Resti kun leono estas danĝera
by Hyperboreus, June 29, 2012
Messages: 30
Language: Esperanto
Epovikipedio (User's profile) June 30, 2012, 8:42:36 PM
sudanglo:Je la barbo de Zamenhof, kiel la gramatikistoj ŝatas ŝpruci vortojn.Kion signifas e-as kaj a-u ?
Kiel mi jam diris, kutime oni e-as, sed en kazoj de dusenco oni a-u, ankaŭ se kompleksa frazo estas pli tuj-komprenebla tiel.
fajrkapo (User's profile) June 30, 2012, 8:48:16 PM
Epovikipedio: Kion signifas e-as kaj a-u ?Paroli per e aŭ per a, uzi e-n aŭ a-n por la vortfino. Tre saĝa lingvouzo, hip...Epo
(alivorte la verboj Ei kaj Ai)
Kirilo81 (User's profile) July 1, 2012, 12:29:53 PM
Tamen, ankaŭ kun "trovi" adverbo ŝajnas al mi pli nature ol adjektivo, nome laŭ egaligo:
...-o estas bona : mi trovas ...-on bona
...-i estas bone : X, X = mi trovas bone ...-i
(atentu la vortordon ŝanĝitan pro la verba formo de la objekto)
Hyperboreus (User's profile) July 2, 2012, 6:46:01 PM
darkweasel (User's profile) July 2, 2012, 7:34:31 PM
Laŭ mi, kvankam ĉe Zamenhof (sed ne en la Fundamento) oni ja trovas strangaĵojn kiel *estus tre utila tute precizigi, hodiaŭ mi estas certa, ke preskaŭ ĉiu iom sperta Esperantisto ja taksus tion erara. Kaj mi mem ja certe daŭrigos korekti lernantojn, kiuj skribas ion tian.
kefga_x (User's profile) July 2, 2012, 7:51:39 PM
darkweasel:la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon.Ĉu tio estus ligilo? Mi ne povas klaki ĝin.
Hyperboreus (User's profile) July 2, 2012, 8:06:01 PM
darkweasel (User's profile) July 2, 2012, 8:26:05 PM
Hyperboreus:Jes ja, kaj eble iuj jam rimarkis, ke eksterforumajn citaĵojn mi ĝenerale skribas blue (krom kiam ili estas lingvaj ekzemploj, tiam mi skribas ilin kursive).kefga_x:Tio ne estas ligilo, sed blukolora teksto.darkweasel:la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon.Ĉu tiu estus ligilo? Mi ne povas klaki ĝin.
zan (User's profile) July 3, 2012, 8:02:30 AM
Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.Novaj diligentaj lernantoj lernos Esperanton per tiaj lernolibroj kaj nature alkutimiĝos al priskriba adverbo por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj. Ili opinios strange uzi a-vorton tiukaze. Tio signifas, ke nun estas tro frue sed baldaŭ eblos.
Krome mi pensas: "trovi -a -i" estas "trovi -a (afero/agado) -i".
(I) La gazetoj ne trovas necesa (afero) eniĝi en tion, pri kio ili skribas.
= ... ne trovas, ke estas necesa afero eniĝi ...
Tamen mi preferas plej simplajn regulojn. Do, "ĉiam priskribu i-vorton per adverbo", tio estas tute simpla kaj kontentigas min.
Chainy (User's profile) July 17, 2012, 7:43:24 AM