Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo? (Estas granda kvanto).
kelle poolt unpensador, 7. veebruar 2012
Postitused: 821
Keel: Esperanto
Lakiro (Näita profiili) 26. jaanuar 2014 20:39.15
Sciante distancon inter La Tero kaj la Luno, kaj rapidecon de foriĝo de la Luno, ĉiu komenclernanto povas kalkuli la tempon de la forigo. Evidentas, ke la Luno neniam alproksimiĝis ĝis kritika distanco, mortiganta la Teron kaj ĉion vivantan. Tempon de naskiĝo de ambaŭ planedoj ni ne konsideras.
mihxil (Näita profiili) 26. jaanuar 2014 21:55.57
ghibulo:Fakte jes. Ke specioj ŝanĝiĝas en tempo estas kaj restas tute establita fakto. Lamarkismo ne estis malbona ideo, sed simple ne evidentiĝis esti ĝusta. Do, ĝi estis anstataŭigita de la ideo de natura selekto de Darwin, kiu ĝis nun tute ne trovis malkonfirmon. Neo-darwinismo nur aldonas pri la mekanismo. Darwin ja ne sciis pri genoj kaj dna kaj tiel plu.mihxil:Lamarkismo -> Darwinismo -> Neodarwinismo ... tiuj ĉi ŝanĝoj estas laŭ vi nur "detaloj"?
Establitaj faktoj neniam ŝanĝiĝas. Evoluado estas fakto kaj tio ne ŝanĝiĝos, nur laŭ detaloj. Negantoj de scienco ŝatas diri ke ankaŭ scienco ŝanĝas opinion, sed tio fakte apenaŭ estas vera.
mihxil (Näita profiili) 26. jaanuar 2014 22:04.03
Lakiro:Mihxil ĉiufoje mencias aĝon de la Tero. Mi antaŭnelonge donis demandon, tamen ne ricevis respondon.Ĉiu povas, sed ĉiu tiuokaze supozas ke tiu rapideco estas konstanta. Tia ĝi ne estas, do la tuta kalkulo estas idiota. La rapido de la lumformovo estas tre malfacile kalkulebla, kaj tre dependas de multaj aferoj, kiel ekzemple la precizaj situoj de la kontinentoj.
Sciante distancon inter La Tero kaj la Luno, kaj rapidecon de foriĝo de la Luno, ĉiu komenclernanto povas kalkuli la tempon de la forigo.
Sed eĉ se oni tute trosimpligas la sistemon, tiam ankoraŭ oni ne trovas aĝon de la tero de 30 mil jaroj. Tio estas plene absurda, kaj tiu kiu asertas ke io tia estas ebla, estas tute ne plu prenebla serioza, kaj mi demandas min kial mi entute ankoraŭ legas plonkindulon kiel vin...
opincar (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 6:54.22
mihxil:Mihxil ... mi demandas min kial mi entute ankoraŭ legas plonkindulon kiel vin...Ĉar vi bezonas apogi vian kredpunkton je evolucio. Simple! Kiam vi vere legas la logiko de asertoj de Lakiro aŭ aliaj aliteorikredantoj, eble vi havos starpunkton. Sendependente de via kredo je Darvina evolucio, vi havas malplenan retorikon kaj cirklan pensadon. Kiam la demandojn de via oponanto plimultiĝas, vi aperas ataki persone kaj ne respondi al demandoj senseble kun rezono. Mi pensas same kiel alia evolucikredantoj ..."vi devas havi religia(j)n motivo(j)n por kredi je aliaj sciencoj teorioj". Ne estas rezono, nur atako.
mihxil (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 7:51.31
opincar:Ĉar vi bezonas apogi vian kredpunkton je evolucio. Simple! Kiam vi vere legas la logiko de asertoj de Lakiro aŭ aliaj aliteorikredantoj, eble vi havos starpunkton.Mi ne havos, ĉar ili asertas idiotaĵojn kiel tiun rakontaĉon pri la lumformovo, aŭ evidente simple misprezentas la teorion (kiel ekzemple kiam temas pri tiu konstanta rapido de evoluado). Ĉu vi ne legas miajn fojajn reagojn? Kiel vi reagus se iu deklarus la teron plata? Ĉu vi povus ĉiufoje reagi al ties 'logiko de asertoj'? Ĉu vi bezonus apogi vian kredpunkton koncerne la formo de la tero?
opincar: Sendependente de via kredo je Darvina evolucio, vi havas malplenan retorikon kaj cirklan pensadon.Mi jam plurajn fojojn menciis ke mi tute ne emas 'retoriki' kun uloj kiujn simple mankas scio pri la bazaj faktoj. Lakiro eĉ ne scias la faktojn pri la aĝo de la tero, kiel do entute eblas ankoraŭ 'retoriki'? Li aplikas komplete simplumajn 'argumentojn' (cetere simple kopigluita de el retejoj de kreismanoj) kaj tiam atendas ke mi serioze je tio reagu? Tiel ne funkcias (li povas trovi la respondon je lia kopiita argumento same bone en la retejoj kiuj dediĉas sin al tio). La mondo ne estas tiom simpla.
opincar:."vi devas havi religia(j)n motivo(j)n por kredi je aliaj sciencoj teorioj".Aliaj sciencaj teorioj ne menciiĝis. Tero kun aĝo de 30 mil jaroj, ne estas scienca teorio, fakte ankaŭ nego de natura selekto ne estas scienca.
opincar:Ne estas rezono, nur atako.Kiel mi diris, ne eblas rezoni kun tiuj kiuj simple negas la faktojn. Do kial mi faru. Mi simple aldonas al la frenezaĵoj ke efektive temas pri frenezaĵoj.
maratonisto (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 12:31.26
alimales (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 13:54.53
Lakiro:Mihxil, ni ĉiuj en tiu ĉi forumo laŭ vi estas idiotoj, ĈAR VI TUTE NE KAPABLAS ATENTE LEGI niajn mesaĝojn, kaj tro hastas nomi nin diletantoj.Bonvolu ne skribi "ni ĉiuj" aŭ "ni" kiam temas nur pri via opinio.
Antaŭdankon
mihxil (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 17:26.14
Lakiro:En mia antaŭa mesaĝo temas pri la LUNO, sed ne lumo. Vi eĉ ne komprenis pri kio mi demandis.Mi komprenis, nur mistajpis (Evidente, ĉar mi ekzemple parolas pri kontinentoj, kiel lumo rilatus al tio). Ĉiuokaze vi evidente estas plonkinda, eble mi ekde nun simple faru tion.
Lakiro (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 17:48.59
maratonisto:Lakiro, ĉu Vi pensas, ke miloj da sciencaj artikoloj ĉiujare pri evoluo, kiuj aperas en recenzitaj serjozaj ĵurnaloj, estas stultaĵo? Kaj kiom da artikoloj aperas, kiuj NE agnoskas evoluon?Maratonisto, vi kiel mihxil, nur operacias per kvanto de sciencaj artikoloj, kaj per kvanto de eldonitaj lernolibroj. Pri kio vi parolas? La plej eldonata libro en la mondo estas biblio. Ĉu tio ĉi estas pruvo de ekzisto de Dio? Kvanto da kredantoj en la mondo estas pli multe, ol kvanto da nektedantoj. Ĉu tio ĉi estas iu argumento en disputo?
En neantaŭlonga pasinteco sovetunia ideologio pruvadis verecon de Marksa teorio. Estis eldonitaj milionoj da libroj pri komunismo. Ĥodiaŭ 150 milionoj da rusoj ekvidis tutan fiaskon de sovetuniaj libroeldonejoj.
Miliardoj da komputiluzantoj kaj poŝtelefonhavantoj opiniis, ke povas babili libere. Aperis Snowden kaj malfermis fremdajn okulojn.
Iu ajn teorio devas esti konfirmata per realaj ekzemploj, sed ne per silogismoj. Miller kun sia abiogenezo ja ne kreis la vivan ĉelon, sed ĉiuj sciencistoj decidis, ke li pruvis la originon de vivo.
Kun estimo!
Matthieu (Näita profiili) 27. jaanuar 2014 18:18.17
Lakiro:Pri kio vi parolas?Pri tio, ke ĉiuj biologiistoj kaj sciencistoj, kiuj scias, pri kio ili parolas, konsideras evoluon kiel la plej bonan teorion por klarigi la diversecon de specioj.
Lakiro:Iu ajn teorio devas esti konfirmata per realaj ekzemplojEkzemploj konfirmantaj evoluon estas sennombraj.