Sisu juurde

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

kelle poolt codesito, 21. oktoober 2012

Postitused: 237

Keel: Esperanto

Fuzzy (Näita profiili) 26. oktoober 2012 9:12.33

vincas:se vi loĝus en Rusio kaj komencus kritiki Putinon vi povus simple trafi en prizono kaj el tie admiri je bona ordo de Putin kaj tia ordo certe ne estas ĥaoso ridulo.gif
Jes, la juĝa sistemo de Rusio tre malperfektas. Ĝi restas sovetia en sia bazo, kaj tute ne taŭgas por nuntempa Rusio.
Sed se vi rigardos la ruslingvan LJ (ekzemple), vi trovos tie tiom da plej severa kaj kruda kritiko de Putin, kiom vi volas, kaj eĉ multe pli da. Tio tute ne estas persekutata.

cxevino (Näita profiili) 26. oktoober 2012 16:10.51

Kiam estas al ili konvene, tiam Stalin iĝas "Uncle Joe", Gorbaĉov "nobelpremiato", Jelcin "simpatia drinkulo"... sed kiam ne konvene, "Putin" estu "danĝera diktatoro"...

Diktatoreco estas tia reĝimo kie suverenas ĉiuj kaj regas neniu (demokratio) krom la kapitalistoj kaj iliaj lobioj, kaj kie la nura valoro de homo estas lia aĉetkapablo (kiam oni ne plu povas aĉeti, tiam oni vendu sin)...

Putin ne estas diktatoro, li estas aŭtokrato, tio, kion la popolo bezonas kaj volas... Kaj diktatoraj estas tiaj bruegaj malplimultoj kiuj volas trudi sian regon kaj regulojn profite al propraj aŭ/kaj eksterlandaj interesoj, sin kaŝintaj malantaŭ la falsa principo de rajtoj sen devoj...

Jen poeziaĵo pri Rusio:

Умом Россию не понять,
Аршином общим не измерить:
У ней особенная стать –
В Россию можно только верить.

Ф. И. Тютчев

(Rusion oni ne povas kompreni per racio / Nek mezuri per komuna arŝino / Ŝi estas speciala / Je Rusio oni povas nur kredi - F.I. Tjutĉev)

Reveninte al la temo, la "ribeluloj" rompis la paŭzon akorditan inter ili kaj la registaro tra UNO, okaze de la religia festo de Ajd-al-Ahda, per serio de blindaj atakoj, mortigintaj civilulojn inklude infanojn...

vincas (Näita profiili) 27. oktoober 2012 12:46.31

cxevino:Putin ne estas diktatoro, li estas aŭtokrato, tio, kion la popolo bezonas kaj volas...
Nu Putin estas diktatoro. Kaj aŭtokrato povas egali al diktatoro.
http://vortaro.net/#diktatoro

cxevino (Näita profiili) 27. oktoober 2012 15:21.57

vincas:
cxevino:Putin ne estas diktatoro, li estas aŭtokrato, tio, kion la popolo bezonas kaj volas...
Nu Putin estas diktatoro. Kaj aŭtokrato povas egali al diktatoro.
http://vortaro.net/#diktatoro
Se vi havos la ŝarĝon de gravaj por la tuta nacio decidoj, ĉu vi pridemandos ĉiujn homojn aŭ ĉu vi mem decidos ?

vincas (Näita profiili) 28. oktoober 2012 8:57.45

cxevino:
vincas:
cxevino:Putin ne estas diktatoro, li estas aŭtokrato, tio, kion la popolo bezonas kaj volas...
Nu Putin estas diktatoro. Kaj aŭtokrato povas egali al diktatoro.
http://vortaro.net/#diktatoro
Se vi havos la ŝarĝon de gravaj por la tuta nacio decidoj, ĉu vi pridemandos ĉiujn homojn aŭ ĉu vi mem decidos ?
Mi pridemandus ĉiujn homojn.

cellus (Näita profiili) 28. oktoober 2012 13:19.50

La fakto ke iu lando iam estis komunisma aŭ socialisma tute ne protektas ĝin de naziismo aŭ antijudismo. Eĉ tiaj aferoj ekzistas en Israelo mem.

Kaj miaopinie parlamenta demokratio havas avantaĝojn. Precipe ĉar ĝi estas pli resursŝpara metodo por ŝanĝi registaron. Diktaturoj, riĉaj je homaj resursoj kompreneble povas ŝanĝi registaron tiamaniere ke oni mortpafas la nedeziritan reganton!

La plej efika socia sistemo probable estus klera despotio, sed estas malfacile trovi klerajn despotojn, kaj la potenco bedaŭrinde facile korumpigas tiujn kiuj povus fariĝi kleraj despotoj.

cxevino (Näita profiili) 28. oktoober 2012 14:25.53

vincas:
cxevino:
vincas:
cxevino:Putin ne estas diktatoro, li estas aŭtokrato, tio, kion la popolo bezonas kaj volas...
Nu Putin estas diktatoro. Kaj aŭtokrato povas egali al diktatoro.
http://vortaro.net/#diktatoro
Se vi havos la ŝarĝon de gravaj por la tuta nacio decidoj, ĉu vi pridemandos ĉiujn homojn aŭ ĉu vi mem decidos ?
Mi pridemandus ĉiujn homojn.
Do vi ne regos sed estos kvazaŭ pupo en la manoj de egoistaj kaj senrespondecaj lobioj, klanoj, partioj, eklezioj, sektoj... ĝis kiam via popolo memdetruiĝos...

cxevino (Näita profiili) 28. oktoober 2012 14:43.37

cellus:La fakto ke iu lando iam estis komunisma aŭ socialisma tute ne protektas ĝin de naziismo aŭ antijudismo. Eĉ tiaj aferoj ekzistas en Israelo mem.

Kaj miaopinie parlamenta demokratio havas avantaĝojn. Precipe ĉar ĝi estas pli resursŝpara metodo por ŝanĝi registaron. Diktaturoj, riĉaj je homaj resursoj kompreneble povas ŝanĝi registaron tiamaniere ke oni mortpafas la nediritan reganton!

La plej efika socia sistemo probable estas klera despotio, sed estas malfacile trovi klerajn despotojn, kaj la potenco bedaŭrinde facile korumpigas.
Naziismon estis venkata de Sovetio, kiuj perdis 20 milionojn da homoj. Do mi petas vin ke ne tiel ofendege asociigu Rusion al naziismo. Sed naziismo renaskiĝas en Eŭropo/Grekio kaj ĉefe kaj plej danĝere en Usono/Kartago kaj dependaĵoj/komplicoj, kie ĝis surmetis veston de pacema kolombo.

Sed ni scias ke Kartagon, Makedonion kaj Asirion venkis Romio, ke la tria punika kaj kvara makedonia militoj jam ekis, kaj ke Masinisa/Fidel Castro jam ne plu regas, kio estas signo... (- 149/8/7/6 + 2159 = 2010/11/12/13)

vincas (Näita profiili) 28. oktoober 2012 15:09.04

cxevino:Do vi ne regos sed estos pupo en la manoj de klanoj kaj lobioj ĝis kiam via popolo memdetruiĝos...
Ne kara, en demokratiaj ŝtatoj estas specialaj institucioj, kiuj zorgas pri klanoj lobioj ktp. kaj tiaj klanistoj simple sidas en prizono.

cxevino (Näita profiili) 28. oktoober 2012 15:31.13

Ĉu deviga dogmo de la unikpensa religio ? Ĉar en la praktiko tio tute ne funkcias...

Utopio naskas totalitarismon, demokratio, oligarkion de bankistoj, gansteroj, partioj, eklezioj, sektoj... (mi loĝas en unu tia)

Tagasi üles