Messages : 10
Langue: Esperanto
Epovikipedio (Voir le profil) 8 mars 2012 22:27:04
Ekzistas multe da kunigataj vortoj. Jen ekzemploj:
[LISTO]
kartludo
kolorkodo
helpo-paĝo
ĉefurbo (ĉefa urbo de regiono aŭ de lando)
vorttrezoro
ktp[/list]La dua estas vario de vortoj en frazoj. Jen ekzemplo en ĉi tiu dialogo:
Pietro kaj Paŭlo diskutas per telefono:
Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Hejme.
Mi rekomendas ke vi ne diru (indikita ruĝe):
Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Ĉe mi
Kial ? Ĉe mi ne ĉiam signifias "at", ĉar ĝi povas signifi "beside" aŭ "with". Hejme signifas "al domo" kaj precizigas ke Paŭlo estas en sia hejmo.
Ni ne devas forgesi hejmen, kiu signifias "al domo", sed kiu estas uzita kiam iu iras al sia domo. Jen unu ekzemplo:
La knabo iras hejmen ĉar li batis alian en lernejo.
Aliaj ekzemploj : ĉambre kaj laboreje.
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)
TatuLe (Voir le profil) 8 mars 2012 23:21:03
Epovikipedio:(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)
![sal.gif](/images/smileys/sal.gif)
vortrezoroDevus esti vorttrezoro, ĉar ĝi konsistas el vort + trezoro kaj ne vort + rezoro.
Jen du el tute rimedojMi ne tute komprenas kion vi volas diri per "tute rimedoj". Ĉu "du el multaj rimedoj" aŭ "du el ĉiuj rimedoj", aŭ ion alian?
Epovikipedio (Voir le profil) 8 mars 2012 23:44:06
TatuLe:Korektita.Epovikipedio:(Avertu min se vi trovas erarojn aŭ eraretojn, ĉar vi plibonigus mian Esperanton)Mi havas du komentetojn:
vortrezoroDevus esti vorttrezoro, ĉar ĝi konsistas el vort + trezoro kaj ne vort + rezoro.Jen du el tute rimedojMi ne tute komprenas kion vi volas diri per "tute rimedoj". Ĉu "du el multaj rimedoj" aŭ "du el ĉiuj rimedoj", aŭ ion alian?
Hyperboreus (Voir le profil) 9 mars 2012 01:18:50
darkweasel (Voir le profil) 9 mars 2012 06:12:52
Hyperboreus:Alia rimedio:Ne, tie sia estas tute ĝusta, ĉar ĝi rilatas al la senca subjekto de la infinitivo:
Bonvolu ne uzi "sia" kiam la pronomo ne rilatas la subjekton de la ĉeffraxo; uzu "onia":
Jen du el multaj rimedoj por plibonigi onian vorttrezoron.
rimedoj por plibonigi sian vorttrezoron = rimedoj, per kiuj oni povas plibonigi sian vorttrezoron
Hyperboreus (Voir le profil) 9 mars 2012 07:11:01
darkweasel (Voir le profil) 9 mars 2012 07:19:15
mi volas manĝi = mi volas ke MI manĝu
estas danĝere resti kun leono = estas danĝere, kiam ONI restas ĉe leono.
ktp - uzi "sia" oni ja povas se ĝi rilatas al la senca subjekto. lingva fakto, eĉ se vi pro iaj teoriaj konsideroj kontraŭas ĝin.
Hyperboreus (Voir le profil) 9 mars 2012 07:26:21
sudanglo (Voir le profil) 9 mars 2012 10:59:56
Mi atentigas pri du metodoj (estas aliaj) per kiuj oni povas riĉigi sian esprimpovon.
1. Lerta kunmeto de vorto-elementoj, ekzemple: kartludo, kolorkodo, helpo-paĝo
ĉefurbo, vorttrezoro, ktp.
2. Variigo de vortoj en frazoj, ekzemple:
Pietro kaj Paŭlo diskutas per telefono:
Pietro: Kie vi estas ?
Paŭlo: Hejme. (ĉe-hejme)
darkweasel (Voir le profil) 9 mars 2012 12:42:29