본문으로

Komplikaj lingvoj

글쓴이: Hyperboreus, 2012년 2월 16일

글: 21

언어: Esperanto

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 4:46:35

Forigite

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 4:55:11

Hyperboreus:
Tamen, sed nun ni plifaciligas nian lingvojn, kial la lingvoj komenciĝis tiel malfacilaj?
Pri la ĝermanaj lingvoj mi povas respondi: la "fortaj" skemoj (nehmen - nimm - nahm - genommen) estis iam la normala, regula maniero formi la diversajn verboformojn. Tio, kio estas nun la "regula", ekestis nur poste.

goli (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 5:11:08

Pli-malpli 100 vortoj de rusa havas lokativon (в лесу, на дому, sed о лесе, о доме), sed vi ne povas diri, ke ĝi neniĝis el la rusa. Kaj oldslava lingvo havis samajn kazojn, kiajn havas rusa nun. Tamen la vokativo, ke estis en oldslava, neniĝis en rusa (en la simpladiro por nomoj restis: Аня - Ань), sed restis en ukraina.

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 5:16:04

Forigite

goli (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 5:56:58

Jes, l' oldslava conjugacio estis pli malfacila, ĉar en rusa estas unu paseo, oldslava havis kvin: aoriston, perfekton, imperfekton kaj pluskvamperfekton. Kaj dualo ekzistis.
Mi ne provas refuti, ke lingvo faciliĝas. Mi simple ĝustigis vin, ĉar vi faris faktan eraron.

Hyperboreus (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 6:15:52

Forigite

Niamondo (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 6:40:30

La kastila ne perdis la duan personon de la pluralo, kaj "vosotros" vere estas la dua persono de la pluralo.

Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 7:04:05

Hyperboreus:
Kaj dankon por via korektado. Sed reirante al la demando: Se la lingvoj ĉiam plifaciliĝas, kial ili komenciĝis tiel malfacilaj?
Lingvoj ne plifaciliĝas, ili ŝangiĝas.
Por denaskaj parolantoj ne ekzistas facilaj aŭ malfacilaj lingvoj, ili lernas tiujn same bone sen rigardo al ties strukturo.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 7:21:30

Kirilo81:
Hyperboreus:
Kaj dankon por via korektado. Sed reirante al la demando: Se la lingvoj ĉiam plifaciliĝas, kial ili komenciĝis tiel malfacilaj?
Lingvoj ne plifaciliĝas, ili ŝangiĝas.
Por denaskaj parolantoj ne ekzistas facilaj aŭ malfacilaj lingvoj, ili lernas tiujn same bone sen rigardo al ties strukturo.
Artikolo de Claude Piron, Why Esperanto, since we have, by default, a world language English?, kreas iom da duboj pri tio:

When a child follows his nature, he says foots, I comed, it's mines. The correct forms are introduced into his brain from outside, quite artificially. In Esperanto he can follow his nature, since all linguistic traits can be generalized without restriction, so that such mistakes are impossible. I've observed the language of a 5-year old boy who was bilingual French/Esperanto. His Esperanto was perfect, his French was not, by a very wide margin. For me, it's evidence that Esperanto respects more the natural tendencies of the human brain as they manifest themselves when we try to express ourselves.

Traduko: "Kiam infano sekvas sian naturon, li diras [tri ekzemploj de ĝeneraligoj en la angla]. La ĝustaj formoj enkondukiĝas en lian cerbon de ekstere, sufiĉe arte. En Esperanto li povas sekvi sian naturon, ĉar ĉiuj lingvaj ecoj povas esti ĝeneraligataj senlime, do tiaj eraroj ne eblas. Mi observis la lingvaĵon de 5-jara knabo denaske parolanta la francan kaj Esperanton. Lia Esperanto estis perfekta, lia franca ne, kun granda abismo. Por mi, tio pruvas, ke Esperanto pli respektas la naturajn emojn de la homa cerbo, ĉar ili efektiviĝas, kiam ni provas esprimi nin."

Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 2월 16일 오후 8:06:05

darkweasel:
Artikolo de Claude Piron, Why Esperanto, since we have, by default, a world language English?, kreas iom da duboj pri tio
Mi ne vidas kontraŭdiron, Darkweasel. La infanoj ja fine lernas la t.n. neregulajn verbojn, kiuj (kiel vi mem klarigis supre) iam estis regulaj.
Estas fakto, ke ĉiu sana infano kapablas lerni regi ĉiun ajn lingvon kiel gepatran.

"facila" povas rilati nur al la vidpunkto de homo, kiu lernas duan, negepatran lingvon. Kaj tie "facileco" plene dependas de la sistemo de la gepatra lingvo, do entute ne eblas diri, ke "lingvoj plifaciliĝas".

다시 위로