Затворен
Max. 500 messages.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
од unpensador, 07. фебруар 2012.
Поруке: 821
Језик: Esperanto
Duko (Погледати профил) 29. децембар 2013. 18.11.33
Lakiro:Darwin instruas nin, ke homo devenis de simio.Laŭ biologio, homo estas simio. Kaj laŭ la teorio de evoluado, homo kaj nunaj simioj evoluis de komunaj prapatroj, ne unu de la alia. Estas bedaŭrinda afero ke oni ĉiam devas klarigi bazajn konceptojn kaj almontri miskomprenojn.
Lakiro (Погледати профил) 29. децембар 2013. 21.02.16
yyaann (Погледати профил) 30. децембар 2013. 00.23.51
Lakiro:Sed Darwin neniam serĉis konfirmaĵojn al siaj elpensoj. Li simple skribis... Li nur supozis. Mi ankaŭ povas supozi.Kiam Darvino eldonis sian teorion, tio estis por klarigi realajn observaĵojn faritajn surterene, kiuj ne klarigeblis per aliaj liaepokaj teorioj. Jen kial sciencaj teorioj estas naskitaj: por provi klarigi la faktojn kohere. Sed ne sufiĉas eldoni teorion, por ke ĝi estu akceptita de la sciencistaro. Fakte, se novaj faktoj kontraŭdiras la teorion, ĉi lasta estos forlasita kaj oni tuj serĉos pli bonan. Tamen, en 2 jarcentoj, neniam troviĝis fakto kontraŭdira.
Ĉu per nura hazardo?
Por formi opinion prie, ni imagu, ke la Darvina teorio malpravas. Tiukaze, multaj fosilioj ne koheraj kun tiu teorio devus ekzisti. Ekzemple, oni devus trovi fosiliojn de mamuloj pli malnovajn ol la unuaj fosilioj rigardataj interpaŝaj inter fiŝoj kaj reptilioj. Do imagu, ke ĉiufoje, kiam arkeologo trovas novan fosilion, li havas unu ŝancon el du, ke la fosilio havu ĉiujn necesajn ecojn por esti kohera kun la teorio de evoluado kaj unu ŝancon el du, ke ne. Ni diru, ke la probablo "sukcesi" estas p = 1/2. Sufiĉe hazarde. Sed kio estus la probablo, ke li "gajnu" 10 fojojn sinsekve? 1/1024. Kion pri 16 fojojn? 1/65536.
Videblas do, ke obteni la deziratan rezulton eĉ nur 16 fojojn sinsekve jam malbone klarigeblus per nura hazardo. Escepte, ke troviĝis ne nur 16 fosilioj, sed milionoj! Tial bonŝanco ja ne plu povas esti konsiderata la bona klarigo de jam longe.
Gravas resumi grandlinie, je kiuj datumoj ni disponas (laŭ mia neplena scio):
- Unue, ĝuste kiel antaŭdiras la teorio de evoluado, la plej fruaj fiŝaj fosilioj estas pli malnovaj ol la plej fruaj reptiliaj fosilioj, kiuj estas mem pli aĝaj ol la unuaj mamulaj fosilioj. Ili do aperas en la ordo antaŭvidita de tiu teorio. Se la teorio malpravus, tiu aĝo-malsimilo apenaŭ povus observiĝi, kiel ni jam vidis ĉi-supre.
- Due, kaj tio estas kerna, multaj interpaŝaj fosilioj inter fiŝoj kaj reptilioj kaj inter reptilioj kaj mamuloj malkovriĝis, kaj iliaj datoj ankaŭ estas interpaŝaj.
- Trie, ĉiuj datdetektaj metodoj de fosilioj, relativaj kaj absolutaj, donas sendependajn, koherajn rezultojn.
- Kvare, nuntempaj specioj havas en siaj genaro neesprimitajn genojn, kiuj tamen ja esprimiĝis ĉe iliaj komunaj prauloj. Tiel, la kokoj, sampraulanoj de reptiloj, havas genon por kreski dentojn. Simile homoj, sampraulanoj de aliaj simiegoj, havas genon por kreski voston. Se forpuŝi la teorion de evoluado, tiuj faktoj fariĝas speciale nekompreneblaj.
- Kvine, ĉe la specioj, kiuj supozate havas malfruan komunan praulon, efektive observeblas pli da komuna DNA ol ĉe specioj, kiuj laŭteorie formalsamiĝis pli frue.
Ĝis nuntempe, neniu teorio sukcesis klarigi tiun (neplenan) liston da faktoj pli kohere ol, aŭ eĉ sambone kohere kiel, la teorio de evoluado.
Lakiro (Погледати профил) 30. децембар 2013. 03.41.06
klmn (Погледати профил) 30. децембар 2013. 03.56.24
mihxil (Погледати профил) 30. децембар 2013. 08.22.57
Lakiro:Darwin instruas nin, ke homo devenis de simio. Tamen neniu trovis interŝtupan fosilion de homosimio. Tio ĉi estas FAKTO. Scienco agnoskas, ke fosilion de homosimio nenui neniam trovos ĉar ĝi ne ekzistas.Vi simple disvastigas mensogojn. 'Interŝtupaj fosilioj' ankaŭ inter antaŭaj simioj kaj homo estis trovitaj ne malmulte. Mi fakte pensas ke vi estas trolo, ĉar viaj diroj estas eksterordinare provokaj kaj ŝajne intence senigita de ĉiu racio.
mihxil (Погледати профил) 30. децембар 2013. 08.23.58
klmn:Eble iu iam interesiĝis kial ĉiu viva estaĵo havas precizan simetrion de la korpo? Ĉu tio estis necesa dum evoluado? Ĉu nur hazarda koincido?Ne ĉiu viva estaĵo estas simetria, des malpli precize simetria. Do via premiso ŝajnas esti erara, do kiel ni pluparolu?
klmn (Погледати профил) 30. децембар 2013. 09.12.02
mihxil:Ekstero de korpo havas, simple rigardu la spegulon.klmn:Eble iu iam interesiĝis kial ĉiu viva estaĵo havas precizan simetrion de la korpo? Ĉu tio estis necesa dum evoluado? Ĉu nur hazarda koincido?Ne ĉiu viva estaĵo estas simetria, des malpli precize simetria. Do via premiso ŝajnas esti erara, do kiel ni pluparolu?
Mia mesaĝo celis tiujn kiuj havas ion diri pri la temo, do vi rajtas ne pluparoli

mihxil (Погледати профил) 30. децембар 2013. 10.08.33
klmn:Mi ne estas 'ĉiu viva estaĵo'. Krome mi ne estas precize simetria. Do, pri kio vi parolas?mihxil:Ekstero de korpo havas, simple rigardu la spegulon.klmn:Eble iu iam interesiĝis kial ĉiu viva estaĵo havas precizan simetrion de la korpo? Ĉu tio estis necesa dum evoluado? Ĉu nur hazarda koincido?Ne ĉiu viva estaĵo estas simetria, des malpli precize simetria. Do via premiso ŝajnas esti erara, do kiel ni pluparolu?
Lakiro (Погледати профил) 30. децембар 2013. 10.59.53
Vi skribas, ke interŝtupaj fosilioj estas trovitaj. Kiu ilin trovis kaj kiam? Vi devas respondi je viaj vortoj. Ĉiu povas skribi, kion li elpensos sen pruvaĵoj, sed ne ĉiu povas montri veron.