Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

de unpensador, 2012-februaro-07

Mesaĝoj: 821

Lingvo: Esperanto

Sunjo (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:35:00

Lakiro:Sunjo, tio ĉi nomiĝas "ludo en unu golejon"!
Vi pravas. Sed tio, kion mi nomas "bazan scion" pri biologio estas tamen multe pli ol oni en ĉi-foruma diskuto povus prezenti.
Mi ne volas konvinki vin pri io kion vi preferas ne kredi sen vere scii pri kio temas. Kaj se ankaŭ vi ne celas konvinki iun pri via opinio vi memkompreneble ne bezonas doni fidindajn fontojn.
Tiam vere la nura avantaĝo de tiu ĉi diskuto estas ke ni povas praktiki iomete la lingvon.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-07 21:51:28

Sunjo:
Lakiro:Sunjo, tio ĉi nomiĝas "ludo en unu golejon"!
Vi pravas. Sed tio, kion mi nomas "bazan scion" pri biologio estas tamen multe pli ol oni en ĉi-foruma diskuto povus prezenti.
Mi ne volas konvinki vin pri io kion vi preferas ne kredi sen vere scii pri kio temas. Kaj se ankaŭ vi ne celas konvinki iun pri via opinio vi memkompreneble ne bezonas doni fidindajn fontojn.
Tiam vere la nura avantaĝo de tiu ĉi diskuto estas ke ni povas praktiki iomete la lingvon.
Kiel agrablas! Mi ne pensis, ke iu (krom unu homo) povis ofendiĝi. Do, se neniu plu "fojnos", ni povas fermi la temon. Ĉiu devas kredi tion, kion li preferas kredi. Se ni hodiaŭ disputas, signifas nia scienco ankoraŭ ne povas pruvi ies supozon.

Ciukaze, je ĉefan demandon mi respondon ne ricevis. Neniu scias respondon!

mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-08 07:40:08

Lakiro:
mihxil:
Lakiro:Sed, bedaŭrinde, legas nur fiaĵojn de mihxil. Jen!
Mi agis neniel fie. Tion tamen aserti, tio estas tamen iom fia, ĉar absolute malvera. Mi nur diras ke via starpunkto estas absurda, kaj tia ĝi estas.
Sed mi nenion alian de vi aŭdis. Legu la titolon de la temo. Ĉu ni juĝas personojn aŭ sciencon?

pri juna tero
Vere, ekzistas tuta religia movado, precipe en usono, kiu disvastigas ĉi tiajn sensencaĵojn. Tion mi ne neus. Mi ja neas ke ekzistas ia ajn vera diskuto en scienco, kiel vi ŝajne volas sugesti. Dubi la teorion de evoluadon estas naive. Kaj honeste, diri ke la tero havas nur kelkmil da jaroj estas rekte freneze. La sola fonto de tio estas la 'sankta' libro, kaj eĉ tiam oni bezonas interpreti.

Kaj mi rifuzas argumenti eĉ pri tio, des pli ĉar vi ne lacas nomi min fia, sed precipe ĉar tio sugestas ke entute la opinio ke la tero estas 'juna' estas iel serioza. Tiu opinio nur montras preskaŭ kompletan neinformitecon, kiu ne ripereblas en forumo kiel ĉi tia.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-08 08:23:19

Mihxil, mi ne diras pri la religio kaj ne defendas Sanktan Skribon. Via kulpo estas en via maniero interparoli. Vi tute ne aŭdas la aliajn, vi aŭdas nur vin kaj ripetas unu frazon. Kalkulu kiom da kategoriaj vortoj vi diris en via lasta mesaĝo. "Naive, freneze, kompleta neinformeco". Viaj "argumentoj" estas iom strangaj. Ĉu post viaj bonaj vortoj mi devas aliĝi al darvinismo? Neniam!
Mi ne kredas ĝin, ĉar mi ne ricevis plenan respondon je gravaj demandoj. Por kredi la fabelon, mi devas ekvidi klarigon. Vi, bedaŭrinde nenion klarigis. Neniu povas klarigi, kie malaperis grupoj de antaŭaj populacioj. Pli perfektaj grupoj aperas kaj vivas plu. Ekzemple novaj bakterioj sub ago de antibiotikoj. Sed tio tute ne signifas malaperon de antaŭaj bakterioj. Ili devas ekzisti paralele. Kaj tio ne estas evoluo, ĉar iliaj mutacioj iras sub premo de ĥemiaĵoj. Tio ne estas naturaj kondiĉoj. Darwin do supozis nome tion ĉi. Vi ne povas klarigi kial pasis homaj mutacioj samtempe sur ĉiuj kontinentoj de la tero. Kial malaperis prahomoj? Jen tio ĉi efektive estas granda absurdo de darvina teorio. Natura selekto ne pruvas evoluon. Povas aperi nova specio, sed ne devas malaperi malnova. Tio ĉi estas ĉefa kaŭzo, kiu malpermesas kredi darvinismon.
Simple forestas ĉefa pruvo - interŝtupoj!
Estas ĉimpanzoj kaj homoj, sed forestas ĉimpanzohomoj.

Notxor (Montri la profilon) 2014-januaro-08 20:11:07

Mihxil, mi volas danki al vi por la penado je la defendo de la saĝeco, ke vi estas fari. Mi apenaŭ provis. Kiam homo kredas io ne bezonas pruvon (kvankam demandas pri kiuj kredas alie). Tiu persono scias, sentas, ke li pravas. Nenion vi povas montri, ke li forlasi sian certecon.

(Mi komencas esprimi en Esperanto. Mi dankos korektado, ke oni povos fari min)

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-08 20:50:32

Estas stranga arifmetika rezulto.
Tute voĉdonis 221.
Ni kalkulu: 20+6+175+23=224.

Belmiro (Montri la profilon) 2014-januaro-08 21:22:03

Notxor:Mihxil, mi volas danki al vi por la penado je la defendo de la saĝeco...
Ŝaĝeco, ĉu! Kial saĝeco?
Opinion, vi certe volas diri. Lia opinio kiu estas sekvata de aliuloj.
Aŭ alies opinio kiu estas sekvata de li.
Ĉiuj rajtas havi opinion.

maratonisto (Montri la profilon) 2014-januaro-09 09:04:54

Lakiro:Estas stranga arifmetika rezulto.
Tute voĉdonis 221.
Ni kalkulu: 20+6+175+23=224.
Vi scias aritmetikon kiel biologion.
Iuj elektis pli ol unu keston.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-09 17:31:29

maratonisto:Vi scias aritmetikon kiel biologion.
Что я должен ответить, Ваня?

Hodiaŭ mi vidis tre interesan francan filmon pri darvina evoluado. Plenaĝaj viroj tre interese rakontadis kiel ĉiuj homoj disvastiĝis de Afriko, kaj paŝo post paŝo atingis ĉiujn malproksimajn lokojn de la tero.
Evidente la homoj tiatempe aspektis kiel modernaj homoj.
Signifas, ke ĉiuj interŝtupoj (homosimioj) devas troviĝi nur en Afriko. T.e. evoluis homoj nur tie.
Tamen, kiel ni devas kompreni arkeologiajn trovaĵojn de prauloj en ĉiuj lokoj de la mondo? Ja pri tio krias samaj plenaĝaj viroj-sciencistoj. Kaj ĉiuj kredas al tiu filmo kaj ne suspektas la belan fabelon. Mi preskaŭ kredas ĝin. Sed tre dubas...

Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-09 18:04:56

vidas vandenis:

Estas konata, ĉar tion pruvis scienco, ke kulpas birdoj simurgoj, rukoj, ankaŭ goriniĉoj, kiuj kaptadis niajn praulojn kaj nutris siajn idojn en ĉiu mondo.
Ĥa-ĥa-ĥa, jes, jes!!! Via respondo estas plej ĝusta!
Goriniĉoj ja migris kiel kutimaj anasoj, nur ili flugis kiel raketoj, tre rapide. Jes!

Reen al la supro