Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
Tonyo (Montri la profilon) 2014-januaro-04 14:59:36
alimales (Montri la profilon) 2014-januaro-04 16:03:51
Lakiro:Mi proponas al vi legi unu oponanton.Jen kia terura klaŭno estas Harun Jachja : Adnan Oktar.
Lia libro etas tradukita je 26 lingvoj kaj aperta en interreto. Ankaŭ ĝin oni komentas en YouTube en la ununoma filmo.
Harun Jachja. Collapse of the theory of evolution
Mi jam legas ĝin ruslingve kaj vidas lian konfirmadon de miaj antaŭaj mesaĝoj.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 17:07:00
Tonyo:Al mi ŝajnas intultanta, nerespektanta, kaj simple nekredebla la vortiĝmaniero de ĉi-tiun demandon: "tio estas stultaĵo, ĉu vi kredas je tion?"... kiel ni devus respondi??? Kaj kial, se vi jam klaregiĝis vian juĝadon, kaj vian opinion pri la 78% de la forumanoj, kiuj ne pensas kiel vi? Ne eblas diskuti kun iu, kiu vortiĝas demandon tiele...Tonyo, pri kiu temas? Kiu eldiris sian opinion pri 78% forumanoj?
Jen kia terura klaŭno estas Harun JachjaKial ni denove transiras al personoj? Eĉ se li ne plaĉas al vi, do li havas rajton aparteni al grupo de "kreistoj". Ĉiakaze, li proponis 10 mln liroj al tiu, kiu trovos interŝtupon. Neniu ial eĥis. Kial? Ĉar nenion oni povas prezenti al li kaj al scienco. Tio ĉi ankoraŭfoje starigas sub dubon darvinan hipotezon.
yyaann (Montri la profilon) 2014-januaro-04 17:52:13
Darwinists postulate that life arose accidentally, by purely naturalistic causes: the famous “lightning strikes a puddle of slime and turns it into protein” scenario.1/ La teorio pri abiogenezo (angle: abiogenesis) ne estas teorio pri evoluado. Temas pri klarigi la aperon de vivo. kontraste, la teorio de evoluado priskribas, kiel evoluas la vivo jam ekzistanta. Ili do estas sufiĉe sendependaj por diri, ke tute ne eblas pruvi unu malprava per kritikado de la alia.
2/ La priskribo “lightning strikes a puddle of slime and turns it into protein” estas retorika metodo, kiu provas ridindigi teorion per malĝusta, malplena priskribo de ĝi. Ĝusta priskribo de la abiogenesa teorio dirus, ke ĉar kaj necesas kaj sufiĉas la ĥemiaj kaj fizikaj leĝoj por klarigi la tutajn vivon, funkciadon, multobligon kaj morton de nuntempaj ĉeloj, ekzistas sufiĉe kredinda teoria kialo por pensi, ke la unuaj ĉeloj formiĝas samkaŭze, t.e., pro la ĥemiaj kaj fizikaj leĝoj.
3/ La ĝisnunaj malkovritaj faktoj estas koheraj kun la teorio de abiogenezo. Mia ĉi-sube jenonta priskibo povus esti tro malpreciza ĉar mi estas nek fizikisto nek ĥemiisto, sed ĝi devus sufiĉi por komprenigi la gravecon de la konataj faktoj:
En taŭgaj PHaj kondiĉoj, simplaj grasacidoj spontane fariĝas stabilaj veziketoj, kiuj aspektas kiel tre simpligita versio de la nuntempaj ĉelaj membranoj.
La aperintaj veziketoj spontane plukreskas per sorbado de la ĉirkaŭaj grasacidoj.
Sinsekve de la atingo de fizike neeltenebla grandeco, la veziketoj ankaŭ spontane disdividiĝas. Al ĉiuj "idoj" estas transdonitaj la ĥemiaj kaj fizikaj karaktrizaĵoj de la "patroj".
Aldone kaj kerne, oni scias, ke kelkaj nukleotidoj povas mem polimeriĝi (DNA kaj RNA estas polimeroj).
La memformiĝintaj polimeroj spontane organiziĝas je stri-duo, same kiel DNA.
Eĉ pli interese, la fizikaj karakterizaĵoj de la ĝismenciitaj grasacidaj veziketoj faras, ke monomeroj kapablas eniri ilin. Ene, se monomeroj polimeriĝas, ili sinsekve fariĝas tro grandaj por eliri.
En taŭgaj temperaturaj kondiĉoj, la polimeroj disdiviĝas. La veziketoj pligrandiĝas kaj lasas eniri pli da monomeroj. Kiam la temperaturo remalvarmiĝas, la monomeroj polimeriĝas kun la originalj polimeroj, efektive kopiante ilin.
Tiam, plej surprize, la veziketoj konkurencas unu la alian. Pli polimerhavaj veziketoj pro ĥemiaj leĝoj "ŝtelas" grasacidojn el malpli polimerhavaj veziketoj.
Ĉar multe da malsamaj polimeraj kunmetaĵoj povas spontane okazi, kelkaj ĉeloj havas polimeroj, kiuj, pro ĥemiaj kialoj, povas pli rapide dividiĝi kaj reproduktiĝi. Ili ĉenreakcie faras, ke ilia enhavanta veziketo pligrandiĝu pli rapide. Plej grandaj ĉeloj "gajnas" kaj forsorbas la aliaj. Okazas do konkurencado, kiu sinksekvigas la malaperon de la plej malrapide kreskantaj ĉeloj.
Se vi bone konas la funkciado de ĉeloj, vi jam rekonis preskaŭ ĉiujn karakterizaĵojn de nuntempaj ĉeloj. Interese, ĉu ne?
Pli prie.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 19:06:21
Mi ne oponas, mi volas kompreni pri kio temas. Verŝajne pri divido RNA, sed ne pri ĝia kreado. Jes, ni estas simplaj interesantoj kaj ne povas juĝi sciencistojn. Sed ankoraŭ neniu deklaris pri kreado de viva ĉeno.
Ĉiakaze via referenco estas tre utila.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:11:18
Probable tiu cifero estas tre granda. Ĉu ne?
alimales (Montri la profilon) 2014-januaro-04 20:59:06
Lakiro:Kiam ni disputas pri kvanto da sciencistoj, do ne ekzemplas ciferojn. Jen mi aŭdis, ke ekde 2001 j aperis movado kontraŭ darvinismo. Ĝi naskiĝis en usona Seattle (instituto Discovery). En 2006 j aliĝis jam 600 sciencistoj el diversaj landoj.Por tiuj, kiuj preferas havi fonton : Discovery Institute
Probable tiu cifero estas tre granda. Ĉu ne?
Legi la enkondukon jam donas bonan ideon pri la afero.
alimales (Montri la profilon) 2014-januaro-04 23:14:35
Lakiro:1) Mi supozas ke, pro nevola mistajpo, la ligo kiun mi antaŭe donis (Adnan Oktar) malaperas en via respondo.Jen kia terura klaŭno estas Harun JachjaKial ni denove transiras al personoj? Eĉ se li ne plaĉas al vi, do li havas rajton aparteni al grupo de "kreistoj". Ĉiakaze, li proponis 10 mln liroj al tiu, kiu trovos interŝtupon. Neniu ial eĥis. Kial? Ĉar nenion oni povas prezenti al li kaj al scienco. Tio ĉi ankoraŭfoje starigas sub dubon darvinan hipotezon.
2) Ĉu serĉi informojn pri iu nekonata de mi kaj menciita de vi estas nenormala sinteno?
3) Leginte la taksadojn de sciencistoj kaj la faktojn menciitajn en tiu fonto, oni ja povas dubegi pri la kredindeco de tiu ulo
AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-05 07:51:33
Lakiro:Kial ni denove transiras al personoj? Eĉ se li ne plaĉas al vi, do li havas rajton aparteni al grupo de "kreistoj". Ĉiakaze, li proponis 10 mln liroj al tiu, kiu trovos interŝtupon. Neniu ial eĥis. Kial? Ĉar nenion oni povas prezenti al li kaj al scienco. Tio ĉi ankoraŭfoje starigas sub dubon darvinan hipotezon.Por homoj sen propra scio pri la temo (mi mem apartenas al tiu grupo) tre gravas informoj pri la uloj kiuj neas la evoladan teorion por pli bone kompreni iliaj motivoj. Ŝajnas al mi ke plej ofte estas pro ia religia kredo. Kompreneble tiuj personoj ankaŭ opinias ke Dio kreis Eva:n el Adama ripo, ĉu?
Duko (Montri la profilon) 2014-januaro-05 08:42:15
Lakiro:Kiam ni disputas pri kvanto da sciencistoj, do ne ekzemplas ciferojn. Jen mi aŭdis, ke ekde 2001 j aperis movado kontraŭ darvinismo. Ĝi naskiĝis en usona Seattle (instituto Discovery). En 2006 j aliĝis jam 600 sciencistoj el diversaj landoj.La cifero estas nek tre granda, nek granda, eĉ nek grandeta. Kaj la movado estas religia/kristana, ĝi ne havas sciencajn celojn.
Probable tiu cifero estas tre granda. Ĉu ne?