לתוכן העניינים

Kio estas Dio ?

של Paquillo, 10 באפריל 2012

הודעות: 164

שפה: Esperanto

lagtendisto (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:14:06

Zato:
mihxil:
fstphane: Dio estas unu religia termino! Mi diras do, ke Dio aŭ konscio estas la vivo mem, la tuta vivo.
Se Dio estas 'vivo', kial vi ne simple uzas tiun vorton? Kial estas tiom nepre ĉion konfuzi? En normalaj difinoj 'dio' estas superulo, ia persono, kial estas tiom malfacile simple resti ĉi tiu klasika signifo? Ĉu temas pri ia amo pri svagaj nekompreneblaj parolmanieroj?
Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.
Tiu interpreto malestimas forte inojn. Inoj kaj virinoj "samvaloras".

Paquillo (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:18:18

spreecamper:

neniu dubo, inoj kaj virinoj samvaloras.

vincas (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:27:20

Zato:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.
Dio ne povas havi sekson. Ĝi estas nek viro, nek virino.

Zato (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:29:55

spreecamper:Tiu interpreto malestimas forte inojn.
Kial?

lagtendisto (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:33:21

Zato:
spreecamper:Tiu interpreto malestimas forte inojn.
Kial?
Tial.

Zato (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:35:51

vincas:
Zato:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.
Dio ne povas havi sekson. Ĝi estas nek viro, nek virino.
Dio povas ĉion. ridulo.gif Se li volas esti viro, do li povas esti viro. Li kun virino Maria ja eĉ havas filon, ĉu ne?

Paquillo (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 16:44:06

ĉi tie ni povas vidi malsamajn difinojn pri dio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dio

tamen, mi pensas, ke la plej grava afero ne estas kio estas dio, sed kian dion ni havas en niaj mensoj.

mi pensas ke multaj personoj havas malsanigan koncepton pri dio, ĉar ili legis en siaj sanktaj libroj pri terura dio kiun ili devas strikte obei se ili volas esti premiitaj aŭ, alimaniere, ili estos severe punitaj. tiu koncepto pri dio povas fari multe da malbono al kredantoj kaj al personoj proksimaj al ili, kaj mi pensas ke estas la plej ofta koncepto pri dio en la mensoj de kredantoj.

aliaj konceptoj, kiel la budhisma aŭ la taoisma, estas pli evoluitaj kaj ili ne parolas pri ĉiopova punanto, sed pri harmonio kun la kosmo, ktp.

kaj certe ekzistas multaj aliaj malsamaj konceptoj pri dio, ĉiu kredanto eble havas unun malsaman.

mi pensas ke ni devas analizi nin mem, kaj pripensi ĉu nia koncepto pri dio povas esti malsaniga por niaj mensoj.

Zato (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 17:12:36

Paquillo:
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?

Paquillo (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 17:23:03

Zato:
Paquillo:
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
hej, ĉu vi estas apuso?

Zato (הצגת פרופיל) 5 במאי 2012, 17:32:39

Paquillo:kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?
Jes, niaj mensoj ekzistas reale, tamen, mi ne certas, ke ankaŭ tio, kio ekzistas en mia menso, ekzistas reale.
Paquillo:hej, ĉu vi estas apuso?
Jes!

לראש הדף