לתוכן העניינים

Hodiaŭ estas sabato.

של zan, 14 באפריל 2012

הודעות: 24

שפה: Esperanto

Hyperboreus (הצגת פרופיל) 16 באפריל 2012, 21:49:33

Forigite

zan (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2012, 08:14:21

Dankegon al ĉiuj! Io solviĝis en mi!
Mia kompreno estas jena(eble simila al la konsilo de Hyperboreus):
Ambaŭ eblas. Ĉar la verbo "esti" havas ĉefe du signifojn.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/gravaj_verboj/e...
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/verboj_frazrolo...
PMEG:
(1)Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nomiĝas perverba priskribo: La patro estas sana....

Esti « ...Esti povas ankaŭ esti sensubjekta:
Estas varme. Estas terure. Estis dimanĉo. Estis milito.

(2)Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto:
Sen regalo ne estas balo.PE.2281
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo.FE.20
Jam estas tempo iri domen.FE.28
Oni rajtas senti, ke ekzistas sabata atomosfero aŭ ia sabata tago ĉirkaŭ li. Tiam li esprimas sin laŭ (2), ke "sabato" estas subjekto.
Alimaniere oni rajtas pensi "la tuta situacio estas sabato" kaj forlasi la nenecesan subjekton. Tiam lia esprimo fariĝas (1).

Mi komprenas, ke ambaŭ pens-manieroj estas ĝustaj, ĉar "esti" havas du signifojn.
Mi certigis min, ke mia demando ne estis vana. Mi povis firmigi mian komprenon. Gramatikaj demandoj kaj respondoj ne konfuzas min sed male ege helpas min. Klarigoj al gramatikaj malfacilaĵoj tre gravas por Esperanto. @sudanglo; tio ne estas la "piglo-kapo".

darkweasel (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2012, 09:50:20

zan, dankon por la citaĵoj el pmeg!

ŝajne do ambaŭ pensmanieroj (sensubjekta/sabato estas subjekto) estas plene ĝustaj.

sudanglo (הצגת פרופיל) 17 באפריל 2012, 10:26:28

Mi ĝojas, Zan, ke vi nun estas kontenta. Tamen la afero por mi restas samranga kiel la nombro da anĝeloj sur pinglokapo.

לראש הדף