Deziroj
از Chainy, 26 اوت 2012
پستها: 11
زبان: Esperanto
Chainy (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012، 14:18:22
En la vortaro de Kondratjev troveblas jeno: "pensi pri iu deziro"
- ĉu tio estas la akceptata varianto en Esperanto? Mi ne sukcesis trovi ekzemplojn en la Tekstaro... Ŝajnas al mi ke la 'iu' ne vere necesas, do oni simple dirus 'Pensu pri deziro!'. Aŭ kio pri 'Ekdeziru ion!' ?
cellus (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012، 15:58:34
Chainy (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012، 17:46:12
sudanglo (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012، 20:27:50
Sed por la fabel-rakonta 'You have 3 wishes', mi ne vidas la solvon tuj. (vi rajtas 3 dezir-plenumojn).
Estus agrable havi apartan radikon por tiu koncepto. La ekzistanta radik-stoko ŝajnas iom magra - deziri, aspiri, sopiri, voli, avidi. Do, vunŝi/vunŝo?
Aŭ ĉu eblas ĉi tie utiligi 'um'? Fari Dezirumon? Vi rajtas tri dezirumojn. Mi dezirumas ke ĉesu la pluvo?
RiotNrrd (نمایش مشخصات) 26 اوت 2012، 23:57:14
dombola (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012، 2:51:59
sudanglo (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012، 7:58:44
Eble iu jam tradukis kontentige fabelon en kiu rolulo diras vi havas 3 'wishes'
Aldoni 'um' al 'vol' portus nin en surealisman mondon - vi havas tri volumojn - kaj paroli pri 3 voloj portus nin en la mondon de la psikiatro kaj malsanoj de la personeco.
cellus (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012، 11:45:35
darkweasel (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012، 16:21:27
cellus:kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"sed mi ne deziras arbajn aferojn!
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
(pardonu, ne eblis rezisti skribi tion ĉi.)
Chainy (نمایش مشخصات) 27 اوت 2012، 18:32:13
cellus:Interese! Mi spontane dirus nur deziri kaj deziro. En la sveda lingvo oni diras al la persono kiu sukcesas blovestingi ĉiujn kandelojn sur la kuko: "Deziru ion!" Kaj oni povas diri "Vi povas deziri tri aĵojn" kvazaŭ oni povus diri angle "You can wish tree things!"Mi dirus 'aferojn' anstataŭ 'aĵojn', ĉar tiu lasta rilatas nur al konkretaj objektoj. Sed via solvo ŝajnas bona.
Vi povas/rajtas deziri tri aferojn = You have three wishes.
Sed kial ne 'Vi rajtas pri tri deziroj'? Ĉu ne estas evidente, ke temas pri deziroj, kiujn la ĝino plenumigos?