前往目錄

Kiel oni diras 'batman' Esperante?

貼文者: korona, 2012年4月19日

訊息: 17

語言: Esperanto

korona (顯示個人資料) 2012年4月19日下午2:49:14

Unue mi pensis, "Vespertulon". Sed poste mi ekpensis ke oni dirus "Vespertvirinon" je "Batwoman", nek "Vespertulinon".

Kion vi pensas?

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年4月19日下午3:00:08

"Vespertviro" estus la vort-al-vorta traduko de "Batman", ĉu ne?

Amike.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月19日下午3:22:27

korona:Unue mi pensis, "Vespertulon". Sed poste mi ekpensis ke oni dirus "Vespertvirinon" je "Batwoman", nek "Vespertulinon".

Kion vi pensas?
Batmano

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年4月19日下午3:24:40

antoniomoya:"Vespertviro" estus la vort-al-vorta traduko de "Batman", ĉu ne?

Amike.
Jes, ĝuste, ankaŭ nomata v-v, vovo inter amikoj, vovo ĉiam...okulumo.gif

Desit1 (顯示個人資料) 2012年4月19日下午4:15:25

Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年4月19日下午4:45:09

Desit1:Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif
Por tio oni ne devas studi...sed esperante batman signifas alian aferon, do jam ne estas plu superheroo, sed kruela ekstremaĵo.
Ankaŭ Vespertulo-Verpertul´ mojosas, sed do, Superman povas esti Superul´, kaj Spiderman Araneul´, kaj Hulk Hulkul´ :-x

dpmsf (顯示個人資料) 2012年4月19日下午5:34:19

Mi preferas vespertviron.

fajrkapo (顯示個人資料) 2012年4月19日下午6:55:27

dpmsf:Mi preferas vespertviro.
Jes, ankaŭ mi, krom belegas, mi tre ŝatas tiajn esperantvortojn kiuj permesas Eo.

hebda999 (顯示個人資料) 2012年4月20日上午6:15:06

fajrkapo:
Desit1:Eble simple "Batman" do ĉiuj konas la nigran batalanton okulumo.gif
Por tio oni ne devas studi...sed esperante batman signifas alian aferon...
Ne, Batmano signifas nur Batmanon, ne batantan manon aŭ batatan manon. Rigardu la unuan literon, ĝi estas skribita majuskle, kio signifas la propran nomon, ne ordinaran komunan substantivon.

sudanglo (顯示個人資料) 2012年4月20日上午9:10:25

Jes, Batmano havas plenan rajton kiel internacia vorto (sub regulo 15).

Sed tikla afero estas kiel diri Batwoman, aŭ Supergirl, aŭ Catwoman.

回到上端