Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
de unpensador, 2012-februaro-07
Mesaĝoj: 821
Lingvo: Esperanto
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-10 19:53:45
Tamem ekzisto de malaltaj organismoj kontraŭas al darvina supozo. Kial do aperis novaj atributoj ĉe prauloj? Vivkondiĉoj laŭ Darwin ne ŝanĝas. Kia selektado malpermesas ekzisti al antaŭaj estaĵoj? Do kie estas prahomoj kun malnovaj atributoj? Kial ne malaperis fiŝoj? Laŭ darvina teorio ili devis elmorti, sed pli altaj estaĵoj devis aperi. Darvinismo estas plej terura trompo kaj fabelo.
Kion signifas 20%-kontraŭa voĉdono? Darvinismo estas malperfekta "teorio". Ĝi havas multajn senklarigeblajn aĵojn, kiuj permesas dubi. Nek unu scienco estas tia kruda. Tial ĝi nomiĝas nepruvita hipotezo. Tial oni disputas.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-11 08:14:55
Ĉu tio ĉi nomiĝas natura selekto, kie restas vivi pli fortaj kaj pli perfektaj?
Multaj homoj estas iom sinĝenaj, por ke ne aspektu nekleruloj. Kiam ĉiuj asertas ke Darwin pravas, do ĉiuj homoj simple silentas, preferas silenti. Sed nuntempe aperas novaj faktoj, pruvantaj, ke iam ekzistis pli perfektaj homoj kaj civilizadoj, estis paleokontaktoj kun eksterteraj civilizadoj. Pri tio ni preferas silenti, ĉar Darwin ne permesas tion! Verŝajne desegnaĵojn sur plataĵo Naska en Peruo faris simioj.
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-11 09:26:06
Lakiro:Darvinistoj asertas, ke evoluado estas procezo de ŝanĝoj, kiuj devas plialtigi (plifortigi) la kapablecon de specio resti vivaj. Do, ni supozu, ke homo estas prafilo de simio. Sed kiajn bonusojn havas tiu ĉi prafilo post la evoluaj pliboniĝoj?Ekzistas multaj ĉirkaŭaĵoj por vivaĵoj. Unu organismo pli taŭgas por unu ĉikaŭjaoĵ, alia organismo pli tauĝas por alia ĉirkaŭaĵo. Krome, ĉirkaŭaĵoj kaj cirkonstancoj daŭre ŝanĝiĝas, kaj la organismoj konkurencas unu inter la alia, kaj povas profiti unu de la alia. La sistemo estas multe pli komplika ol vi volas sugesti, kaj evidente via 'argumento' ne taŭgas.
Vi do povas imagi al vi ĉiajn 'argumentojn' kial evoluado ne funkcius aŭ povas funkcii sed ĉio estas vana, ĉar la fakto estas ke ĝi funkciis. Ĝi fakte kaj teorie tute funkcias. Ĝi nur en via kapo ne funkcias.
Paulinho (Montri la profilon) 2014-januaro-11 18:56:44
YYAANN skribis: "Scienco ne povas diri iun ajn pri la ekzisto de dio. En scienco, estiĝas hipotezoj surbaze de testeblan antaŭdiraĵoj (en mia afiŝaĵo ĉi supre, mi espereble donis kompreneblan ekzemplon pri testebla hipotezo). La ekziston de dio oni ne povas testi. La decido kredi apartenas do al ĉiu unuopulo".Mi konsentas. Dio ne estas objekto de scienco. La krea rilato estas ama rilato. Dio estas la amanto de homaro kaj ĝi sendas al ni siajn florojn kiuj estas la kreo. Imagu se koramiko sendas florojn al sia koramikino (aŭ inverse). Kaj la persono kiu ricevis la florojn diros: Floroj ne estas pruvo de amo. Floroj estas la reproduktaj organoj de plantoj. La priskribo estus ĝusta vidpunkte de la scienco. Sed kie estus la vidpunkto de la poezio?
yyaann (Montri la profilon) 2014-januaro-13 11:47:19
Paulinho:Mi konsentas. Dio ne estas objekto de scienco. La krea rilato estas ama rilato. Dio estas la amanto de homaro kaj ĝi sendas al ni siajn florojn kiuj estas la kreo. Imagu se koramiko sendas florojn al sia koramikino (aŭ inverse). Kaj la persono kiu ricevis la florojn diros: Floroj ne estas pruvo de amo. Floroj estas la reproduktaj organoj de plantoj. La priskribo estus ĝusta vidpunkte de la scienco. Sed kie estus la vidpunkto de la poezio?Skeptika interpreto dirus, ke la flordono ne nepre klarigeblas per amo. La flordonanto povus esti trompemulo, kiu volas nur kredindigi ŝian/lian fintan amon. Aldone se la florricevanto neniam vidis iun ajn doni la floron, oni povas dubi, ke la floro entute estis donita. Eble iu simple perdis la floron, kaj la flortrovinto pensis, ke la floro estas por ŝi/li. Se finfine la floro estis nek elŝirita nek enpakigita kaj restas solide fiksita al planto en la tero de ĝardeno aŭ ĉe arbaro, la vidinto de la floro tute ne plu povas certi, ke la floro estas por li/ŝi. Fakte al ĉi-lasta tute mankas kialo pensi, ke iu volas, ke li/ŝi havu ĝin. Strikte, nur konkludeblas, ke tiuloke estas floro sed nenio pli.
Paralele, la ekzisto de la mondo nur pruvas, ke la mondo ekzistas. Kredi, ke ĝian ekziston ebligis dio estas afero de persona kredo. Oni do povas kredi, ke interalie evoluadon kaŭzis dio se oni emas tion kredi, sed oni ne povas diri, ke evoluado pruvas dion.
Cetere nia diskuto, rilate al tiu fadeno, estas ekstertema. Por ĝin pluigi, plej taŭgus estigi novan fadenon.
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-13 14:15:28
Lakiro:Ĝi havas multajn senklarigeblajn aĵojn, kiuj permesas dubi. Nek unu scienco estas tia kruda. Tial ĝi nomiĝas nepruvita hipotezo. Tial oni disputas.Ekzistas neniu 'senklarigebla aĵo', multaj sciencoj estas multe pli krudaj, kaj ĝi ne nomiĝas 'hipotezo' sed 'teorio', fakte unu el la plej bone establitaj teorioj. Eble kune kun kelkaj teorioj el fiziko. Oni ankaŭ tute ne disputas pri ĝi. Nur kelkaj, kutime religiaj, grupoj volas imagi tion, kaj daŭre diskrias tiel, ne malofte sufiĉe brue. Sed en fakto, la plena praveco de darwina teorio ne estas eĉ en dubo en la scienca mondo.
Alivorte, preskaŭ ĉiu via diro estas simple malvera.
Paulinho (Montri la profilon) 2014-januaro-13 16:27:16
Cetere nia diskuto, rilate al tiu fadeno, estas ekstertema. Por ĝin pluigi, plej taŭgus estigi novan fadenon..
Mi ne vidas tiel. Ekde la una parolo en tia fadeno oni diskutas eblecojn por la esteco de la mondo: nura evoluado el la BIG BANG, la granda praeksplodo aŭ dia kreado ĝis la apero de la vivo. Pluraj partoprenantoj diris ke oni ne povas koni dion per scienco. Mi tute kosentas pri tio. Sed mi diras: scienco estas nur unu inter diversaj konomanieroj: poezio, ludo, atestoj, filozofio, teologio, ktp. Kiel nature ateistuloj ne akceptos ekzemple "teologio" mi uzas la poezian kono por memori scienco estas grava, sed estas griza (la frazo estas de Goethe). Nur la belartoj koloras la mondon.....
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-13 17:47:23
mihxil:Mi jam forgesis pri miaj vizitoj ĉi tien kaj pri sensenca disputo. Tamen iuj "sciencistoj" memorigas pri siaj ambicioj. Min tute ne interesas darvinismo, ĉar ĝi estas nepruvebla. La fiziko estas ekzakta scienco ĉar ĝiaj teorioj estas pruveblaj kaj sekvas fizikajn leĝojn. Darvinismo do apartenas nek al biologio, nek al arkeologio. Ĝi apartenas al fantazia beletristiko. Ĉiuj "darvinistoj"-sciencistoj skribas tute distingajn versiojn de la teorio, kiuj pruvas plenan ĝian neperfektecon. Ĉiu sciencisto vidas la teorion tra sia vidprismo. Ĉiu verkas sian version de la evoluado. Tia teorio naskiĝis en darvina kapo memstare, sen iuj esploroj kaj eksperimentoj. Nun ekzistas tradicia darvinismo kaj la sinteza, fabelo pri porkogenezo, pri la paralela evoluo de homo kaj simio. Kie estas unueco de vidpunktoj? Kiom da sciencaj opinioj nun ekzistas? Ĉu tio ĉi nomiĝas scienco?Lakiro:Ĝi havas multajn senklarigeblajn aĵojn, kiuj permesas dubi. Nek unu scienco estas tia kruda. Tial ĝi nomiĝas nepruvita hipotezo. Tial oni disputas.Ekzistas neniu 'senklarigebla aĵo', multaj sciencoj estas multe pli krudaj, kaj ĝi ne nomiĝas 'hipotezo' sed 'teorio', fakte unu el la plej bone establitaj teorioj. Eble kune kun kelkaj teorioj el fiziko. Oni ankaŭ tute ne disputas pri ĝi. Nur kelkaj, kutime religiaj, grupoj volas imagi tion, kaj daŭre diskrias tiel, ne malofte sufiĉe brue. Sed en fakto, la plena praveco de darwina teorio ne estas eĉ en dubo en la scienca mondo.
Alivorte, preskaŭ ĉiu via diro estas simple malvera.
Ajna scienco estas procedo de la ricevo de scioj per esploroj kaj eksperimentoj, aŭ per ilia pruvado. Darvinismo estas ido de homa imago, rezulto de malsana fantazio. Ĝi estas hipotezo!
mihxil (Montri la profilon) 2014-januaro-13 18:58:08
Lakiro:La fiziko estas ekzakta scienco ĉar ĝiaj teorioj estas pruveblaj kaj sekvas fizikajn leĝojn.Kia sensencaĵo. La leĝoj de fiziko estas precize same 'pruveblaj' aŭ 'nepruveblaj' kiel Darvinismo. Kaj mi fakte pensas ke Darvinismo estas multe pli bone 'pruvita' ol multo el la 'fizikaj' leĝoj. Darvinismo cetere preskaŭ estas matematiko, kaj tial ja estas montrebla ankaŭ teorie.
Vi simple imagas al vi distingojn kiuj tute ne vere ekzistas, kaj vi daŭre insultas la tuton de scienco.
Lakiro (Montri la profilon) 2014-januaro-14 05:45:39
mihxil:Via darvinismo estas bela fabelo por infanoj. Certe fantazia!Lakiro:La fiziko estas ekzakta scienco ĉar ĝiaj teorioj estas pruveblaj kaj sekvas fizikajn leĝojn.Kia sensencaĵo. La leĝoj de fiziko estas precize same 'pruveblaj' aŭ 'nepruveblaj' kiel Darvinismo. Kaj mi fakte pensas ke Darvinismo estas multe pli bone 'pruvita' ol multo el la 'fizikaj' leĝoj. Darvinismo cetere preskaŭ estas matematiko, kaj tial ja estas montrebla ankaŭ teorie.
Vi simple imagas al vi distingojn kiuj tute ne vere ekzistas, kaj vi daŭre insultas la tuton de scienco.
Ĝi estas verkita por la materialistoj. Ĝi nenion montras absolute, ĉar dum 150 jaroj nur supozas kaj supozas.