Přejít k obsahu

Uzamčeno
Max. 500 zpráv.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od uživatele unpensador ze dne 7. února 2012

Příspěvky: 821

Jazyk: Esperanto

Lakiro (Ukázat profil) 1. ledna 2014 20:10:08

. Nova ekzemplaĉo el 1922 vere ne helpus vin.
Jes, vi estas prava. Por tio mi skribos al vi ankoraŭfoje pri la metodoj sciencaj esploroj je kiuj vi obstine kredas.

Sekva heroo de darwina teorio Sinantropo (pekina homo).
1929 j. En unu kaverno apud Pekino arkeologoj trovis multajn skeletojn de simiosimiluloj kaj aliaj animaloj. La homosimiaj kranioj estis dispistitaj (Atentu tion!).
Oni ekvidis tie plurajn aĵojn de laboro, ĉasajn Bolojn (ŝtonajn globojn), specialajn fornojn. Do tie, verŝajne, loĝis antikva homo. Tiel kaj decidis arkeologoj. Pli vigle ol aliaj penis esploristo Bray. Li rapidis deklari pri interŝtupo nomita sinantropo.
Tamen en najbara kaverno la arkeologoj trovis plurajn skeletojn de homoj.
Evidentiĝis ke unua kaverno estis manĝejo, sed dua - loĝejo. En manĝejo (1-a kaverno) antikvaj homoj manĝis diversajn animalojn, tiavice kaj simiojn. Pli ĝuste simiajn cerbojn. Simia cerbo estas bona delikataĵo, sed ilian viandon la homoj ne ŝatas. Tial ĉiuj simiaj kranioj estis rompitas kaj pestitaj. Tial en la kaverno oni trovis nur simiajn kraniojn sen skeletoj. La prahomoj alportadis en la kavernon nur kapojn de la simioj, por ke ne portu ĉiujn simiajn korpojn.
Bedaŭrinde neniu sukcesis refuti deklaron de Bray. Sinantropo evidentiĝis kutima simio, kiun murdis kaj manĝis homo.

Kiel kutime, sinantropo estas meze de prauloj de homo.
Tiaj sciencaj "faktoj" estas granda trompo. Neniu ankoraŭ pruvis, ke trovitaj deverstempe fosilioj apartenas al la homaj prauloj. Tiaj "faktoj" estas honto por defendantoj de darwina teorio. Ni bezonas pruvaĵojn, sed ne malplenajn vortojn "faktojn". Nun faktoj forestas.
Sciencistoj kredas, sed ne esploras kaj ne pruvas. Ili nur skribas novajn disertaĵojn, bazante je malnovaj artikoloj en interreto.

horsto (Ukázat profil) 2. ledna 2014 1:53:58

Lakiro:

mihxil jam kelkfoje provis klarigi tion, sed ŝajne vi tute ne esta aŭskultema. Ne ekzistas pruvoj en scienco. Pruvoj ekzistas nur en matematiko. Do postuli pruvojn estas stulte.
Neniu povas pruvi ke gravito ekzistas. Eble vi ja estas tia geniulo kaj povas doni al ni pruvon pri tio.
Oni povas nur observi ke gravito ekzistas kaj ĉar ekzistas sufiĉa kvanto da observoj oni konsideras tion fakto, same kiel oni konsideras la teorion de evoluado fakto.

Vi povas citi mil ekzemplojn pri malbonaj sciencaj laboro rilate la teorion de evoluado, tio pruvas nenion, ĉar ekzistas miloble pli da observoj kiuj konfirmas la teorion.

Se vi ĉi tie neas teorion, kiun la scienco jam de plu ol cent jarojn akceptas, tiam vi estas aŭ geniulo kian la scienca mondo pli ol cent jarojn ne vidis, aŭ vi estas, ĝentile esprimate, strangulo.

yyaann (Ukázat profil) 2. ledna 2014 7:10:37

Lakiro:
Tiaj sciencaj "faktoj" estas granda trompo. Neniu ankoraŭ pruvis, ke trovitaj deverstempe fosilioj apartenas al la homaj prauloj. Tiaj "faktoj" estas honto por defendantoj de darwina teorio. Ni bezonas pruvaĵojn, sed ne malplenajn vortojn "faktojn". Nun faktoj forestas.
Sciencistoj kredas, sed ne esploras kaj ne pruvas. Ili nur skribas novajn disertaĵojn, bazante je malnovaj artikoloj en interreto.
Ne malutilus, ke vi kontrolu, kiel findindaj kaj faktaj etas la de vi kopi-gluitaj historietoj.
Lost Peking Man Skeletons
Nebraska Man

An Index to Creationist Claims: Paleontology

Lakiro (Ukázat profil) 2. ledna 2014 9:09:29

Ne ekzistas pruvoj en scienco. Pruvoj ekzistas nur en matematiko. Do postuli pruvojn estas stulte.
Oooo! Mi gratulas vin kun tia konkludo! Laŭ vi eblas trovi iun skeleton por nomi ĝin praulo, kaj ĉiuj kredos la originon de specioj. Ĥa-ĥa!
Multaj homoj opinias tute aliel.
Se ĉiuj pensus kiel vi, do ni ne uzus anatomiajn kaj kemiajn esplorojn, radiokarbonajn metodojn de esplorado por pruvo. Ĉu genetikaj esploroj estas senutila afero?
.Neniu povas pruvi ke gravito ekzistas.
Verŝajne en via skolo viaj instruistoj vin malbone instruis.
El kurso de la mekaniko: F = Gm1m2/r²
Se ne ekzistas gravito, do kial pomo falis sur Neŭtonon?

Ankoraŭfoje mi ripetas, ke Darwin SUPOZIS pri ebla evoluo. Tio ne estas aksiomo. Nur unu pruvo povas klarigi la evoluadon - interŝtupo en animalaj fosilioj. Dume interŝtupoj ne estas trovitaj.
ekzistas miloble pli da observoj kiuj konfirmas la teorion.
Vi nur babilas pri la observoj, sed eĉ unu ne priskribis!

Lakiro (Ukázat profil) 2. ledna 2014 9:30:09

Mi povas skribi kiel dum 1974 j en Etiopio oni trovis Aŭstralopitekon. Tio ankaŭ estis granda trompo. La aŭstralopiteko evidentiĝis ĉimpanzo.
Ni diras pri homaj fosilioj. Sed neniu trovis interŝtupon de aliaj animaloj. Tio estas fakto kontraŭ darvina teorio.

Homo habilis evidentiĝis plenidenta al aŭstralopiteko kaj neniam apartenis al prauloj de homo.

Nur unu Homo erectus estis simila je homo. Dum pli detala esploro sciencistoj pruvis, ke homo erectus estis kutima homo.
Neandertalulo estis ankaŭ moderna homo.

La evoluon neniu povas pruvi, oni ĝin povas nur imagi. Tiel darvina teorio ne estas teorio.

mihxil (Ukázat profil) 2. ledna 2014 14:22:14

Lakiro:Mi povas skribi kiel dum 1974 j en Etiopio oni trovis Aŭstralopitekon. Tio ankaŭ estis granda trompo. La aŭstralopiteko evidentiĝis ĉimpanzo.
Ni diras pri homaj fosilioj. Sed neniu trovis interŝtupon de aliaj animaloj. Tio estas fakto kontraŭ darvina teorio.
Tio dumaniere ne estas vera. Unue, tiaj fosilioj ja estas trovitaj, due, tio tute ne estus fakto kontraŭ Darvina teorio, ĉar
tiu tute ne diras ke postrestaĵoj estu. Ke fosilioj ekzistas estas miraklo en si mem, kaj estas tute ne postulo ke ili nepre ekzistu.

Lakiko:Tiel darvina teorio ne estas teorio.
Mi rekomendas iom pli bone informiĝi.

Lakiro (Ukázat profil) 2. ledna 2014 15:43:13

fosilioj ja estas trovitaj, due, tio tute ne estus fakto kontraŭ Darvina teorio, ĉar
tiu tute ne diras ke postrestaĵoj estu. Ke fosilioj ekzistas estas miraklo en si mem, kaj estas tute ne postulo ke ili nepre ekzistu.
Vi denove nenion diris. Tio estas malplena sono.
En tergloba sino mirakle detale konserviĝis ĉiuj estaĵoj de ĉiuj epokoj. TIO ESTAS FAKTO! Oni trovis multajn fosiliojn de simioj kaj homoj de diversaj epokoj, eĉ tro paleaj. Tamen ne estas trovitaj estaĵoj, starantaj inter homoj kaj simioj. Tio ankaŭ estas fakto. Ni povas konkludi, ke ĉiuj simioj ĉiam estis simioj, sed homoj estis ĉiam homoj. Darvina teorio ne havas eĉ unu ateston de evoluo!

Lakiro (Ukázat profil) 2. ledna 2014 19:32:55

Iam ni devas legi oponantojn por ke komparu
alia opinio

ghibulo (Ukázat profil) 2. ledna 2014 21:31:46

Lakiro:Iam ni devas legi oponantojn por ke komparu
alia opinio
Tre interesa ligilo, dankon. Miaopinie ankaŭ viaj ceteraj citadoj montras, ke historio de la homa specio ne estas tiel klara, kiel defendantoj de la evoluo kredas okulumo.gif

mihxil (Ukázat profil) 2. ledna 2014 22:03:42

ghibulo:
Lakiro:Iam ni devas legi oponantojn por ke komparu
alia opinio
Tre interesa ligilo, dankon. Miaopinie ankaŭ viaj ceteraj citadoj montras, ke historio de la homa specio ne estas tiel klara, kiel defendantoj de la evoluo kredas okulumo.gif
Pardonu, sed tamen tiel klaras. Ekzistas absolute nenia dubo en scienco. Homo estas iaspeca simio, kaj ĝi tute certe evoluadis de el aliaj simioj. Vere ne ekzistas ajna dubo pri tio, krom ĉe kelkaj stranguloj. Same oni povus trovi strangulojn kiuj kredas la teron plata. Vere apenaŭ estas diferenco.

Zpět na začátek