Kwa maudhui

Resti kun leono estas danĝera

ya Hyperboreus, 29 Juni 2012

Ujumbe: 30

Lugha: Esperanto

Epovikipedio (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2012 8:42:36 alasiri

sudanglo:Je la barbo de Zamenhof, kiel la gramatikistoj ŝatas ŝpruci vortojn.

Kiel mi jam diris, kutime oni e-as, sed en kazoj de dusenco oni a-u, ankaŭ se kompleksa frazo estas pli tuj-komprenebla tiel.
Kion signifas e-as kaj a-u ?

fajrkapo (Wasifu wa mtumiaji) 30 Juni 2012 8:48:16 alasiri

Epovikipedio: Kion signifas e-as kaj a-u ?
Paroli per e aŭ per a, uzi e-n aŭ a-n por la vortfino. Tre saĝa lingvouzo, hip...Epo ridulo.gif
(alivorte la verboj Ei kaj Ai)

Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 1 Julai 2012 12:29:53 alasiri

Bone, efektive legi la respondon de la Akademio (kion mi ne faris pro tempomanko) pliklarigas la aferon (mi jam ekdubis pri mia lingvosperto).

Tamen, ankaŭ kun "trovi" adverbo ŝajnas al mi pli nature ol adjektivo, nome laŭ egaligo:

...-o estas bona : mi trovas ...-on bona
...-i estas bone : X, X = mi trovas bone ...-i
(atentu la vortordon ŝanĝitan pro la verba formo de la objekto)

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 2 Julai 2012 6:46:01 alasiri

Forigite

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 2 Julai 2012 7:34:31 alasiri

Nur nun mi havis tempon legi tion - kaj mi ja trovas iom konsterne, ke la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon.

Laŭ mi, kvankam ĉe Zamenhof (sed ne en la Fundamento) oni ja trovas strangaĵojn kiel *estus tre utila tute precizigi, hodiaŭ mi estas certa, ke preskaŭ ĉiu iom sperta Esperantisto ja taksus tion erara. Kaj mi mem ja certe daŭrigos korekti lernantojn, kiuj skribas ion tian.

kefga_x (Wasifu wa mtumiaji) 2 Julai 2012 7:51:39 alasiri

darkweasel:la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon.
Ĉu tio estus ligilo? Mi ne povas klaki ĝin.

Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 2 Julai 2012 8:06:01 alasiri

Forigite

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 2 Julai 2012 8:26:05 alasiri

Hyperboreus:
kefga_x:
darkweasel:la Sekcio pri Gramatiko konstatas, ke la lingvouzo ankoraŭ ne definitive solvis la aferon.
Ĉu tiu estus ligilo? Mi ne povas klaki ĝin.
Tio ne estas ligilo, sed blukolora teksto.
Jes ja, kaj eble iuj jam rimarkis, ke eksterforumajn citaĵojn mi ĝenerale skribas blue (krom kiam ili estas lingvaj ekzemploj, tiam mi skribas ilin kursive).

zan (Wasifu wa mtumiaji) 3 Julai 2012 8:02:30 asubuhi

Mi legis la PDFon. La Sekcio ankoraŭ ne decidis pri la temo. Sed la plej grava parto en ĝia respondo ŝajnas al mi la jena:
Tamen, al verkistoj de lernolibroj la Sekcio rekomendas, ke oni uzu adjektivon por predikativoj rilatantaj al substantivoj kaj substantivecaj vortoj kiaj pronomoj, kaj ke oni uzu adverbon por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj.
Novaj diligentaj lernantoj lernos Esperanton per tiaj lernolibroj kaj nature alkutimiĝos al priskriba adverbo por predikativoj - subjektaj kaj objektaj - rilatantaj al infinitivoj kaj "ke"-propozicioj. Ili opinios strange uzi a-vorton tiukaze. Tio signifas, ke nun estas tro frue sed baldaŭ eblos.

Krome mi pensas: "trovi -a -i" estas "trovi -a (afero/agado) -i".
(I) La gazetoj ne trovas necesa (afero) eniĝi en tion, pri kio ili skribas.
= ... ne trovas, ke estas necesa afero eniĝi ...

Tamen mi preferas plej simplajn regulojn. Do, "ĉiam priskribu i-vorton per adverbo", tio estas tute simpla kaj kontentigas min.

Chainy (Wasifu wa mtumiaji) 17 Julai 2012 7:43:24 asubuhi

Hyperboreus, la respondo al via demando fariĝis temo de artikolo en Libera Folio: Akademio de Esperanto trovas frua decidi

Kurudi juu