Kwa maudhui

Kial diras "konsenti" sed ne KUN~SENTI?

ya eitanulo, 17 Mei 2012

Ujumbe: 22

Lugha: Esperanto

BenjamenoPoeto (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 1:57:26 asubuhi

Epovikipedio:kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"
Klare la fina venko de la angla jam venis, kiam oni uzas ĝin por difini esperantajn vortojn en esparanta forumo.

cellus (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 4:59:15 asubuhi

Por mi "kunsento" estas sinonimo de "empatio". Mi demandas al mi ĉu kunsento ne korespondas al germana Mitgefühl, pola "współczucie" aŭ sveda "medkänsla". Tiuj vortoj konsistas el kun kaj sento, kaj ĉu tio ne estas "empatio". Kompato estas iom alia afero.

Komparu ankaŭ konscio kaj konscienco. Se oni havas konscion oni estas veka, scias kio okazas ĉirkaŭ oni. Se oni havas konsciencon, la morala kontrolo estas enŝaltita.

sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 5:55:12 asubuhi

eitanulo:
Sed, vi ne komprenis ke tiu-ĉi vorto kiun vi tiom obstine defendas, fakte estas ankaŭ nuanco. Ĝi inkluzivas du jam ezkistantaj Esperantaj radikoj, kaj malpli logika- KON(I) + SENT(I), kaj ĝi havas la senco de "To know the feeling".
Se 'konsenti' estus kunmetita vorto, ĝi signifus ne "To know the feeling" (koni sento(j)n) sed "to feel the acquainting" (senti kono(j)n)

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 6:55:59 asubuhi

BenjamenoPoeto:
Epovikipedio:kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"
Klare la fina venko de la angla jam venis, kiam oni uzas ĝin por difini esperantajn vortojn en esparanta forumo.
Ĉu vere estas tiel malfacile por vi rigardi la vortaron? "konsent-" estas plena vorto, ne kunmetaĵo "kon-senti-"!

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 7:00:42 asubuhi

Kaj cetere, ĉu kompreni estas preni komon??????????????????????????????????ßßßßßßßß

rido.gif

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 11:45:08 asubuhi

BenjamenoPoeto:
Epovikipedio:kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"
Klare la fina venko de la angla jam venis, kiam oni uzas ĝin por difini esperantajn vortojn en esparanta forumo.
Se estas necese uzi ĝin por klarigi ion duba, ion malfacila por komprenigi, tio ne multe gravas. Estas iel normale aŭ logike uzi alian lingvon por ĉi tiuj neklaraj kazoj, nun estas la angla ĉar ĝi estas la plej studata lingvo, do la lingvo kiu konas pli malpli nun la plimulto, kaj oni uzas ĝin ĉar oni pensas ke la aliuloj eble povas kompreni. Se ĝi estus la rusa, la latina aŭ la ĉina, oni klarigus kelkaj aferojn en tiuj lingvoj.

Estas iom malklare diri: KUn-senti signifas senti kune, uzante la samaj vortoj...do, kiel oni klare diras? (ne por konsenti kiu signifas samopinii, sampensi, permesi). Uzi feel togheter ne malbonas ĉikaze, ĉar multaj homoj komprenas bone kion signifas kunsenti nun, kaj pli bone se oni ankaŭ uzas aliajn plimultajn lingvojn se oni parolas ilin: feel togheter, sentir emsamble, sentir juntos, ktp.

Eddycgn (Wasifu wa mtumiaji) 18 Mei 2012 6:43:52 alasiri

en mia vortaro "konsenti" kaj "kunsenti" havas diversajn signifojn.
Li estas du diferencaj vortoj, ĉu ne?

Ĉetere: "kun" latine estas "cum", aŭ ne?

respekteme...

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2012 9:05:35 asubuhi

Epovikipedio:kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"
Kaj kion signifas tiuj fremdlingvaj termoj? Mi ilin tute ne komprenas. Klarigu la aferon en esperanto.

Same mi povas skribi:

kunsenti signifas "współczuć"

konsenti signifas "zgadzać się"

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2012 9:13:52 asubuhi

hebda999:
Epovikipedio:kunsenti signifas "to feel together"

konsenti signifas "to agree, to consent, to accede"
Kaj kion signifas tiuj fremdlingvaj termoj?
Termoj?
hebda999:Mi ilin tute ne komprenas.
Mi certas, ke vi ja komprenas ilin. ridulo.gif

hebda999:
Same mi povas skribi:

kunsenti signifas "współczuć"

konsenti signifas "zgadzać się"
Evidente - kaj per pola-germana vortaro mi eltrovis, ke vi pravas pri tio! rido.gif

hebda999 (Wasifu wa mtumiaji) 19 Mei 2012 9:14:01 asubuhi

fajrkapo:... Estas iel normale aŭ logike uzi alian lingvon por ĉi tiuj neklaraj kazoj, nun estas la angla ĉar ĝi estas la plej studata lingvo, do la lingvo kiu konas pli malpli nun la plimulto...
Vi intermiksas du aferojn. Studata ne signifas komprenata. Ekzistas multe da homoj, kiuj studinte la anglan por dek jaroj ne komprenas ĝin entute. Esperanto estas pli klara lingvo ol la angla, do en la esperntalingva parto de forumo oni devas fari klarigojn esperante.

Kurudi juu