Mergi la conținut

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

de codesito, 21 octombrie 2012

Contribuții/Mesaje: 237

Limbă: Esperanto

codesito (Arată profil) 21 octombrie 2012, 21:43:17

Ĉev, ĉu vi drinkas, humuras aŭ simple vi fajfas?

cxevino (Arată profil) 22 octombrie 2012, 00:59:37

codesito:Ĉev, ĉu vi drinkas, humuras aŭ simple vi fajfas?
Neniu el la tri. Mi tre seriozas kvankam ne frenezas kaj scias ke povas erari... Sed tiun ĉi analizon, aŭ parton de ĝi, mi kondukas ekde la okdeka jardeko (mi ne improvizis por fanfaroni...). Ĉiu utiligas la ilojn kiujn li taksas taŭgaj...

robbkvasnak (Arată profil) 22 octombrie 2012, 03:25:35

Kartago = Usono?!?!?! - Tie mi tute ne komprenas vin. Rusio = Romio - ĉar ili krucumis civitanojn kiuj ne samopiniis kun la registaro? Eble Putin = Cesaro ĉar li forigas demokration kaj persukitas Pussy riot? Kie estas Bruto? Medvedev eble iun tagon? (Et tu, Dmitry?!)
Do vi kredas ke la rusoj forigos Usonon kaj disigos salon sur niajn landojn tiel ke neniam denove kresku io ajn ci-tie? Stranga sonĝo aŭ koŝmaro. Kaj kio por la indiĝenoj ĉe ni? Ĉu ili kulpas pri io krom intermortigado?
La rusoj bezonos gandan kvanton da veneno ĉar nia landmaso nur iomete malplias ol tio de Brazilo - eble ili ne atakos Alaskon aŭ la usonajn koloniojn (Virgulinajn Insulojn, Gvamon, la Mariana-Insulojn, Usonan Samoaon, ktp)? Certe mi ne vivas en tre virta nacio sed aliflanke en Brazilo oni mortigas religiajn fratinojn kaj brazilajn indiĝenojn por havigi al si amazonajn terenojn, oron kaj altkostajn lignojn - oni konstruas baraĵojn malantaŭ kioj estas lagoj senfiŝaj - fakte, ne ekzistas iu ajn lando en la mondo sen pekoj.
Mi ŝatus aldoni ke mi ege amas Brazilon kaj mia edzo estas brazilano el MG kie ni preterpasos Kristnaskon ĉijare.

Hyperboreus (Arată profil) 22 octombrie 2012, 03:54:46

Forigite

sergejm (Arată profil) 22 octombrie 2012, 04:25:30

Hyperboreus:
robbkvasnak:Kartago = Usono?!?!?!
Al mi ŝajnas la usono pli simila al la Roma Imperio.
Mi konsentas. Kaj Meksikio estas Germanujo, kaj Rio Grande estas Danubo, kaj Antlantika Oceano estas Mediteraneo.

Hyperboreus (Arată profil) 22 octombrie 2012, 04:31:38

Forigite

sergejm (Arată profil) 22 octombrie 2012, 06:15:26

Hyperboreus:Sekve, Kubo estas Sicilio
Eble, tiu komparo taŭgus antaŭ revolucio en Kubo. Ĉu ĝi estis por Usono batalo en Teŭtoburga Arbaro?

codesito (Arată profil) 22 octombrie 2012, 12:56:02

robbkvasnak:Kartago = Usono?!?!?! - Tie mi tute ne komprenas vin. Rusio = Romio - ĉar ili krucumis civitanojn kiuj ne samopiniis kun la registaro? Eble Putin = Cesaro ĉar li forigas demokration kaj persukitas Pussy riot? Kie estas Bruto? Medvedev eble iun tagon? (Et tu, Dmitry?!)
Do vi kredas ke la rusoj forigos Usonon kaj disigos salon sur niajn landojn tiel ke neniam denove kresku io ajn ci-tie? Stranga sonĝo aŭ koŝmaro. Kaj kio por la indiĝenoj ĉe ni? Ĉu ili kulpas pri io krom intermortigado?
La rusoj bezonos gandan kvanton da veneno ĉar nia landmaso nur iomete malplias ol tio de Brazilo - eble ili ne atakos Alaskon aŭ la usonajn koloniojn (Virgulinajn Insulojn, Gvamon, la Mariana-Insulojn, Usonan Samoaon, ktp)? Certe mi ne vivas en tre virta nacio sed aliflanke en Brazilo oni mortigas religiajn fratinojn kaj brazilajn indiĝenojn por havigi al si amazonajn terenojn, oron kaj altkostajn lignojn - oni konstruas baraĵojn malantaŭ kioj estas lagoj senfiŝaj - fakte, ne ekzistas iu ajn lando en la mondo sen pekoj.
Mi ŝatus aldoni ke mi ege amas Brazilon kaj mia edzo estas brazilano el MG kie ni preterpasos Kristnaskon ĉijare.
Mi pensas ke neniu ruso minacis vin, do, ne furioziĝu! Mi ja timas kolerajn usonanojn.

cxevino (Arată profil) 22 octombrie 2012, 13:59:20

Kartago, samkiel Usono, estis kolonio emancipiĝinta de sia metropolo pretermara, kiun ĝi anstataŭis.
Kartago, samkiel usono, utiligis mercenariojn diversnaciajn (faŝistajn reĝimojn, diktatorecojn, teruristajn organizaĵojn...) por militi kontraŭ siaj malamikoj komunistaj/revoluciaj/naciistaj/suverenistaj...
Kartago, samkiel Novjorko, estis haveno sur alia kontinento kaj konstruita sur lando de alia gento indiĝena (refarita en Palestino).
Kartago, samkiel Usono, jam estis komerca potenco longtempe antaŭ la punikaj militoj kaj Romio.

Romio, samkiel Rusio, konkeris vastan geografie limigatan landon per asimilado de la tieajn popolojn.
Romio, samkiel Rusio, estis plurfoje kaj daŭre invadita de najbara popolo (Gaŭloj/Mongoloj).
Romio, samkiel Rusio, havis klasbatalan revolucion.
Romio, samkiel Rusio, estis geografie samkontinenta kun Grekoj (Eŭropanoj) kaj Keltoj/Iberoj (Azianoj).

En nia nuna kaj finkriza tempo, nur Rusio posedas la ilojn materiajn (armilojn, riĉaĵojn) kaj spiritajn (religie kaj nacie) por projektiĝi en la estontecon kun konfido.

Demokratio laŭ la okcidenta koncepto estas trompo. Ĝi estas la povo de ĉiuj kiu estas la povo de neniuj, kiu permesas manipuladon kaj tiranecon...

La naciŝtatoj perdis sian suverenecojn kaj iĝis nur pupoj, dum la komunikiloj iĝis instrumentoj de mensoga propagando kaj cerblesivado en manoj de iliaj estroj kaj proprietuloj...

Kiuj vere defendas la popolan suverenecon, tiuj estas renversataj kaj murdataj per manoj de teruristoj dungitaj de Usono kaj pagataj de petrolaj monarkioj...

Kontinenta unuiĝo multnacia konsistigas la estontaj suverenaj ŝtatoj, kaj autokratio tra popola elekto la plej demokratia, naturala kaj efika formo de regado.

Kirilo81 (Arată profil) 22 octombrie 2012, 14:52:52

Ho, kiom mi deziras, ke ci tiu fadeno aperus sub "Humuro"!

Înapoi mai sus