إلى المحتويات

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

من codesito, 21 أكتوبر، 2012

المشاركات: 237

لغة: Esperanto

vincas (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2013 11:20:03 ص

michaleo:Mi nur informas pri la artikolo, kiu aperis antaŭ kelkaj monatoj kaj mirinde bone profetis tion, kio okazas nun. Ni ne certas, ĉu Obama mem aŭ Assad estas respondeca pri ĉi tiu kemia atako. Sed tio devus kaŭzi suspekton. Des pli, ke la atako per kemia armilo jam okazis. Kaj la atako kontraŭ Sirio okazos baldaŭ.

PS Se vi volas esprimi vian opinion pri mi, vi povas skribi al mi privatan mesaĝon. Mi volonte legos la vortojn de vero.
La artikolo estas simpla stultaĵo. Ne lasu, ke iu povus purigi vian cerbon :]

vincas (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2013 11:26:17 ص

michaleo:Tio estus tre stulta, se Assad ordonus ataki civilulojn (kaj kiacele?)
En Sirio okazas civila milito kaj Assad volas mortigi siajn malamikojn. Simple.
michaleo:dum ilia vizito. Assad diras, ke ne li estas respondeca pri tiuj atakoj
Kion vi esperas? Ke Assad dirus, jes mi uzis kemian armilon.

michaleo (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2013 12:04:40 م

vincas:
michaleo:Tio estus tre stulta, se Assad ordonus ataki civilulojn (kaj kiacele?)
En Sirio okazas milito kaj Assad volas mortigi siajn malamikojn. Simple.
michaleo:dum ilia vizito. Assad diras, ke ne li estas respondeca pri tiuj atakoj
Kion vi esperas? Ke Assad dirus, jes mi uzis kemian armilon.
Mi ne intencas eduki iujn ajn, sed nur unu konsilo antaŭ frazumado, estus pli bone, orientiĝi en la afero.

Civiluloj ne estas liaj malamikoj. Kaj li akirus nenion ordonante tian atakon. Inverse, lia situacio povus nur iĝi pli malbona. Des pli, ke situcio en Sirio iĝadis pli stabila. Kaj verŝajne siria armeo venkus la ribelulojn.

Mi povus demandi analogie. Ĉu vi esperas? Ke Obama dirus, jes mi uzis kemian armilon?

vincas (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2013 2:22:23 م

michaleo:Civiluloj ne estas liaj malamikoj.
Do, kial civiluloj mortas kaj forkuras el Sirio?

michaleo:Kaj li akirus nenion ordonante tian atakon.
Assad tiel venkus ribelulojn, ĉar Assad scias, ke lin apogas Rusio kaj Ĉinio. Kaj eble laŭ Assad, Usono ne kuraĝos lin ataki.

michaleo:Mi povus demandi analogie. Ĉu vi esperas? Ke Obama dirus, jes mi uzis kemian armilon?
Ha ha ha, ĉi tiu frazo bone al ĉiuj montras kio estas vi lango.gif

michaleo (عرض الملف الشخصي) 29 أغسطس، 2013 4:47:08 م

vidas vandenis:Putin ankaŭ ne dirus. Ĉu ne?
Jes, kiu ajn tio estus, li ne konfesus, ke li faris tion.

vincas:Do, kial civiluloj mortas kaj forkuras el Sirio?
Dum ĉiu milito mortas ne nur armistoj, sed ankaŭ civiluloj. Kaj en Sirio nun daŭras la interna milito. Sed ordinare ili estas mortigitaj akcidente. Tio eĉ okazas dum laŭdire pacaj misioj stabiligantaj (ekzemple en Afganistano). Oni ne povas akuzi nur Assad, ĉar en la konflikto engagiĝas du antagonistaj flankoj.

vincas:Assad tiel venkus ribelulojn, ĉar Assad scias, ke lin apogas Rusio kaj Ĉinio. Kaj eble laŭ Assad, Usono ne kuraĝos lin ataki.
Ĉiu flanko havas proprajn aliancojn. Usono apogas la ribelulojn kaj Rusio kaj Ĉinio la sirian armeon fidelan al Assad. Is fecit, cui prodest (lat. faris tiu, kiu akiris avantaĝon). Avantaĝon akiris la ribeluloj, sed certe ne Assad. Tiu interveno helpus nur la ribelantojn, kiuj malfortiĝas.

corobu (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2013 9:33:15 ص

Altebrilas:La temo estas denove aktuala. Pli ol neniam. Mi ŝatus ekkoni la opinion de diversflankaj esperantistoj pri la maniero eviti konflikton, se ne jam estas tro malfrue.
Certe jam estas tro malfrue por eviti internan militon sed ne jam estas tro malfrue eviti fajregiĝon (fajreg-iĝ-on) en la koncerna regiono, fajrego kiu povos degeneri al la 21-a jarcenta mondmilito.

Nia prezidento tiom fieras ĉefi la franciajn armeojn ke nun li pretas engaĝi nin en milito kontraŭ Sirio. La leciono de la Libia interveno falis en surdajn politikistajn orelojn de malsaĝulo.

Altebrilas (عرض الملف الشخصي) 30 أغسطس، 2013 7:45:51 م

corobu:

Nia prezidento tiom fieras ĉefi la franciajn armeojn ke nun li pretas engaĝi nin en milito kontraŭ Sirio. La leciono de la Libia interveno falis en surdajn politikistajn orelojn de malsaĝulo.
Mi dubas, ke li fieras pri tio kaj supozas ke li preferus ne havi tiun farendan elekton. Mi ne scias, kiu estos la venkinto, eble Rusio, sed se Okcidento videbligas, post UNO, ke oni povas senpune masakri homojn pri kiuj oni respondecas, tio nuligos ĉiujn klopodojn faritajn de post la dua mondmilito por pli viveblan mondon.

michaleo (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2013 12:30:20 م

Mirigas min tio, kun kia fido kaj kia kredo iuj traktas Usonon. Tamen, la historiaj spertoj devintus instrui al ni, ke la registaroj de Usono pretas manipuli, mensogi, provoki kaj fari aliajn grandegajn malhonestaĵojn, por ke ili trovu pretekston por komenci militon. Ĉi tie mi montros nur du ekzemplojn, sed oni certe povas trovi multe pli.

1) La incidento de Vjetnama Golfo (Tonkin-golfo) estis uzita kiel preteksto, por ke Usono komencu la vjetnaman militon. Sed laŭ malkaŝitaj dokumentoj de NSA, la incidento tute ne okazis. Versio pri laŭdira atako de la vjetnama floto kontraŭ la usona ŝipo estis nur propaganda agado. Usono jam pretis por militio kaj bezonis iun pretekston.

2) Rekta preteksto por la milito en Irako estis suspekto, ke Saddam Hussein posedas armilojn de amasa detruo. Krome, la UN raportis, ke estas neniu pruvo por tio. Parenteze, oni povas vidi kian potencon havas la Unuiĝintaj Nacioj. La atako kontraŭ Irako estis malobservo de internacia juro. Malrespektitaj estis la artikoloj de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Oni scias, ke tiaj armiloj ne estis trovitaj. Colin Powell mem, kiu monato antaŭ la invado de la iraka teritorio certigis la Konsilion de Sekureco, ke ekzistas atestaĵoj por tio, ke Irako posedas amasdetruajn armilojn, diris:
Tio estas makulo. Mi mem prezentis (tion) al la mondo, kaj (tio) ĉiam estos parto de mia pasinteco ( ...). Tio estas dolora.
Krome, en la landoj, kie la usona armeo intervenas, la situacio nur plimalboniĝas. Ĝi alportas morton, suferon kaj ĥaoson sub la standardo de "demokratio"
Oni devus akcepti, ke estas malfacile rezisti la impreson, ke tiuj agadoj estis laŭcelaj.

Pri la uzo de la kemia armilo. Ĝi estis jam uzita en majo 2013 de neniu alia, sed la ribeluloj. Tamen, tiam iel oni ne aŭdis pri tio, ke la okcidentaj landoj volas interveni kaj asisti Assad en la batalo kontraŭ teroristoj. Nu, tio estas lernolibra ekzemplo de la dueca politiko. Kaj tiam tiuj teroristoj ankaŭ volis kulpigi Assad.

corobu (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2013 1:10:05 م

Mi ne scias kiu kulpas pri la ĥemia aŭgusta atako en Sirio kaj la kulpuloj trejnos dum sia tuta vivo la respondecon de la abomena amasmurdo.
Per mia interveno en ĉi forumo, kiun mi ne kutimas frekventi, mi volis nur diri ke mi estas kontraŭ militistaj frapoj al la lando Sirio estkiel puno: puno al kiuj? Tia agado neniel povos pacigi sirianojn, do? Tia agado efikos nur kvazaŭ unu bastona frapo en formikejo. Ĝi pliagitos ol pacigos jam tro agiteman mondparton .
Kompreneble mia voĉo estas tute senpova en ĉi mondo sed, samkiel en 2003, mi ne plu detenas min diri kion mi sentas pri la botbruoj, jam same aŭditaj antaŭ la interveno en Irako.
Tiam nia prezidento ne sekvis Usonon sed nun... kia fiafero!... Nia prezidento sin submetus al la ordonoj de la usona militistaro? Ho ve! Kien iras mia lando!!!!

emukah (عرض الملف الشخصي) 31 أغسطس، 2013 2:28:54 م

En Sirio okazas civila milito kaj Assad volas mortigi siajn malamikojn. Simple.
Multaj homoj diras, la kemiaj atakoj estintus famoj, farita por devigi Usonon por militaraj intervenoj. Mi vere ne scias. Kiu tion scias? Mi nur devas pensi, simila situacio, kiam George Bush komencis la irakan militon. Ankauc tiu okazis pro famoj pri nukleaj armiloj.

عودة للاعلى