ورود به محتوا

Famaj esperantistoj

از robbkvasnak, 22 ژوئیهٔ 2012

پست‌ها: 30

زبان: Esperanto

cellus (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 6:12:34

raffadalbo:ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist".
Ĉu oni ne diras "la sama kiel". Almenaŭ estis tiel kiam mi lernis esperanton. Sed la lingvo evoluiĝas.

darkweasel (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 7:11:45

cellus:
raffadalbo:ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist".
Ĉu oni ne diras "la sama kiel". Almenaŭ estis tiel kiam mi lernis esperanton. Sed la lingvo evoluiĝas.
Certe vi pravas.

cellus (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:02:29

Ni komencu de la komenco:
Oni publikigas liston de esperanto-parolantoj por montri ke multaj famaj homoj scias esperanton.

Kompreneble estas interese scii ke de Wahl, la kreinto de Occidental sciis esperanto kaj ke la ido-proponanto Ostwald ankaŭ scipovis esperanton – el historia vidpunkto. Sed ĉu la esperanta afero estas apogata per sciigoj pri personoj kiuj ja scipovis esperanton, sed ne volis uzi ĝin kiel Kazimierz Bein aŭ konstruis alian lingvon kiel de Wahl?

mihxil (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 14:31:42

cellus:Ni komencu de la komenco:
Oni publikigas liston de esperanto-parolantoj por montri ke multaj famaj homoj scias esperanton.
Mi pensis ke vikipedio ekzistas por havigi informojn. Ĝi ne ekzistas por montri aŭ pruvi ion ajn. Se pro tio la paĝo estas kreita, tiam mi proponus forigi ĝin.

Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi. La tuta listo en tiu vikipediero ja ŝajnas al mi iom stranga, ĉar fakte miksas du tipojn. Ĝi enhavas kaj homojn kiuj estas famaj en esperantujo kiel ekzemple Don Harlow, kaj ankaŭ homojn kiuj estas mondfamaj kaj hazarde ankaŭ scipovas esperanton (ekz. Drees). Fakte estas tria tipo konsistanta el rektaj mensogoj (Shatner, ha ha, tiu certe ne konas esperanton!).

Nu, kvankam mi konfesu ke la retestro de Usono (mi eĉ ne sciias ke tio ekzistas) eble iom famu.

darkweasel (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 15:12:27

mihxil:
Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi.
Konsentite, sed malbona kvalito ne estas kialo por forigo. Kial vi ne plibonigas ĝin mem?

mihxil (نمایش مشخصات) 25 ژوئیهٔ 2012،‏ 17:53:30

darkweasel:
mihxil:
Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi.
Konsentite, sed malbona kvalito ne estas kialo por forigo. Kial vi ne plibonigas ĝin mem?
Mi jam iomete plibonigis pasintan semajnon. Sed tempo estas limigita, kaj mi fakte ne tre interesiĝas pri la temo.

La problemo kun via starpunkto estas ke tio stimulas kreon de merdo, ĉar aliaj ja plibonigus oniajn faraĉaĵojn. Tio stimulas elspezon de la tempo de aliaj. Se artikolo estus tro eraroplena aŭ malbona alimaniere, kaj oni ne verkus la artikolon mem, tiaokaze mi pensas ke eble forigo ne estus malbona ideo.

Sed mi estas tute ne vigla vikipediisto, kaj maldiligenta ĝenerale, do mi preferas nun fajfi pri la tuta paĝo, kaj lasi ĝin en ĝia plorinda stato. Drastaj agoj evidente estus tre pedantaj ĉi-kaze.

cellus (نمایش مشخصات) 26 ژوئیهٔ 2012،‏ 5:37:04

Estas legitima intereso scii ke tiu aŭ alia homo fakte parolis esperanton. Tiaj informoj donas komprenon pri la signifo kaj disvastiĝo de esperanto. Estas tamen la sama problemo kiel kiam oni provas difini la naciecon de ekzemple verkisto. La finlanda verkisto Johan Ludvig Runeberg skribis en la sveda lingvo kaj do eniris en la historion de la sveda literaturo. Sed la afero komplikiĝas iom se vi pensas pri la polo Joseph Conrad kiu skribis en la angla lingvo, kaj do devas esti vidita kiel brita verkisto. Sed kion oni diru pri Isaac Bashevis Singer, kiu vivis en Usono sed skribis en la jida!

Estas ja interese scii ke la nobellaŭreato Ostwald sciis esperanton, sed ĉu oni ne perdas gravan informeron se oni ne mencias ke li poste lasis esperanton por apogi idon kaj eĉ donis signifan parton de sia premio por apogi tiun movadon?

Ankaŭ la ĝenerala sinteno al esperanto estas interesa afero, sed ĝi eble ne apartenas nek en Vikipedio nek en tiu ĉi diskuto.

raffadalbo (نمایش مشخصات) 26 ژوئیهٔ 2012،‏ 17:51:40

mihxil:Mi pensis ke vikipedio ekzistas por havigi informojn.
Mi ege konsentas kun tiu parolo de Mixhil ridulo.gif

La ĉefa celo de vikipedio estas, en tiu okazo, de sciigi pri la homoj kiu gravis en la historio de Esperanto, pro malsamaj kialoj.

Aldone, mi denove rediras ke oni povas paroli "precize" aŭ "neprecize". Normale ni parolas "neprecize". Ni diras "ĉiuj scias tion" sed ni ne celas diri ke ankaŭ la plej junaj infanoj scias tion. Ni diras "malbona vetero" dum la pluvo sed ni scias ke la pluvo estas bona por la terkulturo, ni signifas nur ke la vetero estas malbona por tiuj kiuj vivas en urboj.

Do, ĉiuj kiuj tentis plibonigi Esperanton estas gravaj en la historio de Esperanto, eĉ kiam li malsukcesis aů kiam ni malkonsentas kun ili. Ostwald estis precize esperantisto dum kelkaj jaroj; poste li estis "neprecize" esperantisto, ĉar li apogis la ido-movadon, sed ne forgesis Esperanton.

Altebrilas (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2012،‏ 9:52:37

"Esperantisto" estas malpreciza vorto, tio signifas, ke ni povas uzi ĝin (kaj ĝiajn nacilingvajn ekvivalentojn) kiam ni bezonas malprecizan vorton, por reklami, ekzemple. Tiam ni povas uzi la plej larĝan difinon: iu kiu iel-ajn manifestas intereson por esperanto. Se iu el la publiko estas malkredema, ĉiam ni povas doni pliajn klarigojn. Sed en 90% de la kazoj, homoj (eĉ ĵurnalistoj) ne kontrolas la informon kaj kontentiĝas pri la ciferoj. Tio ne estas mensoga, sed homoj kiuj kredas ion ajn prefere kredu ion favoran al esperanto.

Se ni deziras esti precizaj, ni uzu precizajn esprimojn - esperanto-parolanto, esperanto-batalanto, esperanto-simpatianto, ktp - aŭ ni donu difinon, ekz.: "en la ĉi-suba teksto, mi nomos esperantisto tiun, kiu sin proklamas esperantisto, ktp."

raffadalbo (نمایش مشخصات) 27 ژوئیهٔ 2012،‏ 18:54:09

Altebrilas:Se ni deziras esti precizaj, ni uzu precizajn esprimojn - esperanto-parolanto, esperanto-batalanto, esperanto-simpatianto, ktp - aŭ ni donu difinon, ekz.: "en la ĉi-suba teksto, mi nomos esperantisto tiun, kiu sin proklamas esperantisto, ktp."
+1 Bone diris vi! ridulo.gif

Revenante al la komenca demando, kiujn devas enhavi la listo de la famaj esperantistoj? Ekzemple, ĉu ĝi devas enhavi Ostwald? Mi kredas ke, si oni volas eviti iun ajn konfuzon, simple oni devas eviti liston de "famaj esperantistoj"; anstataŭ oni devas fari liston de "famaj esperantisto-parolantoj" aŭ "homoj gravaj por la historio de la esperantismo" ktp.

بازگشت به بالا