Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

ghibulo (Montri la profilon) 2014-januaro-03 17:30:10

mihxil:Bone, la afero estos nur findecidita kiam ĝi estas decidita laŭ via plaĉo.
Kaj kia estas mia plaĉo? Ke evoluo malpravas? okulumo.gif Tio estas via miskompreno. Mi diros al vi, kion plaĉus al mi. Se fakulaj defendantoj de evoluo kaj kreacionistoj diskutus publike, kaj ni, amatoroj, povus fari personan opinion. Ĝis nun mi vidis kaj legis nur unu flanko, kaj dua flanko silentis/neprezentas/malracie argumentas. Vere mi estus kontenta, kiam mi vidus, ke evolucionistoj povas facile klariĝi ĉiuj kontraŭargumentoj. Sed malsame al vi, mi ne estus certe tiel fidema kiel vi, kaj nur diri 'trompo' sen pruvo nekontentus min okulumo.gif
mihxil:
Vere viaj ekzemploj estas malbonaj, kaj vere ŝanĝus nenion. Scienco ne tiom rapide ŝanĝiĝemas kiom vi sugestas.
[/quote]Ekzistas almene imago de io, kio povus serioze atestigi, ke evoluo malpravas? Aŭ ĉu ĉiu kontraŭargumento estas trompo kaj mensogo por evolucionistoj? okulumo.gif Mi sugestas, ke kiam mi kognas mian eraron, mi devas tion rapide konfesi kaj ŝanĝi. Tio ne validas por papismo, sed mi esperas, ke scienco ne estas papismo okulumo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-03 18:54:03

St.Cloud (Minn.) Times. Sunday, May 12, 1991. P.8A, Opinion DARWIN'S EVOLUTION THEORY FLAWED Anthony J.Buhi, Times columnist

(Bedaŭrinde mi ne povis inserti referencon de la oficiala retejo. Eblas kopii la artikolon en pdf formato.
Mi provos doni kelkajn citaĵojn el tiu artikolo esperante.)

"Inter ĉiuj la plej konataj sciencaj teorioj darvinismo pretendas je la plej ĉefan, havante por tio la plej bagatelajn bazojn. Malgraŭ je evidentaj sciencaj kaj filozofiaj mankoj de la teorio, la evoluado fariĝis parto de la naturalisma dogmo. Efektive, la teorio estas tiel komunakceptita, ke se vi decidos dubi pri ĝi, do riskas iĝi profano aŭ religia ekstremisto. Tamen,mankoj en la teorio dum ĉiu tempo tiris al ili rigardojn de sciencistoj.
Por pruvi darvinan teorion necesas havi materialajn atestojn - fosiliojn de interŝtupo. Se la teorion oni ne povas konfirmi per la kroniko de la fosilioj, do la teorio estas erara. Kaj la fosilioj ĝuste montras la mankojn de la teorio. Amiko de Darwin A. Seĝvik skribis - principoj de la evoluado estas mensogaj kaj absurdaj. La evoluado por konkreta fina celo refutas uin ajn argumentadon. De la komenco ĝis la fino tio ĉi estas ĝisosta materialismo, akurate kuirita kaj debitita. Por kio? Por fari nin sendependa de Dio.
Antaŭ nelonge moŝto John Eccles skribis - darvina teorio havas seriozajn deficitojn. Rezultoj montras, ke ĉeesto de speciala cerbo ne klarigas ĉeeston de konscio kaj pensado.

Interalie Eccles ricevis nobelan premion! Li tutan vivon laboris kun homa cerbo.

Krome nek en unu fako de la sciencoj ekzistas leĝoj pri la konscio. Kaŭzo - konscio havas spiritan esencon, sed ne materialan. Tial darvinismo devas klarigi konscion, aŭ refuti ĝin.Ne imageblas, sed plimulto da materialistoj preferas la finan.

Ankoraŭ unu laŭreato de la nobela premio en biologio Ernst Chain deklaris - postulatoj pri la evoluado kaj elvivado de la plej fortaj dum okaza koincido de mutacioj ne havas iuj ajn pruvaĵojn kaj kontraŭas al faktoj.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-03 20:18:20

Kiu interesiĝas pri faktoj kaj trompo bv legi
aliaj versioj

Mi devas rimarki unu detalon - en interreto kaj publikaĵoj oponantoj skribas kaj refutas la teorion, sed defendantoj silentas. Kial?

horsto (Montri la profilon) 2014-januaro-04 01:10:16

Mi ne scias kion pensi pri homo, kiu en forumo kiel Lernu provas refuti sciencan teorion. Se li havas "pruvojn", kial prezenti ilin ĉi tie?

Ni provu pensi iomete racie. Ne ekzistas nesciencaj kialoj por subteni la teorion pri evoluado. Sed ekzistas bonegaj nesciencaj kialoj por nei la teorion pri evoluado.

Sed, kompreneble, ĉar la teorio pri evoluado nuntempe estas la plej akceptata teorio, ĉiu sciencisto provas interpreti novajn indikojn laŭ tiu teorio. Kaj tio certe povas kaŭzi misinterpretojn.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 05:20:20

Mi ne scias kion pensi pri homo, kiu en forumo kiel Lernu provas refuti sciencan teorion
Pensi pri konkreta homo estas nenobla afero. Pensu kiel eblas pruvi la teorion. Kion sciencan ĝi enhavas?

Mi ĉiam ridas, kiam legas pri scienco en tiu ĉi teorio. Kie vi vidis sciencajn konkludojn aŭ pruvojn? Ĉiuj nur rememoras tiun ĉi vorton kiam nenion povas diri por ĝia defendo. Kiom da fojoj eblas ripeti pri la scienco?

Jam oni eksperimentis kun tiu ĉi termino. Unu fama oponanto demandis defendantojn - Kion vi scias pri la teorio? Nur diru honeste!
Respondo - nenion sciencan. Certe tio estas nur supozo.

Darwinists postulate that life arose accidentally, by purely naturalistic causes: the famous “lightning strikes a puddle of slime and turns it into protein” scenario.

Ĉu tion ĉi vi nomas scienca pruvo? Mi jam kelkfoje skribis pri argumentoj de oponantoj, tamen verŝajne vi ne legis miajn mesaĝojn, envice kaj pri proteino.
Defendantoj do nenion skribis pri sciencaj faktoj. Vi nur ripetas unu vorton "scienco".

Rakontu al mi pri sciencaj asertoj, ŝanĝantaj la hipotezon de Darwin al aksiomo. Mi plezure aŭskultos kaj, povas esti, ŝanĝos mian opinion pri la darvinismo.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 05:57:27

Interalie, ju pli la defendantoj silentas en tiu ĉi disputo, des pli mi fariĝas certa en praveco de la oponantoj de darvinismo. Iliaj (oponantaj) vidpunktoj estas pli persvadaj.

Kaj jes. Ĉu vi rimarkis, ke mi nenion diras pri personoj de la forumo Lernu? Mi ne taksas vin. Mi taksas nur la teorion de Darwin.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 08:30:37

Mi proponas al vi legi unu oponanton.
Lia libro etas tradukita je 26 lingvoj kaj aperta en interreto. Ankaŭ ĝin oni komentas en YouTube en la ununoma filmo.
Harun Jachja. Collapse of the theory of evolution

Mi jam legas ĝin ruslingve kaj vidas lian konfirmadon de miaj antaŭaj mesaĝoj.

ghibulo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 08:57:27

horsto:Ni provu pensi iomete racie. Ne ekzistas nesciencaj kialoj por subteni la teorion pri evoluado.
Gloremo? Aŭ timo antaŭ ridindigo? Aŭ antipatio al Dio? Oni ne volas respondi sian agadon, kaj volas (eble subkonscie) kvietigi sian konscienco. Aŭ facile mallaboremo pensi - kion diras instruisto en lernejo, devas esti vera. Mi ne bezonas ekzameni tion mem? Fidemega misrespekto al aŭtoritatuloj. Ofte estas tre logema akcepti majoritata opinio de mia socio - historio estas plena de ekzemploj...

ghibulo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 09:41:25

Lakiro: Ĉu vi rimarkis, ke mi nenion diras pri personoj de la forumo Lernu? Mi ne taksas vin. Mi taksas nur la teorion de Darwin.
Kiam iu diras ion, kio kontraŭas mian opinion, kaj mi ne povas defendi, estas pli facile komikigi/insulti/timigi persono ol diri "mi ne konsentu, sed ne povas serioze kontraŭargumenti.". Antaŭ 600 jaroj oni ŝtiparumis vin okulumo.gif

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 10:21:00

ghibulo:
Lakiro: Ĉu vi rimarkis, ke mi nenion diras pri personoj de la forumo Lernu? Mi ne taksas vin. Mi taksas nur la teorion de Darwin.
Kiam iu diras ion, kio kontraŭas mian opinion, kaj mi ne povas defendi, estas pli facile komikigi/insulti/timigi persono ol diri "mi ne konsentu, sed ne povas serioze kontraŭargumenti.". Antaŭ 600 jaroj oni ŝtiparumis vin okulumo.gif
Jes. Bedaŭrinde tiel multaj faras. Ĉiegale "ŝtipoj" pruvos la falsadon de darvino-materialismo. Jam pruvis, tamen komprenas, ke komuna opinio ankoraŭ ne estas preta por transkonscii alkutimajn por ili aĵojn. Necesas nur iom da tempo por ŝanĝi popolan konscion kaj rompi malnovan vidpunkton.

la anglalingva filmo

Tiu ĉi filmo estas tradukita en preckaŭ ĉiuj nacilingvojn kaj montrita en multaj landoj.

Reen al la supro