Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-07 19:30:48

Lakiro:supozita aĝo de la tero

Jen, Sunjo, vi same kiel mihxil respondis ke ĉiuj pruvoj estas facile troveblaj. Vi nenion diris. Por kia celo ekzistas tiu ĉi diskuto?
Ne ekzistas diskuto, kaj ne estas inde kun vi paroli aŭ prezenti al vi argumentojn. Tio ja sugestus ke via starpunkto iel estas konsiderinda aŭ prenebla serioza. Ĝi ne estas.

Sunjo (Montri la profilon) 2014-januaro-07 19:32:40

Lakiro:supozita aĝo de la tero

Jen, Sunjo, vi same kiel mihxil respondis ke ĉiuj pruvoj estas facile troveblaj. Vi nenion diris. Por kia celo ekzistas tiu ĉi diskuto? Tie ĉi unu homo ne aŭdas la alian.
Tial mi ree skribos tiujn faktojn, kiuj refutos darvinismon.
Mi ne komprenas kial vi donas ligilon al vikipedio-artikolo kiu diras ion tute alian ol vi diris.
Kaj mi ne diris ke ĉiuj pruvoj estas facile troveblaj, sed la respondoj al viaj demandoj.
Pri la pruvoj la nesciencistoj devas fidi al la sciencistoj. Sed se mi havas la elekton inter fidi al sciencisto kies verkojn mi mem povas legi kaj pri kies verkoj multe aliaj sciencistoj skribis konfirme kaj ankaŭ tion mi povas mem legi, mi emas kredi tion pli ol se iu donas al mi ligilon pri asertoj de personoj kiuj ŝajne ne ekzistas, aŭ male al la asertoj donitaj neniam laboris por iu scienca centro, aŭ kiuj ja ekzistas sed ne estas trovebla ke ili vere diris la cititan eldiron.

Mi nek estas lernolibro nek instruisto pri biologio. Mi pardonpetas ke mi pro tio ne intencas instrui al vi la bazan scion pri biologio.

michaleo (Montri la profilon) 2014-januaro-07 20:27:02

Kontraŭantibiotika rezisto

La kontraŭantibiotika rezisto estas la kapablo de mikroorganismoj rezisti kontraŭ la efikoj de la antibiotikoj.

Tiu fenomeno aperas sekve al adaptiĝo per natura selektado pro longdaŭra ekspono de mikroorganisma populacio al la antibiotikoj: Bakterioj (aŭ aliaj infektaj agentoj) kiu, per mutacio, akiras genojn de rezisto havas evoluan avantaĝon en la ĉeesto de antibiotikoj, kaj do pli reproduktiĝas.

Interŝanĝo de genoj inter bakterioj (transformo, transdukcio) plirapidigas la disvastigon de la genoj de rezisto. Se bakterio enhavas plurajn genojn de rezisto kontraŭ pluraj antibiotikoj, ĝie estas tiel dirata "multerezistanta".

La apero de kontraŭantibiotika rezisto estas pravigo de la teorio de evoluismo. Estas grava instigo por la medicino trovi novajn diversajn rimedojn por la lukto kontraŭ la bakterioj.

Rezistantaj bakterioj

Staphylococcus aureus (aŭ ora stafilokoko) estas plej rezista el la infektaj mikroorganismoj. Ĝi estis la unua kiu rezistis al la penicilino en 1947, kaj al la meticilino en 1961. Duono el la oraj stafilokokoj troveblaj en Usono rezistas al la penicilino, la meticilino, la tetraciklino kaj la eritromicino.

Enterococcus faecium estas alia bakterio rezistanta al la penicilino (en 1983), al la vankomicino (en 1987) kaj al la linezolido (en 2000).

erinja (Montri la profilon) 2014-januaro-07 20:45:17

Ĉu iu ĉi tie serioze pensas ke vi, en ĉi tiu forumo, sukcesos konvinki tiujn kun la mala opinio ke vi pravas?

Kaj se ne, kial vi argumentas?

xkcd - iu malpravas en interreto!

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-07 20:51:52

Sunjo, tio ĉi nomiĝas "ludo en unu golejon"!
Tiel ne taŭgas! Vi nenion pruvas, nur juĝas min. Kial mi devas ion pruvi? Mi volas aŭdi pri evidentaj faktoj de evoluo kaj origino. Tiuj faktoj forestas, vi ilin ne konfirmas, silentas. Sed vi decidis, ke vi estas prava. Kial? Vi ja nenion montris.
Tiu ĉi forumo ne estas sciencista konferenco aŭ nobela komitato. Ni diskutas pri neekzistanta teorio, kiun vi devas pruvi. Ne mi. Mi asertas, ke darvina teorio estas granda fabelo. Tio estas fakto!

AlfRoland (Montri la profilon) 2014-januaro-07 20:52:13

Ankaŭ mi iom interesiĝas pri la fontoj de la eldiroj ke tero estas "tre juna planedo" kaj serĉis per "google" demandante:
"Hur gammal är jorden?" (Kiom aĝas la tero?) kaj interalie trovis jenan paĝon:

http://bibeltemplet.net/teofilus/discus/messages/3...

Tie mi legis suban demandon kaj respondon:
Demando
Har hört nånstans att Jorden enligt bibeln bara är femtusen år. Hur går det ihop?
Ie mi aŭdis ke la Tero laŭ Biblio nur aĝas 5000 jarojn. Kiel klarigu tion?

Respondo

Enligt Bibeln fullbordades skapelsen av livet på jorden för ungefär 6000 år sedan. Man kan följa Adams stamtavla fram till Noa, och sedan från Noa fram till kända historiska händelser, och utifrån det få fram att det förflutit ca 6000 år sedan Adams skapelse.

Själva jordklotet skulle i och för sig kunna vara äldre än så, eftersom det skapades "i begynnelsen", under den tidsmässigt obestämda första dagen. Detta är dock ingen ursäkt för att tro på evolution, eftersom själva livet och livsbetingelserna på jorden uttryckligen sägs ha skapats på sex dagar.

Hur går det ihop? Jo, för Gud är inget omöjligt. Han är oberoende av tid och rum, och skapade vår värld "utifrån", under en helt annan tidsskala. Det som för oss tycks gå fort, kan för honom röra sig om en lång tid, eller vice versa. "För Gud är tusen år såsom en dag, och en dag såsom tusen år."

Tidsuppfattning är alltså något relativt, och har bara relevans för de medvetanden som befinner sig inom just sitt kärl.


Laŭ Biblio la kreado de surtera vivo plenumiĝis antaŭ ĉirkaŭ 6000 jaroj. Eblas sekvi la genealogian tabelon de Adamo ĝis Noa, kaj poste de Noa ĝis konataj historiaj eventoj kaj el tio kalkuli ke pasis ĉirkaŭ 6 mil jarojn post kiam Adamo kreiĝis.

Eblas ke terglobo mem estas pli aĝa, ĉar ĝi kreiĝis dum "la komenco", en la tempe nedefinitan "unuan tagon". Tio tamen ne pravigas kredon je evoluo, ĉar estas eksplicite dirite ke la vivo mem kaj la vivkondiĉoj kreiĝis dum ses tagoj.
Kiel klarigi tion? Jes, al Dio ne ekzistas ion neeblan. Li estas sendependa de tempo kaj spaco, kaj kreis nian mondon
"de ekstere", laŭ tute alia tempo skalo. Tio, kio al ni ŝajnas rapidi, povas al li postuli longan tempon, aŭ inverse. "Al Dio mil jaroj estas kiel unu tago, kaj unu tago kiel mil jaroj."

La koncepto pri tempo do estas relativa, kaj nur havas signifon por konscioj ene de ĝuste sia propra ujo.


Mi esperas ke mi sufiĉe bone sukcesis traduki la svedan tekston. Mi petas ke vi karaj legantoj mem taksos la intelektan nivelon de tio respondo.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:11:51

erinja:Ĉu iu ĉi tie serioze pensas ke vi, en ĉi tiu forumo, sukcesos konvinki tiujn kun la mala opinio ke vi pravas?

Kaj se ne, kial vi argumentas?

xkcd - iu malpravas en interreto!
Ha-ha! Erinja, certe NE!
Mi tute ne konvinkas iun. Mia celo - ekvidi kial la forumanoj povas ion diri pri tiu ĉi temo. Krom iliaj voĉdonoj mi nenion ekvidis. Certe mi iomete provokas oponantojn por babilado. Mi ne kredas la teorion ĉar ĝi estas fabelo, sed en tiaj forumoj malkovriĝas kapabloj de partoprenantoj. Okazis, ke plimulto da interesantoj pri la teorio ne scias kaj ne povas diri eĉ du vortojn.
Mi ne serĉas la veron, mi volis iom ekvidi diversflankaj poziciojn kaj plimulte legi. Sed, bedaŭrinde, legas nur fiaĵojn de mihxil. Jen!

mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:17:33

Lakiro:Sed, bedaŭrinde, legas nur fiaĵojn de mihxil. Jen!
Mi agis neniel fie. Tion tamen aserti, tio estas tamen iom fia, ĉar absolute malvera. Mi nur diras ke via starpunkto estas absurda, kaj tia ĝi estas.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:23:19

mihxil:
Lakiro:Sed, bedaŭrinde, legas nur fiaĵojn de mihxil. Jen!
Mi agis neniel fie. Tion tamen aserti, tio estas tamen iom fia, ĉar absolute malvera. Mi nur diras ke via starpunkto estas absurda, kaj tia ĝi estas.
Sed mi nenion alian de vi aŭdis. Legu la titolon de la temo. Ĉu ni juĝas personojn aŭ sciencon?

pri juna tero

Sunjo (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:24:46

erinja:Ĉu iu ĉi tie serioze pensas ke vi, en ĉi tiu forumo, sukcesos konvinki tiujn kun la mala opinio ke vi pravas?

Kaj se ne, kial vi argumentas?
Por praktiki Esperanton, memkompreneble. Vi tion ne moku.

Reen al la supro