Vai all’indice

Kio estas celo por la vivo?

di diogotux, 01 novembre 2012

Messaggi: 211

Lingua: Esperanto

mihxil (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 16:38:14

Altebrilas: Ni povas nomi tion NaturoDio, tio ŝanĝas nenion.
Konfuzi tiujn terminojn laŭ mi tute nenion kontribuas. Dio estu ia persono, kaj alikaze mi ne komprenas kial ni nomus ĝin ankoraŭ 'Dio'.

Altebrilas:Ekz: Dio diktis Libron, kiun ni devas kompreni laŭ la hodiaŭa signifo de la vortoj, kaj obei al ĝi laŭlitere. Li postulas, ke ni partoprenu al ceremonioj, ktp.
Tiajn aferojn evidente ne povas fari 'naturo'. Naturo ne havas volon, ne povas postuli, ne povas dikti librojn. Jes, ni povas redifini la vortojn, sed kiel utilas tio? Ni ankaŭ simple povus nomi la aferon 'tablo', kaj kompletigas la konfuzon? Ankaŭ tio ne tre helpus.

Dekker (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 17:05:48

Interese mi legis la diskutadon. Mi tre konsentas kun miĥil. Eble vi konas tion:
-> La scienculo scias ke li kredas.
-> La kredanto kredas ke li scias.

Finfine ni ĉiuj volas scii la "veron". Do mi pensas ke la celo de vivo estas klopodi por la "veron". Eble ni trovos la senco / la kialo de nia estaĵo. Eble ni trovos neniun sencon preter la hazardo. Tamen ni devas direkti niajn povojn je tiu celo.

Ju pli da homoj povas klopodi je tiu celo, des pli bone. Do ni devas klopodi ke kiel eble plej homoj povas esplori - malsataj homoj en la mondo ne helpus en tiu direkto...

Altebrilas (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 17:39:19

Dio kaj Naturo

Mi ne konfuzas la du vortojn, sed konstatas, ke ne estas interkonsento pri kiu aŭ kio kreis la mondon. Se oni nomas Lin/ĝin Dio, kun la difino "la kreinto de la mondo", ĉiuj povas interkonsenti.

Diskuteblaj estas la kromaj propraĵoj, kiujn oni atribuas al Dio. Ĉu Li estas persono aŭ ento, kiun ni ne povas koni? Ĉu Li (mi uzas tiun pronomon, pro facileco) havas homajn sentojn? Ĉu Li estas kolerema, ofendema? Ĉu Li eĉ bezonas senti por reagi kiam niaj agoj ne plaĉas al Li, aŭ ĉu li kreis la mondon sufiĉe perfektan ekde la komenco, tiel ke Li ne plu bezonis interveni poste?

Nur pri tio oni povas debati, aŭ decidi kredi sen debati. En tiu kazo, kiel oni kondutas rilate al personoj, kiuj ŝajne kredas je io alia?

lobo_xx (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 17:46:52

miĥil: Dio estu ia persono
Ĉu vere? Kial? Kiu difinis? Mi tute ne pensas ke Dio estas persono...

mihxil (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 17:51:32

Altebrilas: Mi ne konfuzas la du vortojn, sed konstatas, ke ne estas interkonsento pri kiu aŭ kio kreis la mondon. Se oni nomas Lin/ĝin Dio, kun la difino "la kreinto de la mondo", ĉiuj povas interkonsenti.
Mi simple ne konsentas kun tio. 'Kreinto' supozas personon, kaj neniu persono kreis la mondon. Ni povus diri ke 'kreinto' ne nepre estu persono, ni povus svagigi la vortojn tiom, kaj ni ĉiuj samopinius. Finfine probable ni ĉiuj samopinias ke la mondo havis komencon. Sed kial? Se ni malinterkonsentas, ni malinterkonsentas. Tio aŭ ne solviĝu per ŝanĝo de ies opinio, aŭ simple restu ekzistanta. Kiel indas svagigi la difinojn por ke ni nepre interkonsentu?

Altebrilas:Diskuteblaj estas la kromaj propraĵoj, kiujn oni atribuas al Dio. Ĉu Li estas persono aŭ ento, kiun ni ne povas koni?
Li estas persono kaj ne ekzistas. Ni povas difini ke li ne nepre estu persono, sed tiuokaze mi simple sugestas ne uzi la vorton 'Dio'. Diru 'naturo', diru 'komenco', diru eĉ 'ento', sed kial nepre necesus la sama vorto?

Altebrilas:Nur pri tio oni povas debati, aŭ decidi kredi sen debati. En tiu kazo, kiel oni kondutas rilate al personoj, kiuj ŝajne kredas je io alia?
Se iu kredas pri io alia, kaj oni emus, oni povus provi konvinki. Alitempe tiaj malsamopinioj simple ignoreblas, ĉar en multaj cirkonstancoj tute ne gravas.

mihxil (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 17:54:07

lobo_xx: Ĉu vere? Kial? Kiu difinis? Mi tute ne pensas ke Dio estas persono...
Simple estas vortara difino. Foje la vorto estas pli vaste uzata, sed en tiaj ĉi diskutoj, tio laŭ mi nur konfuzas ĉion.

Altebrilas (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 19:36:05

Miĥil, kiel vi difinas Persono?
La vortaron (lernu! Eo-Eo) diras, ke persono estas homo. Ĉu vi opinias, ke la kredantoj pensas, ke Dio estas homo?

La kristanoj, kredas, ke Dio (la triono de Li dum la triono de jarcento) iĝis homo, sed tamen por ili, Li restas el Dia esenco.

darkweasel (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 20:06:06

Altebrilas:
La vortaron (lernu! Eo-Eo) diras, ke persono estas homo. Ĉu vi opinias, ke la kredantoj pensas, ke Dio estas homo?
Vidu en Genezo 1.26.

Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero.

El tio sekvas, ke jes, la dio en judismo kaj kristanismo estas almenaŭ "simila al homo". Tion respegulas ankaŭ la uzado de la pronomo li, kiam oni parolas pri la dio.

mihxil (Mostra il profilo) 24 novembre 2012 20:31:42

Altebrilas:Miĥil, kiel vi difinas Persono?
La vortaron (lernu! Eo-Eo) diras, ke persono estas homo. Ĉu vi opinias, ke la kredantoj pensas, ke Dio estas homo?
Ne. Mi celis personon kiel ian konscian individuon, kiu povas fari decidojn. Se persono nepre estu homo, tiam eble ankaŭ tiu ne estas tre uzebla vorto. 'Individuo' eble?

Altebrilas (Mostra il profilo) 25 novembre 2012 23:56:26

@Darkweasel: mi povas fari foton de mia edzino, laŭ ŝia bildo, sed tio ne pruvas, ke mia edzino estas foto!

@miĥil: kio estas individuo ? (Se Dio estas senfina, Li enhavas la tutan universon de estas kolektiva ento).

Kiajn decidojn li faras? Ĉu nur en la komenco, aŭ je ĉiu momento? Vi povas decidi ĵeti ŝtonon, sed poste vi ne plu povos interveni por ŝanĝi ĝian direkton.

Torna all’inizio