Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

dari unpensador, 7 Februari 2012

Pesan: 821

Bahasa: Esperanto

Stefano888 (Tunjukkan profil) 18 Desember 2013 22.42.49

Se natura selekto okazas inter plantoj, kiel planto povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la nombron de kromosomoj en sia ido per natura selekto? Kiel besto povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la nombron de kromsomoj en sia ido per natura selekto ankaŭ? Kiel senseksa planto povas produkti seksan idon per natura selekto?

Jen Wikipedia ligiloj. Rigardu kaj klarigu.

http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_organisms_by_...

http://en.wikipedia.org/wiki/Chromosome

Bonvolu klarigi tiujn ĉi aferojn al mi, vi kiuj kredas la teorion de evoluo.

mihxil (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 06.44.03

Stefano888:Se natura selekto okazas inter plantoj, kiel planto povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la nombron de kromosomoj en sia ido per natura selekto? Kiel besto povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la nombron de kromsomoj en sia ido per natura selekto ankaŭ? Kiel senseksa planto povas produkti seksan idon per natura selekto?
Kromosoma duobligo aŭ kunfandiĝo estas sufiĉe normala afero, ankaŭ en bestoj. Ekz. en homoj du kromosomoj el la prasimio estas kunfandiĝinta, kio klare videblas per komparo de la gensinsekvoj kun ĉimpanzoj.

Laŭ mia kompreno, duobligo, certe en plantoj estas io sufiĉe normala kio ofte kaj relative facile povas okazi. Tio ofte havas nur malmultan efikon. Poste ekzistas la eblo ke unu el la kromosomoj prenas aliajn funkciojn.

Sufiĉe ofta kromozoma trokopiado en homoj estas ekzemple la Down-sindromo. Ankaŭ en tiu kazo la efiko estas sufiĉe malgranda, kaj ĉi-kaze ne nepre positiva, sed klare videblas ke tiaj ŝanĝoj sufiĉe facile okazas, kaj ke tio neniel estas tujmortiga. Imageblus eĉ hazardaj avantaĝoj.

Sed ĉiuokaze tio ĉi estas sufiĉe teknika temo, pri kio mi ne vere multe scias, sendube vi povus pli bone simple plulegi en vikipedio.

Ĉu vere vi ne kredas je la teorio de evoluado pro tio ke vi ne scias ĉion pri ĉi tiaj teknikaĵoj?

Pri la senseksaj plantoj mi eble diru ke tiuj probable ofte efektive estas evoluade je 'morta' vojo. Mi rememoras ekzemple ekzemplon de bananaj specioj kiuj ĝis certa tempo estis multe uzataj, sed kiuj estis neseksaj, kaj je iu tempopunkto estis de iu malsano trafitaj. Post tio nova specio estis necesa. La malnova specio do iomtempe estis sukcesega, sed finfine ne povis transvivi pro sia sensekseco. Probable ankaŭ dependas de la preciza mekanismo de senseksa reproduktado ĉu evoluado ankoraŭ eblas aŭ ne. Denove, sufiĉe teknika temo, kiu ne multe rilatas al la esenco de la teorio.

mihxil (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 06.46.44

mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?
Vi priskribas vin mem.
Vi respondis neniun demandon, mi diris Antonion antaŭdecidita ĉar li pli malpli mem ankaŭ diris tion, kaj vi nur ad-hominemadas. Ial ne mirigas min ke via konto estas nuligita. Ĉu vi en aliaj fadenoj eĉ pli miskondutis (ĉar tio ĉi ne ŝajnas esti sufiĉa...)? Aŭ ĉu vi mem elektis nuligi konton?

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 14.46.05

mihxil:
mihxil:Ĉu vi opinias ke serĉi respondojn kaj jam esti decidinta estas inteligente?
Vi priskribas vin mem.
Vi respondis neniun demandon, mi diris Antonion antaŭdecidita ĉar li pli malpli mem ankaŭ diris tion, kaj vi nur ad-hominemadas. Ial ne mirigas min ke via konto estas nuligita. Ĉu vi en aliaj fadenoj eĉ pli miskondutis (ĉar tio ĉi ne ŝajnas esti sufiĉa...)? Aŭ ĉu vi mem elektis nuligi konton?
Li mem nuligis sian konton, sed ja miskondutis en la angla fadeno "Is the Esperanto community really accepting of people who are different??". Li forkaptis la fadenon, provante ataki la Lernu skipon. Precize kiel en ĉi fadeno, li eksterkuntekste taksis frasojn por argumenti erarige.
Erinja avertis lin, kaj li ŝajne nuligis sian propran konton. Ni eble lin revidos. Ni pensas ke li vere uzis la nomojn Rargos, senideano, voxclamantes, kaj verŝajne aliajn nomojn.

erinja (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.04.42

kaŝperanto:
Erinja avertis lin, kaj li ŝajne nuligis sian propran konton. Ni eble lin revidos. Ni pensas ke li vere uzis la nomojn Rargos, senideano, voxclamantes, kaj verŝajne aliajn nomojn.
La aliajn du li mem nuligis, sed mi nuligis ĉi tiun. Estis evidente ke li nur volis provoki, malgraŭ avertoj, kaj mi ne pretis toleri tion.

kaŝperanto (Tunjukkan profil) 19 Desember 2013 17.37.42

erinja:
kaŝperanto:
Erinja avertis lin, kaj li ŝajne nuligis sian propran konton. Ni eble lin revidos. Ni pensas ke li vere uzis la nomojn Rargos, senideano, voxclamantes, kaj verŝajne aliajn nomojn.
La aliajn du li mem nuligis, sed mi nuligis ĉi tiun. Estis evidente ke li nur volis provoki, malgraŭ avertoj, kaj mi ne pretis toleri tion.
Dankon por la klarigo (kaj la nuligo). Li nepre estis trolo, kaj mi atentos lian revenon.

Stefano888 (Tunjukkan profil) 23 Desember 2013 01.46.05

Mi estas vivinta en la kamparo dum multaj jaroj kaj mi neniam unufoje vidis planton, kiu produktis alian specon de planto (krom se homo faris ion okazigi tion). Mi eĉ kreskigis plantojn kaj plantis ĝardenojn. Miaopinie, tro multe da bonefikaj hazardoj de naturo postuliĝis okazi por okazigi la evoluadon de ĉiuj vivantaĵoj. La mondo estas nur preskaŭ 4-miliardjara. Tro multe da specoj de plantoj kaj bestoj estas ekzistintaj dum la vivo de la tero. Seksaj plantoj poleniĝis per la vento kaj insektoj. Planto ne povas decidi tion, kion la vento kaj la insektoj faru. Devas esti alia klarigo krom la teorio de evoluado. Mi ne scias tion, kio tiu klarigo estus. (Mi ne provas argumenti favore al la ekzisto de Dio ĉi tie, kvankam mi ja kredas je Lia ekzisto.)

opincar (Tunjukkan profil) 23 Desember 2013 06.27.00

erinja:
opincar:Diri trabaro estas/egalas fakto similas diri komunismo estas la ĝusta, la fakta vero, eĉ la plej bona politika trabaro ĉar Karlo Marx kalkovris kaj eltenis Marxismo. Unu ne egalas la alian. Samkiele alian sociajn/politikajn trabarojn. (Interese, komunistoj kaj naziistoj tenis/tenas evoluciajn ideojn por subteni iliaj politikaj ideoj - speciala la ideo de "superhomo" aŭ progresiva homo).
Mi forte malrekomendas uzi la naziojn por pruvi ke vi pravas pri io. Tio (pli malpli certiĝas ke neniu plu aŭskultos viajn opiniojn. Per uzo de la nazioj kiel ekzemplon, oni pli malpli tuj malgajnas debaton.

Vidu: Godwin's Law, Leĝo de Godwin
Al tio, mi havas tri respondojn: unue, Mi simple eltenas ideojn pri DISKUTO ne debato. Mi ne serĉas pri praveco, sed scio por dividi. Due: Ĉu ni kaŝi fakto(j), speciale historia(j) kiam ili estas ofendema(j) aŭ povus esti ofenda al grupo/nacio? Ĉu ni limiĝas parolade pri la vero? Trie: Estas/estis bon-agaj subtenantoj de evolucia teorio kaj malaj tiranaj subtenantoj aliflanke. Samkiel ia teoria trabaro/system de kredo. Mia poŝto estis nur observo.

mihxil (Tunjukkan profil) 23 Desember 2013 11.22.50

Stefano888:Mi estas vivinta en la kamparo dum multaj jaroj kaj mi neniam unufoje vidis planton, kiu produktis alian specon de planto
Neniu ajn asertas ke tio eblas. Idoj ĉiam estas de la sama specio kiel siaj gepatroj, ankaŭ ĉe plantoj. Bonvolu ne disvastigi ĉi tiajn misprezentojn.

Stefano888:Miaopinie, tro multe da bonefikaj hazardoj de naturo postuliĝis okazi por okazigi la evoluadon de ĉiuj vivantaĵoj.
Ne estas afero de 'opinio'. Oni bezonas kalkuli ŝanĝorapidoj kaj tiel plu. Ĉu vi faris tion? Biologistoj profesiaj ja faris tion, kaj ili ne 'samopinias' kun vi.

Stefano888:La mondo estas nur preskaŭ 4-miliardjara.
Ĉu vi pensas ke 4 miljardoj da jaroj estas malmulte? Ĉar vi diris ĝin 'nur'.

Stefano888:Devas esti alia klarigo krom la teorio de evoluado. Mi ne scias tion, kio tiu klarigo estus. (Mi ne provas argumenti favore al la ekzisto de Dio ĉi tie, kvankam mi ja kredas je Lia ekzisto.)
Evidente tia klarigo tute ne devas esti, vi simple papagas la movadon en usono de dikredantoj kiuj asertadas ĉi tiajn malveraĵojn.

erinja (Tunjukkan profil) 23 Desember 2013 14.36.35

Mihxil, la temo de la fadeno estas la teorio de evoluo. Bonvolu elteni vin, pri asertoj pri "dikredantoj", aŭ vi baldaŭ eniros terenon, en kiu viaj mesaĝoj povus nuliĝi.

Kembali ke atas