Famaj esperantistoj
viết bởi robbkvasnak, Ngày 22 tháng 7 năm 2012
Tin nhắn: 30
Nội dung: Esperanto
cellus (Xem thông tin cá nhân) 06:12:34 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
raffadalbo:ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist".Ĉu oni ne diras "la sama kiel". Almenaŭ estis tiel kiam mi lernis esperanton. Sed la lingvo evoluiĝas.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 07:11:45 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
cellus:Certe vi pravas.raffadalbo:ne estas precize la samo ol la sufikso "-ist".Ĉu oni ne diras "la sama kiel". Almenaŭ estis tiel kiam mi lernis esperanton. Sed la lingvo evoluiĝas.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 09:02:29 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
Oni publikigas liston de esperanto-parolantoj por montri ke multaj famaj homoj scias esperanton.
Kompreneble estas interese scii ke de Wahl, la kreinto de Occidental sciis esperanto kaj ke la ido-proponanto Ostwald ankaŭ scipovis esperanton – el historia vidpunkto. Sed ĉu la esperanta afero estas apogata per sciigoj pri personoj kiuj ja scipovis esperanton, sed ne volis uzi ĝin kiel Kazimierz Bein aŭ konstruis alian lingvon kiel de Wahl?
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 14:31:42 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
cellus:Ni komencu de la komenco:Mi pensis ke vikipedio ekzistas por havigi informojn. Ĝi ne ekzistas por montri aŭ pruvi ion ajn. Se pro tio la paĝo estas kreita, tiam mi proponus forigi ĝin.
Oni publikigas liston de esperanto-parolantoj por montri ke multaj famaj homoj scias esperanton.
Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi. La tuta listo en tiu vikipediero ja ŝajnas al mi iom stranga, ĉar fakte miksas du tipojn. Ĝi enhavas kaj homojn kiuj estas famaj en esperantujo kiel ekzemple Don Harlow, kaj ankaŭ homojn kiuj estas mondfamaj kaj hazarde ankaŭ scipovas esperanton (ekz. Drees). Fakte estas tria tipo konsistanta el rektaj mensogoj (Shatner, ha ha, tiu certe ne konas esperanton!).
Nu, kvankam mi konfesu ke la retestro de Usono (mi eĉ ne sciias ke tio ekzistas) eble iom famu.
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 15:12:27 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
mihxil:Konsentite, sed malbona kvalito ne estas kialo por forigo. Kial vi ne plibonigas ĝin mem?
Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi.
mihxil (Xem thông tin cá nhân) 17:53:30 Ngày 25 tháng 7 năm 2012
darkweasel:Mi jam iomete plibonigis pasintan semajnon. Sed tempo estas limigita, kaj mi fakte ne tre interesiĝas pri la temo.mihxil:Konsentite, sed malbona kvalito ne estas kialo por forigo. Kial vi ne plibonigas ĝin mem?
Kio eble ne estus malbona ideo, ĉar pri la kvalito ja ankaŭ eblas dubi.
La problemo kun via starpunkto estas ke tio stimulas kreon de merdo, ĉar aliaj ja plibonigus oniajn faraĉaĵojn. Tio stimulas elspezon de la tempo de aliaj. Se artikolo estus tro eraroplena aŭ malbona alimaniere, kaj oni ne verkus la artikolon mem, tiaokaze mi pensas ke eble forigo ne estus malbona ideo.
Sed mi estas tute ne vigla vikipediisto, kaj maldiligenta ĝenerale, do mi preferas nun fajfi pri la tuta paĝo, kaj lasi ĝin en ĝia plorinda stato. Drastaj agoj evidente estus tre pedantaj ĉi-kaze.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 05:37:04 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
Estas ja interese scii ke la nobellaŭreato Ostwald sciis esperanton, sed ĉu oni ne perdas gravan informeron se oni ne mencias ke li poste lasis esperanton por apogi idon kaj eĉ donis signifan parton de sia premio por apogi tiun movadon?
Ankaŭ la ĝenerala sinteno al esperanto estas interesa afero, sed ĝi eble ne apartenas nek en Vikipedio nek en tiu ĉi diskuto.
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 17:51:40 Ngày 26 tháng 7 năm 2012
mihxil:Mi pensis ke vikipedio ekzistas por havigi informojn.Mi ege konsentas kun tiu parolo de Mixhil
La ĉefa celo de vikipedio estas, en tiu okazo, de sciigi pri la homoj kiu gravis en la historio de Esperanto, pro malsamaj kialoj.
Aldone, mi denove rediras ke oni povas paroli "precize" aŭ "neprecize". Normale ni parolas "neprecize". Ni diras "ĉiuj scias tion" sed ni ne celas diri ke ankaŭ la plej junaj infanoj scias tion. Ni diras "malbona vetero" dum la pluvo sed ni scias ke la pluvo estas bona por la terkulturo, ni signifas nur ke la vetero estas malbona por tiuj kiuj vivas en urboj.
Do, ĉiuj kiuj tentis plibonigi Esperanton estas gravaj en la historio de Esperanto, eĉ kiam li malsukcesis aů kiam ni malkonsentas kun ili. Ostwald estis precize esperantisto dum kelkaj jaroj; poste li estis "neprecize" esperantisto, ĉar li apogis la ido-movadon, sed ne forgesis Esperanton.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 09:52:37 Ngày 27 tháng 7 năm 2012
Se ni deziras esti precizaj, ni uzu precizajn esprimojn - esperanto-parolanto, esperanto-batalanto, esperanto-simpatianto, ktp - aŭ ni donu difinon, ekz.: "en la ĉi-suba teksto, mi nomos esperantisto tiun, kiu sin proklamas esperantisto, ktp."
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 18:54:09 Ngày 27 tháng 7 năm 2012
Altebrilas:Se ni deziras esti precizaj, ni uzu precizajn esprimojn - esperanto-parolanto, esperanto-batalanto, esperanto-simpatianto, ktp - aŭ ni donu difinon, ekz.: "en la ĉi-suba teksto, mi nomos esperantisto tiun, kiu sin proklamas esperantisto, ktp."+1 Bone diris vi!
Revenante al la komenca demando, kiujn devas enhavi la listo de la famaj esperantistoj? Ekzemple, ĉu ĝi devas enhavi Ostwald? Mi kredas ke, si oni volas eviti iun ajn konfuzon, simple oni devas eviti liston de "famaj esperantistoj"; anstataŭ oni devas fari liston de "famaj esperantisto-parolantoj" aŭ "homoj gravaj por la historio de la esperantismo" ktp.