Messages: 16
Language: Esperanto
darkweasel (User's profile) October 2, 2012, 4:04:31 PM
walfino:Tial, ĉu adiaŭ estas tre malamikeca vorto?Ne nepre; se uzata kun ĝoja tono, ĝi certe ja estas, sed imagu iun am-filmon, kie la amantoj devas por ĉiam disiĝi kaj (duon)plorante diras adiaŭ, mia kara.
antoniomoya (User's profile) October 2, 2012, 5:21:06 PM
Sed la verbon "adiaŭi" oni povas taŭge uzi por diri, ekzemple, "mi adiaŭis miajn gepatrojn antaŭ ol envagoniĝi". Kaj ankaŭ "la adiaŭo disvolviĝis ĝoje kaj brue".
Aŭ eble mi malpravas..?
Amike.
erinja (User's profile) October 2, 2012, 11:31:24 PM
Tre ofte mi diris, ekzemple, "Ĉu ni ĝisu nun, aŭ ĉu ni vidos unu la alian denove antaŭ la foriro?"
Mi uzus "adiaŭi" nur se mi vere atendus ke mi neniam vidus la personon denove.
Eble mi uzus "adiaŭi" se mi parolus pri afero kiun mi planas forĵeti aŭ fordoni. Ekzemple, "Adiaŭu ĉi tiun sofon - mi havos novan kiam vi venontfoje vizitos!"
Kirilo81 (User's profile) October 7, 2012, 8:07:41 PM
Sed ĝis mi uzas nur kun homoj, kiuj ĝisis unue, kutime mi preferas la pli kompletan ĝis revido/reskribo.
jchthys (User's profile) October 10, 2012, 1:22:08 PM
PosmoX (User's profile) October 10, 2012, 9:38:39 PM
walfino:Tial, ĉu adiaŭ estas tre malamikeca vorto?"Hasta la vista" en la Hispana estas: "Ĝis la revido". Ĉiu lingvo havas sian propran signifon. En la Hispana povas esti malbone kaj en Esperanto estas bone.
Post mi legis viajn respondojn, mi sentas ke adiaŭ eble nur povas uzi per krimistoj (simila kun "Hasta la Vista" en iujn gangsterajn filmojn).
Aŭ, eble nur dum entombigo.
"Adiaŭ" estas por mi kiam oni adiaŭigi alion pro longa tempo.