目次へ

Sirio povus esti la komenco de la tria mondmilito

codesito,2012年10月21日の

メッセージ: 237

言語: Esperanto

codesito (プロフィールを表示) 2012年10月21日 14:58:47

Inter 1936-39 la hispana milito okazis kaj ĝi estis la enkonduko al la dua mondmilito. Simile, Sirio povus esti la enkonduko al la tria mondmilito, Dio kaj Obama ne volu ĝin.
Se Rusio kaj Ĉinio denove perdas en ĉi tiu batalgrundo, la nobelpremioj pri paco: Obama(usono) kaj Eŭropo timos nenion kaj ili povus kredi sin mem nevenkeblaj, do, ĉinio kaj rusio estus en ne eltenebla situacio.

cxevino (プロフィールを表示) 2012年10月21日 15:45:30

Estas deklaritaj kaj nedeklaritaj militoj. La tria mondmilito estas preparata ekde la fino de Sovetunio, kaj la senelireja (provokita) ekonomia krizo finakcelis ĝin. La komunisma malamiko (oni nepre havu unu por militi) malaperis kaj estas anstataŭita per la terorisma malamiko (ne propra sed de la aliaj... kiu ankaŭ estas la propra...). Sed la Rusa urso vekiĝis kaj Ĉinio kreskis kaj prosperis, kaj bezonas petrolon el Irano kaj regiono. Sed la mondproprietuloj ne volas perdi tion, kion ili ŝtelis kaj pretas militi ol dividi. Vane, ĉar jam estas tro malfrue por ili...

robbkvasnak (プロフィールを表示) 2012年10月21日 16:11:05

Codesit, respektplene mi propnas ke vi legu diversajn ĵurnalojn - vi trovos multajn en la reto. Obama ne ŝatas fizikajn bataljn. Tiel Usono sub lia gvido foriris el Irako. Li ne volis partopreni en Libio. La "vakeroj" ĉirkaŭ Romney volas milito(j)n - ili volas estis "veraj viroj" - Romney mem estas tro stulta por kompreni ĉion - li volas subtenon ĉielajn. Esperu ke li ne gajnu la elekton!

codesito (プロフィールを表示) 2012年10月21日 16:11:19

cxevino:Estas deklaritaj kaj nedeklaritaj militoj. La tria mondmilito estas preparata ekde la fino de Sovetunio, kaj la senelireja (provokita) ekonomia krizo finakcelis ĝin. La komunisma malamiko (oni nepre havu unu por militi) malaperis kaj estas anstataŭita per la terorisma malamiko (ne propra sed de la aliaj... kiu ankaŭ estas la propra...). Sed la Rusa urso vekiĝis kaj Ĉinio kreskis kaj prosperis, kaj bezonas petrolon el Irano kaj regiono. Sed la mondproprietuloj ne volas perdi tion, kion ili ŝtelis kaj pretas militi ol dividi. Vane, ĉar jam estas tro malfrue por ili...
Tamen vi devas akcepti ke NATO estas multe pli forta ol rusio kaj ĉinio, kaj ne estus facile halti ĝin. Mi preĝas ke NATO landoj fine ekluminiĝos kaj ne antŭeniros.

Tamen mi vidas eblan trian mondmiliton, Dio volu ke mi tute eraras.

codesito (プロフィールを表示) 2012年10月21日 16:22:15

robbkvasnak:Codesit, respektplene mi propnas ke vi legu diversajn ĵurnalojn - vi trovos multajn en la reto. Obama ne ŝatas fizikajn bataljn. Tiel Usono sub lia gvido foriris el Irako. Li ne volis partopreni en Libio. La "vakeroj" ĉirkaŭ Romney volas milito(j)n - ili volas estis "veraj viroj" - Romney mem estas tro stulta por kompreni ĉion - li volas subtenon ĉielajn. Esperu ke li ne gajnu la elekton!
Jes, mi esperas ke romney ne venkos. Sed Obama partoprenis en la bombardoj al Libio, li estas nenia sanktulo. Nun mi komencis preĝi, eĉ ne estante kredanto!

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年10月21日 16:58:44

codesito:Inter 1936-39 la hispana milito okazis kaj ĝi estis la enkonduko al la dua mondmilito.
Ĉu vere en Hispanujo oni lernas lerneje, ke io en Hispanujo kaŭzis la duan mondmiliton?

codesito (プロフィールを表示) 2012年10月21日 17:27:32

darkweasel:
codesito:Inter 1936-39 la hispana milito okazis kaj ĝi estis la enkonduko al la dua mondmilito.
Ĉu vere en Hispanujo oni lernas lerneje, ke io en Hispanujo kaŭzis la duan mondmiliton?
Mi legis en diversaj lokoj ke ĝi estis la "enkonduko" al la dua mondmilito, mi ne pensas ke ĝi estis la kaŭzo. oni uzis Hispanion por provi armilarojn, aviadilojn, eĉ la germanoj faris amasbuĉadojn ekz. en Eŭskio ili detruis Gernikan, simbola urbo por la eŭskoj, ĝi estis la unua urbo tute detruita pro amasbombardo en la historio... Kaj ĝi havis nenian militan defendon, ĉiuj la mortitoj estis civiloj, la germanoj ripetis tion en multaj aliaj lokoj por terurigi la popolon.

lagtendisto (プロフィールを表示) 2012年10月21日 18:34:14

Problemojn la uloj havas.

@Codesito Senstreĉu vin. Poste Hiroŝimo kaj Nagasako iu militista gvidisto en NATO scias: batelo kun nuklearaj armiloj oni ne povos gajni. Batelo kun nuklearaj armiloj detruus nian terglobon. Pri la teĥniko de armilo. La tria mondmilito ne okazos.

codesito (プロフィールを表示) 2012年10月21日 18:49:02

spreecamper:Problemojn la uloj havas.

@Codesito Senstreĉu vin. Poste Hiroŝimo kaj Nagasako iu militista gvidisto en NATO scias: batelo kun nuklearaj armiloj oni ne povos gajni. Batelo kun nuklearaj armiloj detruus nian terglobon. Pri la teĥniko de armilo. La tria mondmilito ne okazos.
Dankon, mi esperas ke vi pravas.

Sed mi timas ke kelkfoje militoj okazas eĉ kiam jam neniu volas ilin.
Usono kaj NATO komencis tutmondan militon kontraŭ multaj islamaj landoj timante nenion pri danĝeraj armiloj, la demando estas ĉu ili haltiĝos aŭ ne, ĉar la danĝero estas granda por ĉiuj, ne nur por la masakrataj islamanoj.

cxevino (プロフィールを表示) 2012年10月21日 20:28:15

La tri mondmilitoj estas refojigo de la tri punikaj militoj inter Romio (Rusio) kaj Kartago (Usono) kaj la templimo por la finvenko estas venontjare (-146 + 2159 = 2013). Tion provokas la tria termovado, nome, tiu de la precesio de la ekvinoksoj tra ĉ. 25900 jaroj, dividataj en 12 eraojn, kiuj tendencas revivigi la samajn okazaĵojn post temperoj de maksimume 2159 jaroj, ekz. Aleksandro la Granda kaj Napoleono post 2144 jaroj:

- Filipo el Makedonio regas Grekion > Napoleono regas Francion
- Aleksandro (filo) konkeras la persan imperion > Napoleona imperio atingas sian maksimumon. (Edziĝo de Napoleono kun austria princino / edziĝoj de aleksandraj generaloj kun persaj princinoj)
- Morto de Aleksandro > morto de Napoleono

La tutmonda nuntempa historio (Erao de la Amforo) revivigas tiun de la grek-roma tiama mondo (Erao de la Fiŝoj), kiuj siavice estis reproduinta la historion de Babilonio/Akkado (Erao de la Virŝafo)...

Por plibone kompreni, oni almetu la nordan poluson inter Tunisio kaj Italio, kaj oni havos:

Okcidenta Mediteranea maro = Pacifiko
Orienta Mediteranea maro = Atlantiko
Iberio kaj Keltaj landoj = Azianoj
Italio = Rusio
Grekoj kaj Helenistaj landoj = Eŭropanoj
Makedonio = Francio
Pergamo = Italio
Asirio = Germanio
Fenicoj = Anglo-Saksonoj kaj Nederlandanoj
Persa Imperio = Aŭstro-hungario
Afriko = Ameriko
Kartago = Usono
Latinameriko = Egiptio kaj Berberoj

先頭にもどる