Postitused: 24
Keel: Esperanto
Hyperboreus (Näita profiili) 16. aprill 2012 21:49.33
zan (Näita profiili) 17. aprill 2012 8:14.21
Mia kompreno estas jena(eble simila al la konsilo de Hyperboreus):
Ambaŭ eblas. Ĉar la verbo "esti" havas ĉefe du signifojn.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/e...
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...
PMEG:Oni rajtas senti, ke ekzistas sabata atomosfero aŭ ia sabata tago ĉirkaŭ li. Tiam li esprimas sin laŭ (2), ke "sabato" estas subjekto.
(1)Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nomiĝas perverba priskribo: La patro estas sana....
Esti « ...Esti povas ankaŭ esti sensubjekta:
Estas varme. Estas terure. Estis dimanĉo. Estis milito.
(2)Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto:
Sen regalo ne estas balo.PE.2281
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20
Jam estas tempo iri domen.FE.28
Alimaniere oni rajtas pensi "la tuta situacio estas sabato" kaj forlasi la nenecesan subjekton. Tiam lia esprimo fariĝas (1).
Mi komprenas, ke ambaŭ pens-manieroj estas ĝustaj, ĉar "esti" havas du signifojn.
Mi certigis min, ke mia demando ne estis vana. Mi povis firmigi mian komprenon. Gramatikaj demandoj kaj respondoj ne konfuzas min sed male ege helpas min. Klarigoj al gramatikaj malfacilaĵoj tre gravas por Esperanto. @sudanglo; tio ne estas la "piglo-kapo".
darkweasel (Näita profiili) 17. aprill 2012 9:50.20
ŝajne do ambaŭ pensmanieroj (sensubjekta/sabato estas subjekto) estas plene ĝustaj.
sudanglo (Näita profiili) 17. aprill 2012 10:26.28