni simple ne "komprenas" aŭ ne (sufiĉe) "inteligentas".
Mi kredas ke la universo kaj la unua vivo ne iĝis "hazarde" kaj mi ankaŭ ĝenerale subtenas la teorion de evoluado. Estas multaj kredantoj kaj religioj kiuj tiel kredas (ekz. la katolikoj, la islamanoj, la budistoj, ktp.). Sed vi ŝajne ne kapablas akcepti tion.
Via debatmetodo estas bonega ekzemplo de la logika sofismo de la "falsa elekto" (vals dilemna). AŬ vi kredas je Dio kaj neas evoluadon AŬ vi subtenas evoluadon kaj neas la ekziston de Dio. Aliaj elektoj ne permesas, laŭ vi.
Sed, inteligentulo kiel vi certe scias pri logikaj sofismoj, ĉu?
mihxil (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 09:42:42
voxclamantes:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente? Kial vi ne respondas miajn demandojn?mihxil:Serĉi respondojn dume jam esti decidinta kion oni volas trovi, ne estas inteligenteKaj denove. Vi ne povas akcepti ke inteligentaj personoj malsamopinias, ĉu?
voxclamantes:Mi ripetas mian demandon: Ĉu vi pensas ke antoniomoya bone montras ke li komprenas la teorion kiam li resumas ĝin pli malpli per la vortoj 'nur hazardo'?mihxil:tiu forlaso fakte instultas mian inteligentecon.Kaj denove - ni ĉiu devas respekti vian inteligentecon dume vi daŭre diras ke ni simple ne "komprenas" aŭ ne (sufiĉe) "inteligentas".
voxclamantes: Sed vi ŝajne ne kapablas akcepti tion.Antonio diras ke li ne kredas ke evoluado povas krei ion vere novan. Tio estas la esenco de evoluado. Kiel pri vi?
voxclamentes:Via debatmetodo estas bonega ekzemplo de la logika sofismo de la "falsa elekto" (vals dilemna). AŬ vi kredas je Dio kaj neas evoluadon AŬ vi subtenas evoluadon kaj neas la ekziston de Dio. Aliaj elektoj ne permesas, laŭ vi.Laŭ mi mi ĉi-fadene precipe parolis pri la teorio de evoluado mem, kaj apenaŭ parolis pri la ekzisto de Dio. Laŭ mi vi vidas sofismojn kie ili ne estas.
voxclamantes (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 10:12:26
mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?Vi priskribas vin mem.
kaŝperanto (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 15:20:21
voxclamantes:Vi ambaŭ priskribis vin mem. Dio ne pruveblas, aŭ malpruveblas, per scienco. Tio estas fakto, kaj serĉi evidencon por ambaŭ flankoj estas vana. Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco mem, ĉar ĝi tute ne gravas al la fido/kredo je Dio (krom se vi laŭlitere taksas la Biblio/ktp., sed tio estas maltrafi la ĉefaferon, miaopinie).mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?Vi priskribas vin mem.
Miĥil nur defendas la teorion mem, ĉar misinformado estis farita.
voxclamantes (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 19:48:05
kaŝperanto: Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco memErara aŭ malhonesta stereotipo. Mi ne atakas evoluadon aŭ sciencon. La katolika eklezio ankaŭ subtenas sciencon kaj evoluadon. Bonvolu informigi vin.
kaŝperanto (Mostra il profilo) 18 dicembre 2013 20:47:48
voxclamantes:Hah, mi ne diris "kial ĉiuj kredantoj", ĉu ne? Vi ja scias ke estas multaj kredantoj kiu atakas tiele, kaj mi nur diris ke mi ne komprenas kial. Mi mem ja estas kredanto se vi ne eĉ memoras la lastan du paĝojn de ĉi tiu fadeno.kaŝperanto: Tial mi neniam komprenas, kial kredantoj atakas la evoluo kaj la scienco memErara aŭ malhonesta stereotipo. Mi ne atakas evoluadon aŭ sciencon. La katolika eklezio ankaŭ subtenas sciencon kaj evoluadon. Bonvolu informigi vin.
Kaj kial vi taksas ĉi tiun frason eksterkuntekste de mia afiŝo? Kiu vere malhonestas?