Malala
של robbkvasnak, 13 באוקטובר 2012
הודעות: 44
שפה: Esperanto
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 04:01:02
Mi instruis al la majaj gvatamalanoj kiel uzi la legomojn kaj fruktojn de nia regiono por fari bongustajn manĝaĵojn ĉar la importataj produktoj el la "bodega" ( vendejo ) estas multe kostaj. Mi faris tiujn laborojn senpage kaj volonte.
Mi neniam arogus al mi paroli pri la tagĵurnaloj de via lando ĉar certe estas multaj - kiel ĉe ni estas multaj ĵurnaloj. En Montano oni plejverŝajne ne interesiĝas pri via lando sed pli pri Kanado ĉar ili havas komunan landlimon.
Mi ankaŭ konas la historion de la United Fruit Company, usona firmao - sed ili ne reprezentas min. Hazarde mi naskiĝis ĉi-tie - oni ne demandis min unue kie mi naskiĝu. Ĉu oni demandis vin? Ĉu la gvatemala registaro reprezentas viajn opiniojn?
Mi estas ankaŭ viro sed mi kondamnas la agojn de viroj kontaŭ virinoj. Ĉu vi ne?
Ke ni faru fadenon pri monda malsato! Bonega ideo! Ni ankaŭ konas malsaton en nia lando. Milionoj da infanoj enlitiĝas en Usono malsate - eĉ en mia urbo! Tial mi volas movadon "Malala" - ni Esperantistoj devas helpi. Ankaŭ Malala malsatas - je edukado.
mihxil (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 05:51:39
robbkvasnak:Ankaŭ Malala malsatas - je edukado.Ĉi momente ŝia pli urĝa problemo probable estas la truo kiun oni pafis al ŝi en la kapon... Edukado estas bonvena, sed la libero peti ĝin, sen riski sian vivon, ŝajnas esti pli grava!
Hyperboreus (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 06:03:04
cellus (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 10:32:23
Kiu scias ĉu ne iu homo nun, uzante ĉiajn eblajn rimedojn por esti anonima en la reto partoprenas Lernu! por lerni esperanton. Tiu iu povus eĉ esti tabilano. Ni devas bonvenigi ke talibano komencas propagandi en esperanto. Tiam ni povos ekigi dialogon kun ili.
Cetere la gvidaj talibananoj certe jam scias ke la plej danĝera afero por ili estas ke virinoj fariĝas ekuditaj, lernas legadon, ĉar tio jam ŝanĝigos la situacion por ili.
Virinoj kiuj scias legi kaj skribi naskas malpli da infanoj ol neligipovaj.
mihxil (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 11:04:48
cellus:Tiu iu povus eĉ esti tabilano. Ni devas bonvenigi ke talibano komencas propagandi en esperanto. Tiam ni povos ekigi dialogon kun ili.Tiom longe ke ili opinias ke mortpafado de 14-jarulinoj, aŭ fakte de iu ajn, estas bona ideo, mi ne pensas ke 'ekigi dialogon' kun ili estas inde. Ili simple estu enkarcerigotaj. Kiu parolus kun murdistoj, kvazaŭ ili iel ajn estas egalaj? Temas pri krimuloj.
lagtendisto (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 11:20:41
codesito:Marto 11, 2004 Madrido Trejno bomba atako (11-M) codesito, mi provas kompreni vian koleregon iomete. Sed. Ke povo militista solvus iu de problemo por futuro. Ĉu vi vere pensas tion?robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
mihxil (הצגת פרופיל) 14 באוקטובר 2012, 12:13:19
spreecamper:Mi konsideris la rimarkon de codesito ironia aludo al la jamaj atakoj kiuj okazas je pakistano far usono pro kiuj jam mortis centoj da senkulpaj civitanoj ankaŭ.codesito:La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!codesito, mi provas kompreni vian koleregon iomete. Sed. Ke povo militista solvus iu de problemo por futuro. Ĉu vi vere pensas tion?
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 15 באוקטובר 2012, 18:23:04
mihxil (הצגת פרופיל) 15 באוקטובר 2012, 21:14:27
robbkvasnak:Oni translokigis Malala al malsanulejo en Anglio. Intertempe pli ol 700 talibananoj atakis la pakistanan armeon pro tio - ĉar ili volis kapti Malala por mortigi ŝin. Kial tiuj talibananoj tiom timas 14jar-aĝan lernemulinon?Ĉar ili estas religiaj fanatikuloj. Estas bone ke almenaŭ la ĝenerala opinio ankaŭ en Pakistano ne ŝajnas esti favora al ili.
Iom logike, ĉi-agado estas ja klare tute fia.
robbkvasnak (הצגת פרופיל) 16 באוקטובר 2012, 00:22:37