i-finaĵo kontraŭ -nt-sufikso
fra Hyperboreus,2012 2 13
Meldinger: 19
Språk: Esperanto
Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 13 23:33:00
hebda999 (Å vise profilen) 2012 2 13 23:40:58
Hyperboreus:Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
Chainy (Å vise profilen) 2012 2 14 00:28:45
hebda999:Laŭ PMEG, tio estas ĝusta frazo. Vidu ĉi tieHyperboreus:Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante.
A) Mi vidis ŝin subiri la ŝtuparon.
darkweasel (Å vise profilen) 2012 2 14 06:05:58
Hyperboreus:La diferenco estas ke ĉe (A) mi vidis adon, kaj ĉe (B) mi vidis personon.Jes, mi povas konsenti kun tio.
Tjeri (Å vise profilen) 2012 2 14 06:16:31
Tio estas malĝusta frazo - kopio el la angla lingvo, malklara esperante."Eĉ muson li ne povis vidi suferi" (Zamenhof)
Hyperboreus (Å vise profilen) 2012 2 14 08:01:22
tommjames (Å vise profilen) 2012 2 14 10:21:10
Sed se la celo estas diri ke ŝi piediris malsupren laŭ la ŝtuparo, mi dirus "Mi vidis ŝin malsupreniri la ŝtuparon." Tio estas pli kutima formo.
Trafoj estas en Tekstaro per:
\\b(mal)?supren(ir\\VF)? (la )?ŝtuparon\\b
sudanglo (Å vise profilen) 2012 2 14 10:33:52
Prefere vi diru Mi vidis ŝin subiranta la ŝtuparon.
Cetere, subiri en ĉi tiu kazo povus misindiki la sencon. Estas foje eble subiri ŝtuparon sen malsupreniri la ŝtuparon - samkiel oni povas subiri ponton.
La diferenco inter la infinitiva kaj la participa uzo estas, ke la unua prezentas la agon en sia tuto, la dua prezentas la agon kiel daŭran kaj eble ne-kompletan.
Vi ofte starigas demandojn pri interpreto de frazoj, kiaj demandoj devus por vi, Hyperboreus, kiel lingvisto, prezenti nenian problemon.
Ĉu vi havas kaŝan motivon, mi min demandas.
tommjames (Å vise profilen) 2012 2 14 11:14:34
vidas vandenis:En E vortordo estas libera, kaj oni povas skribi 'Mi vidis la ŝtuparon subiri lin'. Senco sufiĉe alia, kompreneble, oni povas komenti 'sensensaĵo',sed...Vortordo en Esperanto ne estas tiom libera ke oni povas tiel miksi la ordon de partoj de frazo. Jen citaĵo el la Fundamenta Krestomatio:
"ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun la ringo."
Kompreneble Z ne timis ke oni konfuzos ĝin kun "ŝi lasos ĝin ricevi lin", ĉar al tia timo mankas bazo.
lgg (Å vise profilen) 2012 2 14 11:18:52