Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
viết bởi unpensador, Ngày 07 tháng 2 năm 2012
Tin nhắn: 821
Nội dung: Esperanto
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 15:32:07 Ngày 23 tháng 12 năm 2013
erinja:Mihxil, la temo de la fadeno estas la teorio de evoluo. Bonvolu elteni vin, pri asertoj pri "dikredantoj", aŭ vi baldaŭ eniros terenon, en kiu viaj mesaĝoj povus nuliĝi.Mi referis al certa grupo de dikredantoj kiuj faradas asertojn pri la teorio evoluado. Kiel tio estas ekstertema? Ĉu tio estas iel malvera? Tiu grupo ekzistas, ĉu ne? Ili kredas je dio, ĉu ne? Ili neas evoluadon, ĉu ne? Estas verŝajne ke ili havas influon, ĉu ne? Ŝajnas al mi iom aferkoncerne.
erinja (Xem thông tin cá nhân) 15:59:51 Ngày 23 tháng 12 năm 2013
Parolu libere pri viaj vidpunktoj pri evoluo (la temo de la fadeno). Obeu la regulojn de la forumoj, kiam temas pri parolado pri aliaj homoj.
opincar (Xem thông tin cá nhân) 16:41:33 Ngày 23 tháng 12 năm 2013
erinja:Ankaŭ, mi ja kontrolis pri Godwin's Law, kaj miaj observaĵoj ne rilatas al komparo. Fakte, nur observaĵo pri certaj famaj histori-tempoj kaj politik-sistemoj kiu subtenas la kredojn/teoriojn de evolucio. Mi ankaŭ priparolus evolucia ideoj de francaj revolucianoj de 1792. Do Leĝo de Godvin ne aplikas.opincar:Diri trabaro estas/egalas fakto similas diri komunismo estas la ĝusta, la fakta vero, eĉ la plej bona politika trabaro ĉar Karlo Marx kalkovris kaj eltenis Marxismo. Unu ne egalas la alian. Samkiele alian sociajn/politikajn trabarojn. (Interese, komunistoj kaj naziistoj tenis/tenas evoluciajn ideojn por subteni iliaj politikaj ideoj - speciala la ideo de "superhomo" aŭ progresiva homo).Mi forte malrekomendas uzi la naziojn por pruvi ke vi pravas pri io. Tio (pli malpli certiĝas ke neniu plu aŭskultos viajn opiniojn. Per uzo de la nazioj kiel ekzemplon, oni pli malpli tuj malgajnas debaton.
Vidu: Godwin's Law, Leĝo de Godwin
Aparte,mi nur asertas ke aspektoj de evolucio postulas fido/kredo, kiel. . . speciale tempframon. Kiu observas ŝanĝajojn supere miliardoj de miliardoj de jaroj? Oni devas kredi pri ĝi,miaopinie. Samkiel aliajn trabarojn.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 18:04:09 Ngày 23 tháng 12 năm 2013
opincar: Kiu observas ŝanĝajojn supere miliardoj de miliardoj de jaroj? Oni devas kredi pri ĝi,miaopinie. Samkiel aliajn trabarojn.Ĉu vi observis Napoleonon? Ĉu vi kredas ke li ekzistis? Tre multajn tre certajn aferojn neniu ajn rekte observis. Malrekta sciiĝo estas la plej normala afero.
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 04:20:58 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
mihxil:Ĉu vi vidis tiujn kalkuladojn? Ĉu vi mem kalkulis tiujn ŝanĝorapidojn? Kio estas la statistika verŝajneco ke la biologia evoluado de ĉiuj vivantaĵoj sur ĉi tiu planedo estas okazinta? Kial vi pensas ke tiuj "bioligistoj profesiaj" pravas? Ĉu ĉiuj el ili konsentas kun unu la alia pri tiuj ŝanĝorapidoj? Ĉu iuj ajn el ili malkonsentas kun unu la alia pri ĉi tiu afero?Stefano888:Miaopinie, tro multe da bonefikaj hazardoj de naturo postuliĝis okazi por okazigi la evoluadon de ĉiuj vivantaĵoj.Ne estas afero de 'opinio'. Oni bezonas kalkuli ŝanĝorapidoj kaj tiel plu. Ĉu vi faris tion? Biologistoj profesiaj ja faris tion, kaj ili ne 'samopinias' kun vi.
mihxil:La temo de ĉi tiu fadeno ne estas miaj religiaj kredoj.Stefano888:Devas esti alia klarigo krom la teorio de evoluado. Mi ne scias tion, kio tiu klarigo estus. (Mi ne provas argumenti favore al la ekzisto de Dio ĉi tie, kvankam mi ja kredas je Lia ekzisto.)Evidente tia klarigo tute ne devas esti, vi simple papagas la movadon en usono de dikredantoj kiuj asertadas ĉi tiajn malveraĵojn.
antoniomoya (Xem thông tin cá nhân) 07:59:24 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
Stefano888:Mi estas vivinta en la kamparo dum multaj jaroj kaj mi neniam unufoje vidis planton, kiu produktis alian specon de planto (krom se homo faris ion okazigi tion).Tio estas kion mi jam diris tiufadene: energio nur produktas energion, ne vivon. Bestoj nur produktas bestojn, ne inteligentajn homojn. Kiel diris F.C. Copleston en 1948, "Se vi sumas ĉokoladojn senfine, verŝajne vi ricevos senfinan kvanton da ĉokoladoj, ne ŝafon". Evoluado sola per si mem ne klarigas kiel ĝi povis fari tiujn grandegajn saltojn.
Stefano888:Miaopinie, tro multe da bonefikaj hazardoj de naturo postuliĝis okazi por okazigi la evoluadon de ĉiuj vivantaĵoj. La mondo estas nur preskaŭ 4-miliardjara.Laŭ mi, ankoraŭ ne pasis sufiĉe da tempo por ke tiuj etaj malrapidaj kaj nepercepteblaj ŝanĝoj de evoluado kondukis ekde la unuaj ĉeloj ĝis la inteligenta homo. Aliflanke, kial evoluado kundukis precize al la homo, kaj ne al alia neimagebla monstro?
Multaj demandoj, malmultaj respondoj.
Amike.
Sunjo (Xem thông tin cá nhân) 09:50:46 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
antoniomoya: Aliflanke, kial evoluado kundukis precize al la homo, kaj ne al alia neimagebla monstro?Neniu neimagebla monstro opinius pri si mem ke ĝi estas neimagebla monstro. Do kial vi certas, ke la homaro ne estas tia neimagebla monstro? El la vidpunkto de la medio kiun la homaro detruas, elĉerpas kaj venenas ni certe estas tiaj monstroj.
Se la homaro ne pli prudentiĝos ĝi nur estintos evolua eraro kiu mem korektiĝos. Tiuj kiuj rifuzas akcepti la teorion de la evoluo verŝajne neniam komprenos ke la homo ne estis la celo, ke en eterna procezo neniam ekzistos fina, plej bona rezulto.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 11:52:07 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
antoniomoya:Tio estas kion mi jam diris tiufadene: energio nur produktas energion, ne vivon. Bestoj nur produktas bestojn, ne inteligentajn homojn.Aserti ke vi ne kredas je evoluado ne igas ĝin pli vera. Fakto estas ke homoj estas bestoj evoluintaj, kaj ke ili estas pli malpli inteligentaj. La faktoj simple ne kongruas kun viaj asertoj.
antoniomoya:Laŭ mi, ankoraŭ ne pasis sufiĉe da tempo por ke tiuj etaj malrapidaj kaj nepercepteblaj ŝanĝoj de evoluado kondukis ekde la unuaj ĉeloj ĝis la inteligenta homo. Aliflanke, kial evoluado kundukis precize al la homo, kaj ne al alia neimagebla monstro?Eble vi aŭdis pri dinosaŭroj. Tiuj monstroj regis la teron antaŭ cent milionoj da jaroj. Hazarde ili formortis, alikaze ili probable ankoraŭ regis, kaj tute ne ekzistus homoj. Evoluado same bone tute ne kondukus al homoj.
antoniomoya:Multaj demandoj, malmultaj respondoj.Viaj demandoj estas malbonaj. Ne ekzistas ajna kialo kial evoluado nepre kondukus al la homoj.
Lakiro (Xem thông tin cá nhân) 19:44:28 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
Ni diskutas pri teorio de la evoluo. Kion montris al ni Darwin? Nenion krom dubinda supozo! Kiu pruvis lian teorion? Neniu!
Estimata Mihxil ankoraŭ longe povas disĵeti vortojn "stultaj" kaj "absurdaj". Sed tia konduto pruvas, ke nia diskuto similas je la infanan konversacion, akompanitan per la insultoj. Ĉu povas esti iu kapablas ekzempli almenaŭ unu FAKTON de la evoluo? Mi petas defendantojn de la teorio nomigi kelkajn trovitajn faktojn de la evoluo.
Certe oĉjo Darwin estis eminentulo. Tamen li eraris. Nenia homa kodo (DNA) estas variema (transformema). Tio ĉi signifas, ke homo ne povas evolui. Neniu trovis pruvojn de la transformado.
La teorio de Darwin estas granda falsado en scienca mondo. Kial? Pri tio mi skribos poste.
Amike!
Stefano888 (Xem thông tin cá nhân) 21:27:04 Ngày 24 tháng 12 năm 2013
antoniomoya:Mi konsentas, amiko! Estas tro multaj specoj de vivantaĵoj, kiuj nun vivas kaj kiuj ne plu vivas, sed vivis antaŭe sur ĉi tiu planedo. 4 miliardoj da jaroj ne estas sufiĉe da tempo por ĉiuj el tiuj ŝangoj okazi nature en vivantaĵoj. Se la teorio estas vera, la verŝajneco de tia afero okazanta sur alia planedo simila al la tero estas tre malalta. Mi lernis tion en kurso pri astronomio ĉe universitato antaŭ multaj jaroj. La profesoro, kiu instruis tiun kurson, diris ke en nia galaksio plejverŝajne ne estas pli ol kvar aliaj planedoj kun vivantaĵoj sur ili. (Li instruis la teorion de evoluado, parenteze.)Stefano888:Miaopinie, tro multe da bonefikaj hazardoj de naturo postuliĝis okazi por okazigi la evoluadon de ĉiuj vivantaĵoj. La mondo estas nur preskaŭ 4-miliardjara.Laŭ mi, ankoraŭ ne pasis sufiĉe da tempo por ke tiuj etaj malrapidaj kaj nepercepteblaj ŝanĝoj de evoluado kondukis ekde la unuaj ĉeloj ĝis la inteligenta homo. Aliflanke, kial evoluado kundukis precize al la homo, kaj ne al alia neimagebla monstro?