K vsebini

Malala

od robbkvasnak, 13. oktober 2012

Sporočila: 44

Jezik: Esperanto

robbkvasnak (Prikaži profil) 14. oktober 2012 04:01:02

Ne estas "mia" fadeno - estas lernu!a fadeno. Mi legas tagĵurnalon el Miami ĉiun tagon kaj oni ofte havas artikolojn pri Gvatamalo - mi eĉ konas kaj instruis homojn el via lando - homoj kiuj volis lerni la hispanan kaj ne la anglan ĉar oni forŝovis ilin al la randoj de la socio tie. Ili parolas Kanĥobal kaj Mam. La gvatemala registaro mortigis multajn maja-anojn dum la diktaturaj jaroj. La vendisto kie mi aĉetas miajn legomojn kaj fruktojn parolas Mam kaj venas el Gvatemalo. Ni ofte babilas kune kiam mi estas ĉe li.
Mi instruis al la majaj gvatamalanoj kiel uzi la legomojn kaj fruktojn de nia regiono por fari bongustajn manĝaĵojn ĉar la importataj produktoj el la "bodega" ( vendejo ) estas multe kostaj. Mi faris tiujn laborojn senpage kaj volonte.
Mi neniam arogus al mi paroli pri la tagĵurnaloj de via lando ĉar certe estas multaj - kiel ĉe ni estas multaj ĵurnaloj. En Montano oni plejverŝajne ne interesiĝas pri via lando sed pli pri Kanado ĉar ili havas komunan landlimon.
Mi ankaŭ konas la historion de la United Fruit Company, usona firmao - sed ili ne reprezentas min. Hazarde mi naskiĝis ĉi-tie - oni ne demandis min unue kie mi naskiĝu. Ĉu oni demandis vin? Ĉu la gvatemala registaro reprezentas viajn opiniojn?
Mi estas ankaŭ viro sed mi kondamnas la agojn de viroj kontaŭ virinoj. Ĉu vi ne?
Ke ni faru fadenon pri monda malsato! Bonega ideo! Ni ankaŭ konas malsaton en nia lando. Milionoj da infanoj enlitiĝas en Usono malsate - eĉ en mia urbo! Tial mi volas movadon "Malala" - ni Esperantistoj devas helpi. Ankaŭ Malala malsatas - je edukado.

mihxil (Prikaži profil) 14. oktober 2012 05:51:39

robbkvasnak:Ankaŭ Malala malsatas - je edukado.
Ĉi momente ŝia pli urĝa problemo probable estas la truo kiun oni pafis al ŝi en la kapon... Edukado estas bonvena, sed la libero peti ĝin, sen riski sian vivon, ŝajnas esti pli grava!

Hyperboreus (Prikaži profil) 14. oktober 2012 06:03:04

Forigite

cellus (Prikaži profil) 14. oktober 2012 10:32:23

Legante tiun ĉi fadenon mi ekpensis pri la libro @La danĝera lingvo" de Ulrich Linz. Li priskribas kiel esperanto estis persekutita de nedemokratiaj reĝimoj, komencante kun la japana en la komenco de la 20-a jarcento. Tie la Sekreta Polico eĉ aranĝis kursojn de esperanto por poste povi aresti la kursanojn!

Kiu scias ĉu ne iu homo nun, uzante ĉiajn eblajn rimedojn por esti anonima en la reto partoprenas Lernu! por lerni esperanton. Tiu iu povus eĉ esti tabilano. Ni devas bonvenigi ke talibano komencas propagandi en esperanto. Tiam ni povos ekigi dialogon kun ili.

Cetere la gvidaj talibananoj certe jam scias ke la plej danĝera afero por ili estas ke virinoj fariĝas ekuditaj, lernas legadon, ĉar tio jam ŝanĝigos la situacion por ili.

Virinoj kiuj scias legi kaj skribi naskas malpli da infanoj ol neligipovaj.

mihxil (Prikaži profil) 14. oktober 2012 11:04:48

cellus:Tiu iu povus eĉ esti tabilano. Ni devas bonvenigi ke talibano komencas propagandi en esperanto. Tiam ni povos ekigi dialogon kun ili.
Tiom longe ke ili opinias ke mortpafado de 14-jarulinoj, aŭ fakte de iu ajn, estas bona ideo, mi ne pensas ke 'ekigi dialogon' kun ili estas inde. Ili simple estu enkarcerigotaj. Kiu parolus kun murdistoj, kvazaŭ ili iel ajn estas egalaj? Temas pri krimuloj.

lagtendisto (Prikaži profil) 14. oktober 2012 11:20:41

codesito:
robbkvasnak:Kia devus esti la respondo esperantista al la atako kontraŭ la 14-jara pakistana lernantino kiu nur volas ke knabinoj povas esti edukataj?
La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
Marto 11, 2004 Madrido Trejno bomba atako (11-M) codesito, mi provas kompreni vian koleregon iomete. Sed. Ke povo militista solvus iu de problemo por futuro. Ĉu vi vere pensas tion?

mihxil (Prikaži profil) 14. oktober 2012 12:13:19

spreecamper:
codesito:La okcidentanoj povus amasbombadi ĉiujn urbojn de pakistano, ne nur kelkajn el ili kiel nun, tiel ni instruos la homajn rajtojn al tiuj sovaĝuloj!
codesito, mi provas kompreni vian koleregon iomete. Sed. Ke povo militista solvus iu de problemo por futuro. Ĉu vi vere pensas tion?
Mi konsideris la rimarkon de codesito ironia aludo al la jamaj atakoj kiuj okazas je pakistano far usono pro kiuj jam mortis centoj da senkulpaj civitanoj ankaŭ.

robbkvasnak (Prikaži profil) 15. oktober 2012 18:23:04

Oni translokigis Malala al malsanulejo en Anglio. Intertempe pli ol 700 talibananoj atakis la pakistanan armeon pro tio - ĉar ili volis kapti Malala por mortigi ŝin. Kial tiuj talibananoj tiom timas 14jar-aĝan lernemulinon?

mihxil (Prikaži profil) 15. oktober 2012 21:14:27

robbkvasnak:Oni translokigis Malala al malsanulejo en Anglio. Intertempe pli ol 700 talibananoj atakis la pakistanan armeon pro tio - ĉar ili volis kapti Malala por mortigi ŝin. Kial tiuj talibananoj tiom timas 14jar-aĝan lernemulinon?
Ĉar ili estas religiaj fanatikuloj. Estas bone ke almenaŭ la ĝenerala opinio ankaŭ en Pakistano ne ŝajnas esti favora al ili.

Iom logike, ĉi-agado estas ja klare tute fia.

robbkvasnak (Prikaži profil) 16. oktober 2012 00:22:37

Kiel kun multaj "religiaj" fanatikuloj unuj ne vere estas tiom "religiaj" - ili estas potencemuloj kaj ili uzas la religion ĉe la aliaj por resti potencaj - ni havas ilin ĉe ni en Usono sed plej ofte ili estas protestantoj - ili faras spektaklojn - kiel bruligi koranon - je la nomo de religio tiel ke la gazetaro publikigu artikolojn pri ili. Ili preskaŭ ĉiuj subtenas Romney ĉar ili kredas ke "li revenigos kristanismon al Usono" ( iliaj pensoj, ne la miaj ).

Nazaj na začetek