Sadržaj

Kio estas celo por la vivo?

od diogotux, 1. studenoga 2012.

Poruke: 211

Jezik: Esperanto

mihxil (Prikaz profila) 26. studenoga 2012. 08:05:42

Altebrilas:
@miĥil: kio estas individuo ? (Se Dio estas senfina, Li enhavas la tutan universon de estas kolektiva ento).
Mi ne komprenas. Individuo sugestas anecon en pli grandan grupon, do eble ne estas tre bona vorto ankaŭ.

Altebrilas:Kiajn decidojn li faras? Ĉu nur en la komenco, aŭ je ĉiu momento? Vi povas decidi ĵeti ŝtonon, sed poste vi ne plu povos interveni por ŝanĝi ĝian direkton.
Mi ne kredas je dio. La ofte subkomprenata Dio de la biblio almenaŭ estas ia persono/individuo kiu ankaŭ poste foje interagas kiun sia kreaĵo. Ekzemple por ordoni iom da ekstermado de iuj popoloj. Kaj laŭ multaj li eĉ aŭskultas preĝadojn. Kaj tiaj dioj kutimas esti. Kutime ili kunparoleblas, ili interagas kun homoj kaj/aŭ inter si. Ili estas kiel personoj. Kaj se iu asertas 'la universon kreis Dio', tiam mi pensas pri figuro kiel en la biblio. Mi povus kompreni ke ne nepre estu la sama, ke ne nepre li aspektu kiel brulanta arbusto aŭ simile. Mi eĉ povas kompreni ke oni volas tute senaspektigi lin per nomi lin 'senfina' (kvankam mi eĉ ne tre komprenas kiel tio celatas). Sed se ankaŭ ne plu eblas kun li paroli, sed li ne havus propran konscion, se li ne plu havus personecon, tiom mi tre dubas ĉu 'dio' ankoraŭ estas bona vorto, ĉar la similo kun la klasika vorto 'dio' tiam tre tre malproksimas.

hebda999 (Prikaz profila) 26. studenoga 2012. 08:34:02

La saĝega kreaĵo de la Dio estas tiel libera, ke oni povas eĉ ne kredi, ke tio estas kreitaĵo de la Dio. Nur la plej bona patro donas tiom da libereco al siaj infanoj. Tial la Dio estas la plej granda el ĉio.

mihxil (Prikaz profila) 26. studenoga 2012. 18:19:55

hebda999:La saĝega kreaĵo de la Dio estas tiel libera, ke oni povas eĉ ne kredi, ke tio estas kreitaĵo de la Dio. Nur la plej bona patro donas tiom da libereco al siaj infanoj. Tial la Dio estas la plej granda el ĉio.
Kia fantazio. Tiu dio do lasas nin tiom liberaj, ke eĉ senfaktaj! Li simple neniel ajn montras sin, kaj lasas ĉion tute kohera kun tio kvazaŭ li ne ekzistus entute. Aldone tiam li supozeble eĉ kondamas ĉiujn, kiuj graŭe ne kredas, inferen. Ha, kia 'libero'! La tuta afero estas komplete absurda kaj ridinda, kaj mi absolute ne komprenas kial iu ajn kredas je tiaj ĉi sensencaĵoj.

hebda999 (Prikaz profila) 26. studenoga 2012. 18:28:05

mihxil:
hebda999:La saĝega kreaĵo de la Dio estas tiel libera, ke oni povas eĉ ne kredi, ke tio estas kreitaĵo de la Dio. Nur la plej bona patro donas tiom da libereco al siaj infanoj. Tial la Dio estas la plej granda el ĉio.
Kia fantazio. Tiu dio do lasas nin tiom liberaj, ke eĉ senfaktaj! Li simple neniel ajn montras sin, kaj lasas ĉion tute kohera kun tio kvazaŭ li ne ekzistus entute. Aldone tiam li supozeble eĉ kondamas ĉiujn, kiuj graŭe ne kredas, inferen. Ha, kia 'libero'! La tuta afero estas komplete absurda kaj ridinda, kaj mi absolute ne komprenas kial iu ajn kredas je tiaj ĉi sensencaĵoj.
Sen la dia boneco eĉ vi ne povis Ĝin kalumnii. La Dio ne bezonas esti fakta por homoj, same kiel ni ne bezonas nin montri al formikoj. La Dio estas realo, via scienco estas fantazio - kiom da fojoj la scienco konvertiĝis dum la du jarmiloj? Kaj la Dio restis ĉiam konstanta. Nur fantazioj ŝanĝiĝas - la vero estas ĉiam la sama. Do skribu kion vi volas. Mi preferas mian Dion ol viaj sensencaĵojn.

mihxil (Prikaz profila) 26. studenoga 2012. 18:48:04

hebda999:same kiel ni ne bezonas nin montri al formikoj.
Ni ne postulas de formikoj ke ili kredu nin. Krome, ni ja montras nin al formikoj. Formikoj povus, se ili volus, percepti nin.

hebda999:via scienco estas fantazio
Ne estas 'mia' scienco. Scienco tre probable savis vian vivon, kaj certe multe multe helpas vin en preskaŭ ĉiu ajn kampo de via vivo. Kaj vi kuraĝas nomi ĝin 'fantazio'? Fantazio kiu savis vian vivon? Kiel tio eĉ senchavas?

hebda999:kiom da fojoj la scienco konvertiĝis dum la du jarmiloj?
Moderna scienco ekzistas ne tiom longe. Kaj fakte apenaŭ 'konvertiĝas', ĝi nur aldoniĝas kaj kreskas.

hebda999:Kaj la Dio restis ĉiam konstanta.
Tio tre dubeblas. Via kredo supozeble ne samas al tiuj de aliaj.

hebda999:Mi preferas mian Dion ol viaj sensencaĵojn.
Ke nur temas pri via prefero, tio jam klaras. Vi ne ŝatas 'miajn' 'sencaĵojn' kaj tial malakceptas ilin. La faktoj entute ne ludas rolon.

hebda999 (Prikaz profila) 27. studenoga 2012. 09:37:03

mihxil:
hebda999:same kiel ni ne bezonas nin montri al formikoj.
Ni ne postulas de formikoj ke ili kredu nin. Krome, ni ja montras nin al formikoj. Formikoj povus, se ili volus, percepti nin.
Same la Dio ne postulas, ke vi kredu je Ĝi. Se Ĝi postulus tion, vi ne estus blasfemanta kontraŭ Ĝi. Ankaŭ homoj povas percepti la Dion, se nur ili volas.

Kaj mian vivon savis ne la scio, sed mia plej alta Dio, kiu ebligis tiun scion al homoj. Se Ĝi volus, ni scius nenion. Tio ĉi certe ne estas la dia plano. La Dio donas liberecon al la homo. Decidu mem, kion vi faros kun via libereco, ĉu vi ĝin uzos bone aŭ nur detruos sencele per tiuj kalumnioj.

Altebrilas (Prikaz profila) 27. studenoga 2012. 14:31:37

Bedaŭrinde, la moderna (Aristitela?) pensmaniero estas ekskluziva : A aŭ B, sed ne A kaj B samtempe. Kial?

Scienco AŬ religio. Genetika AŬ akirita. Merkato AŬ ŝtato. Kial ni ne povas diro scienco KAJ religio? Racio KAJ intuicio... Ekonomio KAJ ekologio ?

Scienco ne devas kontraŭi religio. Iu religio ne devas kontraŭdiri alian. Mi ne estas religia (nek kontraŭreligia), sed se mi estus tia, mi ne povus kredi ke Dio diris la veron al iuj homoj kaj mensogis al la aliaj. Povas esti la Diablo kiuj inspriris la aliajn religiojn, sed kial Li estus dirinta la veron ĝuste al mi, kaj la malveron al aliaj? Sed Kio, se estus la malo? Kio, se la diablo mensogis al mi, kaj Dio diris la veron al la aliaj?

Mi preferus kredi, ke homa inteligento estas limigita, kaj ke ni ne komprenis ĉion. Mi vidus la aliajn religiojn kiel partoj de sekreta mesaĝo kiujn ni bezonas kunigi por kompreni la mesaĝon. Mi studus aliajn religiojn. Estas ja homoj, kiuj faris tion, kaj oni konstatas, ke tiaj homoj estas pli bonaj, pli homecaj, pli radiaj ol la aliaj. Male, tiuj kiuj asertas, ke lia religio estas la sola kiu validas, ofte estas maltoleremaj, perfortemaj aŭ malamemaj...

Scienco estas "religio" kiel la aliaj, t.e. sistemo por klarigi la universon kiu apogas sin sur kredoj (hipotezoj, postulatoj, teorioj) por klarigi la mondon. Sed bedaŭrinde mi konstatis, ke la materialismaj ideologioj favoris la disvolvoĝon nur de iuj branĉoj de la scienco sed bremsis la aliajn, tiujn kiuj ne plifortigas la ideologion.

Tial mi kredas, ke scienco kaj religioj devas pace vivi kune, anstataŭ oponi unu la alian...

mihxil (Prikaz profila) 27. studenoga 2012. 18:06:12

Altebrilas:Scienco estas "religio" kiel la aliaj,
Ĝi ne estas religio, eĉ ne "religio".

Altebrilas:t.e. sistemo por klarigi la universon kiu apogas sin sur kredoj (hipotezoj, postulatoj, teorioj) por klarigi la mondon.
Religioj ne apogas sin je hipotezoj, postulatoj kaj teorio, sed nur je senbazaj fantaziaĵoj, senevidentaj kredoj.

Altebrilas:Sed bedaŭrinde mi konstatis, ke la materialismaj ideologioj favoris la disvolvoĝon nur de iuj branĉoj de la scienco sed bremsis la aliajn, tiujn kiuj ne plifortigas la ideologion.
Religio neniel ajn estas 'branĉo de scienco'.

antoniomoya (Prikaz profila) 27. studenoga 2012. 19:59:43

Altebrilas:Scienco estas "religio" kiel la aliaj, t.e. sistemo por klarigi la universon kiu apogas sin sur kredoj (hipotezoj, postulatoj, teorioj) por klarigi la mondon.
Mi samopinias kiel vi. Vi rigardas la mondon de alte, tio kio estas, laŭ mi, la ĝusta sinteno.

Se oni limigas sin vidi la mondon tra la scienc-vido, oni necese restas unuokula. Kiel vi bone diras, homo havas ne nur racion, sed ankaŭ intuicion. Nia cerbo funkcias per du hemisferoj: dekstra kaj maldekstra. Tiel ĝi estas preparita por kapti la Realon dumaniere: analize kaj imageme, planiziste kaj kreeme, racie kaj intuicie...

Homo kapablas studi faktojn kaj senti valorojn. Ne ĉio oni povas meti sub mikroskopon. Realo ne nur estas energio kaj materio.

Amike.

mihxil (Prikaz profila) 28. studenoga 2012. 00:27:17

antoniomoya:
Se oni limigas sin vidi la mondon tra la scienc-vido, oni necese restas unuokula. Kiel vi bone diras, homo havas ne nur racion, sed ankaŭ intuicion. Nia cerbo funkcias per du hemisferoj: dekstra kaj maldekstra. Tiel ĝi estas preparita por kapti la Realon dumaniere: analize kaj imageme, planiziste kaj kreeme, racie kaj intuicie...
Bedaŭrinde, por vi, ĝis nun ĉio malkovrita pri realo per nur 'intuicio' evidentiĝis esti komplete sensenca aŭ tutesimple ne vera.

Aristotelo per sola intuicio decidis ke viroj havas pli da dentoj ol virinoj. Evidente li malpravis. La sola maniero decidi tion estas nombri ilin. Mi volas diri ke nur intuicioj, deziroj, imagoj ne helpas onin kompreni la realon, oni devas observi. Ne ekzistas alia metodo.

Natrag na vrh