Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito
od codesito, 21. oktober 2012
Sporočila: 237
Jezik: Esperanto
cellus (Prikaži profil) 29. oktober 2012 10:06:04
cxevino:Mi estis same surprizita kiel vi kiam mi legis pri naziismo en Rusio. Mi vere ne povis kredi ke tio povus estis ebla, ke eĉ unu sola homo povus esti naziisto en Rusio, sed tiaj ekzistas laŭ fontoj kiujn mi kredas.cellus:La fakto ke iu lando iam estis komunisma aŭ socialisma tute ne protektas ĝin de naziismo aŭ antijudismo. Eĉ tiaj aferoj ekzistas en Israelo mem.Naziismon estis venkata de Sovetio, kiuj perdis 20 milionojn da homoj. Do mi petas vin ke ne tiel ofendege asociigu Rusion al naziismo. Sed naziismo renaskiĝas en Eŭropo/Grekio kaj ĉefe kaj plej danĝere en Usono/Kartago kaj dependaĵoj/komplicoj, kie ĝis surmetis veston de pacema kolombo.
Kaj miaopinie parlamenta demokratio havas avantaĝojn. Precipe ĉar ĝi estas pli resursŝpara metodo por ŝanĝi registaron. Diktaturoj, riĉaj je homaj resursoj kompreneble povas ŝanĝi registaron tiamaniere ke oni mortpafas la nediritan reganton!
La plej efika socia sistemo probable estas klera despotio, sed estas malfacile trovi klerajn despotojn, kaj la potenco bedaŭrinde facile korumpigas.
Mi ne opinias ke oni ofendas iun, se oni diras faktojn. Se la historio instruas ion al ni do ĝi estas ke oni ne kaŝu faktojn por ne ofendi. Eble la tuta kolapso de la socialisma movado dependas de tio ke oni ne kuraĝis kritiki, ke kritiko estis tuj vidita kie ofendo.
Povas esti ke mi eraras, ke miaj fontoj ne estas kredindaj. Tiam vi povas montri tion.
Cetere la ideo ke tria mondmilito komencos per Sirio probable devenas de la profetaĵo de la abrahamidaj religioj ke la fina bataslo inter bono kaj malbono okazos en la Mezoriento. Konsiderante ke multaj estas tiel obsesitaj pri la religioj ne estas maleble ke tio fariĝos memplenumanta profetaĵo!
cxevino (Prikaži profil) 29. oktober 2012 15:28:41
Sirio ne estas la komenco de tria mondmilito. Ĝi estas epizodo. Plie ol militoj estas konflikto, kaj la tria fazo de tiu konflikto jam komenciĝis post la likvido de Sovetunio. Se tiu konflikto iĝos tutmonda milito, tion ni ne povas certigi kaj ni esperu ke ne... Tamen la rezulto ja estos la sama, eĉ sen milito: falo de Usono kaj Aliancanoj (EU, Golfio, Japano...) kaj elstaro de Rusio. Tio estas skibita kaj kongruas kun la aktualo, eĉ laŭ ekonomia vidpunkto...
dobri (Prikaži profil) 26. november 2012 21:14:05
Fuzzy (Prikaži profil) 27. november 2012 07:04:24
dobri:Ĵus mi legis, ke Rusio elprovis novan raketon SS-N-27 Sizzler kun malalta trajektorio. Ankaŭ tio montras, kiu lando preparas novan militon. Tamen mi deziras, ke mi erarus.Nu, kaj kiu lando preparas novan militon, laŭ vi?
dobri (Prikaži profil) 27. november 2012 15:01:37
Fuzzy:Estas klare, ke preskaŭ ĉiun militon kaŭzis Usono. Tamen laŭ la menciita artikolo: Rusio.dobri:Ĵus mi legis, ke Rusio elprovis novan raketon SS-N-27 Sizzler kun malalta trajektorio. Ankaŭ tio montras, kiu lando preparas novan militon. Tamen mi deziras, ke mi erarus.Nu, kaj kiu lando preparas novan militon, laŭ vi?
Fuzzy (Prikaži profil) 28. november 2012 06:33:28
dobri:Prepariĝi al eventuala milito ne signifas prepari novan militon, ĉu ne?Fuzzy:Estas klare, ke preskaŭ ĉiun militon kaŭzis Usono. Tamen laŭ la menciita artikolo: Rusio.dobri:Ĵus mi legis, ke Rusio elprovis novan raketon SS-N-27 Sizzler kun malalta trajektorio. Ankaŭ tio montras, kiu lando preparas novan militon. Tamen mi deziras, ke mi erarus.Nu, kaj kiu lando preparas novan militon, laŭ vi?
Eĉ male, malfortigi siajn militfortojn ofte signifas provoki militon. Jen vidu Libion -- Kaddafi ne malŝparis por sia armeo, kaj resulte la lando estas detruita. Kontraste al tio la pacamaj eŭropanoj kaj usonanoj tute nenion malbonan faras al Sirio, nur kritikas pervorte, ĉar Asad sufiĉe bone armigis sian landon.
dobri (Prikaži profil) 28. november 2012 17:41:24
Fuzzy:Prepariĝi al eventuala milito ne signifas prepari novan militon, ĉu ne?Tamen mi ne certas, ĉu vi pravas. Sadam Husejn havis fortegan armeon, sed Usono trovis pretekston por detrui ĝin. Se usona registaro decidos ataki Sirion, neniu kontraŭstaros.
Eĉ male, malfortigi siajn militfortojn ofte signifas provoki militon. Jen vidu Libion -- Kaddafi ne malŝparis por sia armeo, kaj resulte la lando estas detruita. Kontraste al tio la pacamaj eŭropanoj kaj usonanoj tute nenion malbonan faras al Sirio, nur kritikas pervorte, ĉar Asad sufiĉe bone armigis sian landon.
robbkvasnak (Prikaži profil) 28. november 2012 18:41:46
Sed neniu povas diri ke Assad estas bonkora gvidisto de sia lando kiam li lasis mortigi milojn de siriaj civitanoj.
Ne pravas ke Usono kaŭzas ĉiujn militojn. La milito en Malio estas tute afrikdevena. Kosovo - Gaza-o - la Malvinoj - mi povus skribi longan liston sed mi devas iri labori nun.
Anti-uson-ismo ne estas produktpromesa ideologio.
Jes, estas malbonaj fortoj en nia lando - sed ne nur. Kaj aliaj landoj certe ne restas senkulpaj je malbonfaraĵoj. Feliĉe mi ne estas el Maldovo kiu nun perdis sian lingvon kaj kulturon al Rusio. Mi ne vivas en Sudsudano ĉiam denove atakata de Nordsudano. Mi ne devas suferi sub la perforteco de la somaliaj regionpotenculoj kaj mi ne estas afgana virino. Sed mi estas gejulo en lando kie multaj malamas min pro tio.
antoniomoya (Prikaži profil) 28. november 2012 19:29:59
robbkvasnak:Sed mi estas gejulo en lando kie multaj malamas min pro tio.Se ili tion faras (kiel kiam oni persekutis nigrulojn lasta jarcento), aŭ ili estas sensciuloj, aŭ ili vere estas malbonaj personoj, kiuj scias nenion pri respekto por aliuloj.
Mi ŝatus vidi ilin en inversa situacio.
Amike.
robbkvasnak (Prikaži profil) 28. november 2012 19:42:53
Mi ankaŭ ŝatus vidi niajn kontraŭulojn en inversa pozicio. Dankon por la kuraĝigaj vortoj!