Kio estas celo por la vivo?
de diogotux, 1 de noviembre de 2012
Aportes: 211
Idioma: Esperanto
antoniomoya (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 07:24:13
mihxil:Aristotelo per sola intuicio decidis ke viroj havas pli da dentoj ol virinoj. Evidente li malpravis. La sola maniero decidi tion estas nombri ilin. Mi volas diri ke nur intuicioj, deziroj, imagoj ne helpas onin kompreni la realon, oni devas observi. Ne ekzistas alia metodo.Vi pravas, kaj mi neniam diris ke oni devas uzi nur intuicion, imagon, ktp. por kompreni la Realon. Sed akceptu ke vi restos unuokula se vi observos nur tra-science. Tiel, vi tute forgesos kaj forĵetos la kapablojn de via dekstra cerb-hemisfero, pli inklina al valoroj, kreemo, idealoj, amo, fido, ktp.
Aŭ ĉu tiuj sentoj kaj kapabloj ne ekzistas, ĉar oni ne povas observi ilin per mikroskopo?
Amike.
mihxil (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 07:41:06
antoniomoya:Vi pravas, kaj mi neniam diris ke oni devas uzi nur intuicion, imagon, ktp. por kompreni la Realon. Sed akceptu ke vi restos unuokula se vi observos nur tra-science. Tiel, vi tute forgesos kaj forĵetos la kapablojn de via dekstra cerb-hemisfero, pli inklina al valoroj, kreemo, idealoj, amo, fido, ktp.Aferoj kiel 'valoroj', 'kreemoj', 'idealoj', 'amo' kaj 'fido' ja ekzistas kaj ja estas observeblaj per (metafora) mikroskopo. Ili mem ne estas manieroj lerni pri la realo tamen. Ili estas elaperaj ecoj de niaj cerboj kaj socioj. Mi nenie diris ke ili ne ekzistas, nur ke lerni pri realo nur eblas per objektiva, prefere ripetebla, observo.
Aŭ ĉu tiuj sentoj kaj kapabloj ne ekzistas, ĉar oni ne povas observi ilin per mikroskopo?
'Intuicio' eble povus al oni doni ideojn, sed en si mem tio estas senvalora, ĉar finfine la observoj decidas la faktojn. Intuicio povus diri al oni ke viroj havas pli da dentoj, intuicio povus diri ke la tero estas la centro de la universo, intuicio povus diri ke iu dio kreis la mondon antaŭ 6 mil jaroj, intuicio povus diri ke evoluado ne povus funkcii memstare. Sed finefine gravas nur la observitaĵoj, kiuj decidis male en ĉiuj tiuj okazoj. Oni evidente estu tre tre singarde pri ĉio kio tiel senpere spruĉiĝas en niaj kapoj.
Kaj la tuta ideo ke iu dio ekzistas estas klare io tia. Ĝi estas fantaziaĵo, eble kun iom da subteno de svagaj sentoj en kelkaj individuoj, sed finfine simple mankas la sekaj observoj pri li, kaj ni ne povas ne seke kaj racie decidi ke li ne estas malpli iluzio ol la aliaj iluzioj kiujn tiom abundas kaj abundis en ni.
futbalemulo (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 10:13:52
mihxil:Observado estas grava kaj necesa, sed intuicio, fantazio kaj imago ankaŭ, por fari sciencajn malkovrojn.antoniomoya:Vi pravas, kaj mi neniam diris ke oni devas uzi nur intuicion, imagon, ktp. por kompreni la Realon. Sed akceptu ke vi restos unuokula se vi observos nur tra-science. Tiel, vi tute forgesos kaj forĵetos la kapablojn de via dekstra cerb-hemisfero, pli inklina al valoroj, kreemo, idealoj, amo, fido, ktp.Aferoj kiel 'valoroj', 'kreemoj', 'idealoj', 'amo' kaj 'fido' ja ekzistas kaj ja estas observeblaj per (metafora) mikroskopo. Ili mem ne estas manieroj lerni pri la realo tamen. Ili estas elaperaj ecoj de niaj cerboj kaj socioj. Mi nenie diris ke ili ne ekzistas, nur ke lerni pri realo nur eblas per objektiva, prefere ripetebla, observo.
Aŭ ĉu tiuj sentoj kaj kapabloj ne ekzistas, ĉar oni ne povas observi ilin per mikroskopo?
'Intuicio' eble povus al oni doni ideojn, sed en si mem tio estas senvalora, ĉar finfine la observoj decidas la faktojn. Intuicio povus diri al oni ke viroj havas pli da dentoj, intuicio povus diri ke la tero estas la centro de la universo, intuicio povus diri ke iu dio kreis la mondon antaŭ 6 mil jaroj, intuicio povus diri ke evoluado ne povus funkcii memstare. Sed finefine gravas nur la observitaĵoj, kiuj decidis male en ĉiuj tiuj okazoj. Oni evidente estu tre tre singarde pri ĉio kio tiel senpere spruĉiĝas en niaj kapoj.
Kaj la tuta ideo ke iu dio ekzistas estas klare io tia. Ĝi estas fantaziaĵo, eble kun iom da subteno de svagaj sentoj en kelkaj individuoj, sed finfine simple mankas la sekaj observoj pri li, kaj ni ne povas ne seke kaj racie decidi ke li ne estas malpli iluzio ol la aliaj iluzioj kiujn tiom abundas kaj abundis en ni.
Pri Dio:
Lao tse skribas en la libro "Dao de jing":
Kiu konas ĝin (dao), ne parolas,
kiu parolas, ne konas ĝin.
Sed la "dao aŭ tao" de Lao Tse estas pli simila al la dio de la siuks indianoj ol al tiu de la okcidentaj religioj.
hebda999 (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 12:38:18
mihxil:Malprave!!! Bonvolu klarigi kio estas kaj kial ekzistas la magneta kampo kun tiaj kaj ne aliaj trajtoj. Vi tion ne povas. Neniu homo povas tion, ĉar la naturo de la universo estas la Dio, kaj neniu homo scias la Dion. Do vi sciancas pri nekonataĵoj.Altebrilas:Scienco estas "religio" kiel la aliaj,Ĝi ne estas religio, eĉ ne "religio".
mivenis (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 16:21:09
mihxil (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 17:12:06
futbalemulo: Observado estas grava kaj necesa, sed intuicio, fantazio kaj imago ankaŭ, por fari sciencajn malkovrojn.Mi ne neis ke tiuj povas helpi doni ideojn, sed finfine ili diras nenion. En si mem ili estas senvaloraj.
mihxil (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 17:17:24
hebda999:La magneta kampo estas rekta rezulto de la trajtoj de kvantumelektrodinamiko. Tio ĝi estas. 'Kial' ĝi ekzistas, tion ni ne scias, kaj pri tio ne temas scienco. Tio probable ne vere havas respondon. Ĝi simple ekzistas. Aliflanke sen ĝi probable ne eblus vivo entute, kaj ni evidente nepre vivu en universo kie tio eblas.mihxil:Malprave!!! Bonvolu klarigi kio estas kaj kial ekzistas la magneta kampo kun tiaj kaj ne aliaj trajtoj. Vi tion ne povas. Neniu homo povas tion, ĉar la naturo de la universo estas la Dio, kaj neniu homo scias la Dion. Do vi sciancas pri nekonataĵoj.Altebrilas:Scienco estas "religio" kiel la aliaj,Ĝi ne estas religio, eĉ ne "religio".
Dio ne ekzistas. Vi diras ke li ja ekzistas, kvankam 'neniu homo scias la dion'. Alivorte, en via tordita mondobildo estas vi mem kiu parolas pri nekonataĵoj. Mi diras nenion pri dio, nur ke li evidente estas fantaziaĵo, kaj tio estas sufiĉe klare vera.
Altebrilas (Mostrar perfil) 28 de noviembre de 2012 23:09:01
Mi diras nenion pri dio, nur ke li evidente estas fantaziaĵo, kaj tio estas sufiĉe klare vera.Ĉu vi taksas tian argumenton logika kaj scienceca?
mihxil (Mostrar perfil) 29 de noviembre de 2012 00:40:04
Altebrilas:@miĥilTio ne estis la argumento, nur la resumo. Mi antaŭe jam plurajn fojojn prezentis argumentojn kaj demandojn al dikredantoj, sed tiuj renkontas kutime precipe silenton, ignoron aŭ temŝanĝon. Kaj mi ne povas ĉion ripeti ĉiufoje, eĉ mia pacienco havas limojn.Mi diras nenion pri dio, nur ke li evidente estas fantaziaĵo, kaj tio estas sufiĉe klare vera.Ĉu vi taksas tian argumenton logika kaj scienceca?
hebda999 (Mostrar perfil) 29 de noviembre de 2012 06:57:54
mihxil:La magneta kampo estas rekta rezulto de la trajtoj de kvantumelektrodinamiko. Tio ĝi estas. 'Kial' ĝi ekzistas, tion ni ne scias, kaj pri tio ne temas scienco. Tio probable ne vere havas respondon. Ĝi simple ekzistas. Aliflanke sen ŝi probable ne eblus vivo entute, kaj ni evidente nepre vivu en universo kie tio eblas.Nun anstataŭigu en via teksto la vorton "magneta kampo" per "la Dio" kaj relegu.
Vi nenion klarigis (eble ne komprenis mian demandon). Kio estas la magneta kampo? Ni nur ĝin observas, mezuras kaj povas kalkuli ĝiajn ecojn per ia fizika teorio, sed la baza demando restas ĉiam nerespondita - kio ĝi estas? Kial ĝi esta tia, kian ni ĝin observas? De kie devenas fizikaj principoj? Ĉu ili estas necesaj kaj ĉie-unikaj aŭ nur hazarde formitaj en nia universo? Do, ni nenion scias kaj vi asertas, ke la Dio ne ekzistas. Ja vi vidas Ĝin ĉiu-loke, nur rigardu.
"Kaj la magneta kampo ne estas rezulto de trajtoj de ia fizika teorio - ja tiu ĉi teorio ne kreas la realon, ĝi nur priskribas la realon pli aŭ malpli precize. Tion oni devis vin instrui dum via studado."