Kio estas Dio ?
ya Paquillo, 10 Aprili 2012
Ujumbe: 164
Lugha: Esperanto
lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:14:06 alasiri
Zato:Tiu interpreto malestimas forte inojn. Inoj kaj virinoj "samvaloras".mihxil:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.fstphane: Dio estas unu religia termino! Mi diras do, ke Dio aŭ konscio estas la vivo mem, la tuta vivo.Se Dio estas 'vivo', kial vi ne simple uzas tiun vorton? Kial estas tiom nepre ĉion konfuzi? En normalaj difinoj 'dio' estas superulo, ia persono, kial estas tiom malfacile simple resti ĉi tiu klasika signifo? Ĉu temas pri ia amo pri svagaj nekompreneblaj parolmanieroj?
Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:18:18 alasiri
spreecamper:neniu dubo, inoj kaj virinoj samvaloras.Zato:Tiu interpreto malestimas forte inojn. Inoj kaj virinoj "samvaloras".mihxil:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.fstphane: Dio estas unu religia termino! Mi diras do, ke Dio aŭ konscio estas la vivo mem, la tuta vivo.Se Dio estas 'vivo', kial vi ne simple uzas tiun vorton? Kial estas tiom nepre ĉion konfuzi? En normalaj difinoj 'dio' estas superulo, ia persono, kial estas tiom malfacile simple resti ĉi tiu klasika signifo? Ĉu temas pri ia amo pri svagaj nekompreneblaj parolmanieroj?
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:27:20 alasiri
Zato:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.Dio ne povas havi sekson. Ĝi estas nek viro, nek virino.
Zato (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:29:55 alasiri
spreecamper:Tiu interpreto malestimas forte inojn.Kial?
lagtendisto (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:33:21 alasiri
Zato:Tial.spreecamper:Tiu interpreto malestimas forte inojn.Kial?
Zato (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:35:51 alasiri
vincas:Dio povas ĉion.Zato:Kompreneble, Dio estas ulo. Superulo, kiu kreis la universon, homojn kaj bestojn. Li devas esti simila al viro, ĉar li kreis viron simila al si mem.Dio ne povas havi sekson. Ĝi estas nek viro, nek virino.

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 4:44:06 alasiri
http://eo.wikipedia.org/wiki/Dio
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero ne estas kio estas dio, sed kian dion ni havas en niaj mensoj.
mi pensas ke multaj personoj havas malsanigan koncepton pri dio, ĉar ili legis en siaj sanktaj libroj pri terura dio kiun ili devas strikte obei se ili volas esti premiitaj aŭ, alimaniere, ili estos severe punitaj. tiu koncepto pri dio povas fari multe da malbono al kredantoj kaj al personoj proksimaj al ili, kaj mi pensas ke estas la plej ofta koncepto pri dio en la mensoj de kredantoj.
aliaj konceptoj, kiel la budhisma aŭ la taoisma, estas pli evoluitaj kaj ili ne parolas pri ĉiopova punanto, sed pri harmonio kun la kosmo, ktp.
kaj certe ekzistas multaj aliaj malsamaj konceptoj pri dio, ĉiu kredanto eble havas unun malsaman.
mi pensas ke ni devas analizi nin mem, kaj pripensi ĉu nia koncepto pri dio povas esti malsaniga por niaj mensoj.
Zato (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 5:12:36 alasiri
Paquillo:Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 5:23:03 alasiri
Zato:kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?Paquillo:Mi pensas, ke tia afero tute ne estas grava; la plej grava afero estas, kiaj dioj ekzistas reale?
tamen, mi pensas, ke la plej grava afero estas, kian dion ni havas en niaj mensoj?
hej, ĉu vi estas apuso?
Zato (Wasifu wa mtumiaji) 5 Mei 2012 5:32:39 alasiri
Paquillo:kaj, ĉu niaj mensoj ne ekzistas reale?Jes, niaj mensoj ekzistas reale, tamen, mi ne certas, ke ankaŭ tio, kio ekzistas en mia menso, ekzistas reale.
Paquillo:hej, ĉu vi estas apuso?Jes!