K vsebini

Zaprto
Največ 500 sporočil.

Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).

od unpensador, 07. februar 2012

Sporočila: 821

Jezik: Esperanto

Paulinho (Prikaži profil) 24. januar 2014 16:35:09

Lakiro skribis: Mi neniam kredos, ke fiŝo en natura selektado metamorfozis je homon. Laŭ darvina hipotezo novaj atributoj de organismo devas aperi cele adaptiĝi al malbonaj vivkondiĉoj.
Mi pardon petis, antaŭ komenti, sed la darvina teoria ne estas tiom kruda.

Ni ne povas montri du aŭ tri el la nune ekzistantaj bestoj kaj dirus ĉi tiu estas derivita de tiu aŭ inverse. Ambaŭ estas derivita de la vivestaĵoj en jarmila skalo. La plej disĵetita hipotezo estas ke la vivo komencis en la akvo. Sed, mezume, la konstruaĵaj blokoj de vivo estis iom (aŭ eĉ maliom, kelkfoje) ĉie. Nur mankis la energio de aktivigo. Tiun energion, supozeble, povus provizi la kosmaj radiadoj .... Sed por atingi la nunan panoramon de la planedo hipotezo diras ke oni benzonis miliardojn da jaroj, kun multegaj interaj formoj de vivo.

mihxil (Prikaži profil) 25. januar 2014 11:48:03

Paulinho:Sed por atingi la nunan panoramon de la planedo hipotezo diras ke oni benzonis miliardojn da jaroj, kun multegaj interaj formoj de vivo.
Ne temas pri 'hipotezo'. Estas fakto ke bezonis tio miliardojn da jaroj, kaj la teorio de evoluado estas teorio, ne hipotezo.

Lakiro (Prikaži profil) 25. januar 2014 18:33:02

mihxil:Estas fakto ke bezonis tio miliardojn da jaroj, kaj la teorio de evoluado estas teorio, ne hipotezo.
Kiu kalkulis, vi? Kial ne trilionoj? Kial ne 800 000? Kiom da miliardoj? Ĉu vi malfermis la rapidecon de la evoluo? Bravisime! Bonvolu skribi al ni formulon.

Kiu tera organismo staras unua en la vico de prauloj?

Kiam vi aplikas la vorton Fakto, do montru tiun fakton.

Religiaj kredantoj diras: "estas fakto, ke ekzistas Dio". Ankaŭ vi diras, ke estas iu fakto, sed nenion pri ĝi diras. Signifas, ke vi estas simpla kredanto. Tio estas via religio. Ĉu ne?

mihxil (Prikaži profil) 25. januar 2014 20:10:04

Lakiro:Kiu kalkulis, vi? Kial ne trilionoj? Kial ne 800 000? Kiom da miliardoj? Ĉu vi malfermis la rapidecon de la evoluo? Bravisime! Bonvolu skribi al ni formulon.
Mi ĉi tie ankaŭ ne montros aŭ 'kalkulos' ke la tero estas sfera. La evidentaro ankaŭ por tio estas tiom amasa, ke tio estus iomete ridinda.

Lakiro (Prikaži profil) 26. januar 2014 07:42:30

mihxil:
Lakiro:Kiu kalkulis, vi? Kial ne trilionoj? Kial ne 800 000? Kiom da miliardoj? Ĉu vi malfermis la rapidecon de la evoluo? Bravisime! Bonvolu skribi al ni formulon.
Mi ĉi tie ankaŭ ne montros aŭ 'kalkulos' ke la tero estas sfera. La evidentaro ankaŭ por tio estas tiom amasa, ke tio estus iomete ridinda.
Tio ne estas respondo. Sfero de la Tero estas facile pruvita sen iuj evidentecoj. Evidenta por vi ĝi fariĝis post pruvoj de Aristotel. Poste Eratosfen kaj multaj aliaj famaj homoj elkalkulis eĉ neregulan formon de la sfero. Pli frue ĉiuj opiniis, ke la Tero estas ebena. Tio estis por ili tre evidenta same kiel por vi nuna formo de la Tero. Viaj komparoj pri evidentaj aĵoj estas iom netaŭgaj. Ĉio, kio koncernas la teran fizikon estas facile pruvebla. Eĉ ekzisto de aero (iu ĉi tie menciis aeran evidentecon) kaj ĝia konsistenco estas ankaŭ pruvebla. Do nur "la origino de specioj" hodiaŭ estas nepruvita supozo. Evidenteco pri miliardoj da jaroj de homa vivo estas tre tre dubinda. Laŭ la teorio, la evoluo devas esti konstanta. En tiaj kondiĉoj devas resti ĉiuj specioj, kaj novaj kaj malnovaj. Tamen ni tion ne observas tute. Pri tio neniu pensas, kaj nenion povas respondi aŭ klarigi. Kaj eĉ oni faras tion, do faras tre mallerte. Tial darvinistoj aplikas la savan vorton Faktoj, ke defendu sian pozicion.

mihxil (Prikaži profil) 26. januar 2014 09:43:21

Lakiro:Do nur "la origino de specioj" hodiaŭ estas nepruvita supozo. Evidenteco pri miliardoj da jaroj de homa vivo estas tre tre dubinda.
Tio simple ne estas vera. La origino de la homo estas pli malpli simile certa afero kiel la formo de la tero.

Lakiro:Laŭ la teorio, la evoluo devas esti konstanta. En tiaj kondiĉoj devas resti ĉiuj specioj, kaj novaj kaj malnovaj.
Vi evidente ne scias pri kio vi parolas, ĉar tiujn aferojn la teorio ne diras.

Lakiro (Prikaži profil) 26. januar 2014 17:39:42

mihxil:
Lakiro:Do nur "la origino de specioj" hodiaŭ estas nepruvita supozo. Evidenteco pri miliardoj da jaroj de homa vivo estas tre tre dubinda.
Tio simple ne estas vera. La origino de la homo estas pli malpli simile certa afero kiel la formo de la tero.

Lakiro:Laŭ la teorio, la evoluo devas esti konstanta. En tiaj kondiĉoj devas resti ĉiuj specioj, kaj novaj kaj malnovaj.
Vi evidente ne scias pri kio vi parolas, ĉar tiujn aferojn la teorio ne diras.
Ĥa-ĥa! Vi verŝajne ni komprenas esencon de la teorio. Darwin diradis pri Natura selekto. Sekve tiu ĉi procezo estas konstanta. Ĝi devas havi iun ajn rapidecon.
Modernaj sciencistoj ne ŝatas diri pri tiuj ĉi konkludoj, ĉar tuta teorio nepre trafos sub dubo. Certe vi ne scias pri tio, en skolaj lernolibroj pri tio oni ne skribis. Pri tio diras mi. Sur nia Tero ĉiam restas spuroj de la pasinteco. Proksimume kiel en la leĝo de ŝparo de la energio. Nenio senspure malaperas. Se ekzistis interŝtupoj, do ili ne povis elvaporiĝi. La selektado konjektas la akiradon de novaj atributoj ĉe novaj individuoj. Tio ĉi fariĝas sen eksteraj agoj, en naturaj kondiĉoj. Ĉu ne? Hodiaŭ ankoraŭ neniu trovis eĉ etan ĉelan ŝanĝon en konataj organismoj, vivantaj en la naturo. Laboratoriojn ni ne konsideras.
Estas la plej cimpla metodo uzi primitivan frazon pri Faktoj. Tamen ĉiuj faktoj de modernaj deklaroj pli kaj pli dubindas.

Lakiro (Prikaži profil) 26. januar 2014 18:20:08

Ankoraŭ mi volus aligi kelkan vortojn pri virusoj. Ĉi tie unu forumano menciis pri evoluo de virusoj. Al mi ŝajnas, ke ĉeestas ne tiu okazo. Temas pri ekstera agado je virusoj, ĉar ili estas parazitoj, loĝantaj en fremda organismo. Temas pri spontaneaj mutacioj sub la agado de mutagentoj de organismo aŭ induktitaj mutacioj (ĥemiaj). Ĉu ne?

mihxil (Prikaži profil) 26. januar 2014 18:30:53

Lakiro:Darwin diradis pri Natura selekto. Sekve tiu ĉi procezo estas konstanta. Ĝi devas havi iun ajn rapidecon.
Mi ne vidas la logikon, kaj fakte ankaŭ evoluado ne havas konstantan rapidon. Vi simple misprezentas la teorion, vi evidente ne eĉ volas kompreni ĝin.

Genaj mutacioj eble pli malpli konstante okazas, sed tio malmulte diras pri evoluado. La vasta plejmulto de la mutacioj ja tute ne pludaŭros. Ekzistas nenia ajn logika kialo kial natura selekto havu konstantan rapidon. Evidente ĉe ŝanĝiĝantaj cirkonstancoj specioj povus pli rapide ŝanĝiĝi.

Lakiro:Nenio senspure malaperas.
Kia sensencaĵo. Multaj aferoj senspure malaperis kaj malaperas. Vi imagas leĝojn sen ajna bazo.

Lakiro:Hodiaŭ ankoraŭ neniu trovis eĉ etan ĉelan ŝanĝon en konataj organismoj, vivantaj en la naturo.
Tio simple ne estas vera. Vi ne estas bone informita. Ne eblas kun vi paroli. Vi ne estas informita pri bazlernejaj faktoj kiaj la aĝo de la tero, do ne eblas kun vi havi seriozan konversacion. Estas kvazaŭ paroli kun ulo kiu diradas ke la tero tre povus esti plata.

Lakiro:Tamen ĉiuj faktoj de modernaj deklaroj pli kaj pli dubindas.
Tio nur estas tiel en via kapo.

ghibulo (Prikaži profil) 26. januar 2014 18:53:27

mihxil:
Establitaj faktoj neniam ŝanĝiĝas. Evoluado estas fakto kaj tio ne ŝanĝiĝos, nur laŭ detaloj. Negantoj de scienco ŝatas diri ke ankaŭ scienco ŝanĝas opinion, sed tio fakte apenaŭ estas vera.
Lamarkismo -> Darwinismo -> Neodarwinismo ... tiuj ĉi ŝanĝoj estas laŭ vi nur "detaloj"? okulumo.gif

Nazaj na začetek